20.
„Karaj infanoj!“ diras Fromaĝi kaj fingre kombas sian hararon. „Ĵus vi vidis la sieĝon de Jerusalemo. Kaj sciu, ke tio ne estis filmo, sed efektiveco!“
„Li ankoraŭ ne kredas tion, paĉjo!“ diras Maria.
Mi montras embarasan rideton:
„Sinjoro Fromaĝi, vi klarigis al mi tiujn ĉi aferojn ankoraŭ neniel! Kiel do mi komprenu tiujn mirindaĵojn?“
La okuloj de Fromaĝi ekbrilas.
„Vi estas prava! Efektive, mirindaĵoj ili estas, kiuj ĵus prezentiĝis al niaj okuloj. Sed ni esploru la aferon ĝisfunde! Ni rigardu, kiel fartas la aerooptikaj plataĵoj supre; ilia moviĝo nun post estingo de la Co-lumo devas esti senfunkcia.“
„De la Co-lumo?“ mi ripetas konfuzite. „Kion signifas ĉio? La aerooptiko, la merkatoraj montriloj kaj nun la Co-lumo ... mi freneziĝos! mi freneziĝos!“
„Nu, nu“, ridas Fromaĝi. „Kiel mi klarigu tion al vi?“
„Mi helpos, paĉjo“, diras Maria. „Jam li konceptos...“
„Bone!“ konsentas Fromaĝi, „antaŭ ĉio ni nun rigardu la plataĵojn; jen la ĉefaĵo, ĉio cetera sekvos.“
Tion dirante li ekprenas niajn manojn, kvazaŭ ni efektive estas infanoj, kaj tiras nin sur la koridoron. Subite li ekhaltas. Li levas la nazon. Ĉirkaŭflaretas kun ĉagreno en la aero kaj sulkigas malserene la frunton.
„Karaj infanoj!“ li diras malgaje. „La malbenita pipulo denove estas proksima kaj vagaĉas tie ĉi. Kiel li nomiĝas ja?“
„Tabakaĉ!“ mi diras serioze.
„Li fumaĉas denove. Vere, tiu homo kaŭzas multe da ĉagreno...“
Komforta ŝtuparo kondukas nin supren. Silente ni surpaŝas la tegmenton.
La suno staras varmege super ni. Ĝiaj radioj kaptiĝas inter la sennombraj arĝentaj kolonoj, kies stangaro enaeriĝas kun trembrilanta fadenaro. Vere, strangegan bildon prezentas tiu ĉi tegmento. Kaj ŝajnas al mi, ke mi troviĝas encentra stacio por senfadena telegrafio. Dometoj iaj, en kiu, staras aparatoj, estas konstruitaj tie ĉi. Vidiĝas funeloformaj akceptiloj por iaj atmosferaj influoj.
Fromaĝi rapidemas al aĵo, kiu aspektas kiel gardista dometo. Ĝi konsistas nur el latunaj stangoj, kiuj estas interligitaj per trembrilantaj metalfadenaj plektaĵoj. Neniajn fenestrojn ĝi havas. El ĉiuj flankoj la aero povas penetri libere al interno kaj influi la vitrajn plataĵojn, kiuj tie estas vicigitaj en rondo kvazaŭ ĉirkaŭ speco de bobeno.
„Venu tien ĉi!“ vokas Fromaĝi.
„Tio estas la aerooptikaj plataĵoj“, klarigas Maria. „Ĉar paĉjo trovis la punkton, kiun li serĉis, ili nun ne moviĝas. Kiam li serĉas la punkton, ili turniĝas.“
Mi metas miajn rigardojn sur la plataĵojn kaj diras nenion.
Sed Fromaĝi frotas siajn manojn kaj konstatas kun ĝojo:
„La Co-a tavolo, kiu kovras ilin, ne difektiĝis. Mi do ne bezonas renovigi ĝin. La lumo briladas tra ili, ĉu vi komprenas?“
Post tio li ekturnas butonon kaj diras:
„Do, nun brilas la lumo malsupre.“
Tion dirinte, li turnas sin al ni kaj parolas klarige:
„Vi devas scii, ke estas ankoraŭ tre komplike, krei Co-n.“
„Ĉu?...“ mi diras senkomprene.
„Kaj tiun Co malkovris paĉjo!“ krias Maria admire.
„Kaj ne nur la Co-n mem, sed ankaŭ ĝian aplikon“, aldonas Fromaĝi, „tio signifas: unu specon de ĝia apliko, ĉar ĝiaj aplikeblecoj certe estas miloblaj!“
Mi staras kaj rigardegas ambaŭ homojn, kies certega sinteno mirigas min. Mi ne komprenas, kion ili parolas... Miaj genuoj tremas ... io peza premegas mian kapon, en kies malantaŭa parto sentiĝas pikado. Estas preskaŭla sama doloro kiel tiam, kiam mi malsanis. Kaj mi ne kapablas nun klarigi al mi, ĉu ĝi devenas eble ankoraŭ de mia malsaneco aŭ ĉu kaŭzas ĝin la suno, kiu ĉi tie kaptas je mia kapo per ardegantaj radioj.
Sed Fromaĝi ŝajnas tute ne rimarki mian animan malekvilibron. Li diras:
„Ĉar vi do vidis ĉion, mia juna amiko —“
„Kaj kvazaŭ ekkonis la kernon de la afero —“ daŭrigas Maria ekprenante mian brakon.
„— do mi estingas denove la lumon kaj ni iru malsupren“, finas Fromaĝi kun triumfo, ekturnas ree la kontakton kaj gaje ekprenas mian duan brakon.
Mi ŝanceliĝas senforte. Mi estas rompita korpe kaj spirite. Ili trenas min malsupren la ŝtuparon kvazaŭ malfortan malsanulon. Kiam Fromaĝi rimarkas mian rompitecon, li diras viglige:
„Kuraĝon juna amiko! Nenio okazos al vi!...“