18.

18.

Ni promenveturas: Maria kaj mi!

Preskaŭ ĉiun tagon mi eltiras mian veturilon, dum Karolo kun diskreta rideto plenigas la rezervujon per benzino. Kaj poste ni forflugas en la sunan lumon...

Verdire mi ŝatus veturi per aeroplano. Sed Fromaĝi ne permesas, ke ni flugus sen Karolo. Kaj tio ĉi ne plaĉus al mi, nu kompreneble...

Sed mi trovis kelkajn kilometrojn malproksime de nia domo verdan arbareton kun herbejo, kie plaŭdas vigla rivereto. Tien ni ekskursas ĉiutage.

Kaj ripozante sur la flortapiŝo, ni sentas nin feliĉaj naturinfanoj. La suno brilas varme tra la verdaj branĉoj.La rivero plaŭdas en arĝentaj sonoj. Super ni la birdoj kantas amajn melodiojn. Kaj ni revas...

„Maria“, mi demandas delikate, „ĉu vi ankoraŭ sopiras la grandan bruan urbon?“

Ŝiaj belegaj okuldiamantoj rigardas min reveme.

„Ne! Ne!“ ŝi respondas mallaŭte. „Nun ne.“

„Mi scias, kion vi sopiris“, mi diras malrapide. „Mi scias, pri kio vi revadis tage kaj nokte. Ĉu mi diru tion?“

„Diru, diru“, ŝi petas kun ardantaj vangoj, „sed tute mallaŭte...“

„Amon vi sopiris, Maria,“ mi diras kun tremanta voĉo. „Vi serĉis homon, kiu povus ami vin kaj kiun vi mem amus. Maria, mi bone laŭsentas viajn knabinajn revojn. Mi scias, kiom vi devis soifi. Kaj diru, ĉu iam vi kisis viron?“

„Neniam“, ŝi spiras kaj ruĝiĝas.

„Neniam“, mi ripetas mallaŭte.

Ni silentas. Niaj koroj estas plenplenaj je konfesoj, kaj ni silentas. Mi observas ŝin. Kaj dum mi rigardas ŝin, mi raviĝas je ŝia beleco. Tamen mi ne kuraĝas tuŝi ŝin. Tiu ĉi knabino kuŝas kvazaŭ pura rozo inter la multnombraj floroj. Se mi kisus ŝin, mi rompus tiun rozon. Ĉu mi rajtas rompi ĝin? Nur hazardo venigis min ĉi tien en la domon de Fromaĝi. Kio? Se alia venus, tiu havus samajn ŝancojn kiel mi. La knabino, kiu kreskas sola en dezerto, ja soifas lipojn de ĉiu viro...

Mi volas paroli al ŝi, sed mi silentas. Reve mi fermas la okulojn.

Mi ne scias, kiel longe mi tiel kuŝis. Sed subite mi sentas varman spiron apud mia vango. Kaj kiam mi levas la palpebrojn, du malhelaj okuloj tute proksime estas super mi. Ili ŝajnas al mi kvazaŭ profundaj arbarajfontoj. Kaj la ruĝaj lipoj, kiuj vane sopiregis kisojn, flustras:

„Mi amas vin!...“

Kaj dum knabinaj manoj ekprenas mian kapon, lipoj freŝaj nekisitaj premas en la miajn longan svenan kison...


Back to IndexNext