19.
Mateo Fromaĝi sorĉas!
En malluma laborejo li prezentas siajn sorĉaĵojn. Kiam mi alpaŝas mallaŭte, mi rimarkas Maria-n, kiu sidas sur seĝo meze en la ĉambro. Ŝiaj grandaj okuloj rigardas blankege lumigatan muron. Mallaŭte mi sidiĝas apud ŝi.
Malantaŭ ni Fromaĝi bruas post ekrano, el kiu tra truo estas projektata la lumo sur la blankan ebenaĵon.
„Maria!“ mi diras mallaŭte. „Fine mi trovas vin. Ni ja volis promenveturi.“
„Poste, poste, mia kara,“ ŝi respondas.
„Kial?“ mi demandas kun ekmiro. „Kion do vi volas ĉi tie?“
„Paĉjo prezentas interesegaĵojn,“ ŝi diras kaj rigardas kun streĉita atento la blankan facon. „Atentu nur, mia kara, kaj estu obeema. Li tuj montros al ni scenon el Jerusalemo dum tempo de la krucobatalantoj...“
„Ah, efektive tio estas interesa.“
En tiu momento Fromaĝi krianoncas el post sia ekrano: „Tuj la prezentado komenciĝos! Atentu!“
Kun granda atentostreĉo mi rigardas al la blanka faco.
Antikva urbo ekaperas: Jerusalemo! Alruliĝas amasegoj da soldatoj. Ĉiuj ili portas potosimilajn kaskojn fermitajn. Ili svingas siajn lancojn kun kuraĝa vervo. Tie kaj tie ĉi unu falas teren. Flirtas en vento blankaj manteloj, sur kiuj brilas ruĝa kruco. Sur la muroj de la urbo ekaperasdefendantoj. Inter muraj elstaraĵoj ili kuras kun fervoro tien kaj reen. Kaj ĉio ĉi okazas tute laŭnature. Vere, amasegaj scenoj de giganta beleco!...
Ĉi tiuj mirindaj scenoj ravas min tiom, ke mi laŭte aplaŭdas pro entuziasmo kaj ekkrias kun infaneca ĝojo:
„Brave! Brave! Belega filmo! Ankoraŭ mi ne vidis ion similan!...“
Maria metas sian manon sur mian buŝon:
„Silentu! Ĉu vi freneziĝis?“ ŝi diras ekscitite. „Dio mia, se tion aŭdos paĉjo!“
„Ĉu do mi ne laŭdu la filmon?“ mi kriegas kun kolero. „Jes, vivu la kinotekniko! Kiaj scenoj de homamasoj! Jam delonge mi ne vidis tiel bonegajn kinematografajn bildojn, sed hodiaŭtempe oni faras tiajn scenojn en Parizo mirindege —“
La bildoj malaperas. Estingiĝas la blindiga lumo. Kutima helo lumigas la ĉambron. Silentiĝas ĉio.
Ambaŭ ni turnas la kapon al la ekrano, malantaŭ kiu troviĝas Fromaĝi. Li elmetas tra la truo sian kapon. Grande kaj rigide rigardas nin liaj okulvitregoj. Malorde lia hararo pendas sur lian frunton. Kaj lia voĉo ruliĝas kontraŭ nin kun tondra rido:
„Pravegas vi! Belega filmo, hahaha —!“
Post tio li rampe paŝas el post la ekrano. Denove li rigardas min tra siaj grandaj vitroj. Li stariĝas piedpinte kaj frapetas mian ŝultron. Tion farante, li enoreligas al mi konfidence:
„Vi estas grandioza azenaĉo, mia kara!“