3.

3.

Teleroj bruas. Tranĉiloj kaj forketoj tintas. Manĝas pluraj personoj. Apude, kiel ŝajnas.

Ĉu nun estas tag- aŭ vespermanĝo? Kion manĝas la homoj?Kiu sidas ĉe la tablo? Kial oni ne donas al mi manĝon?

Dum momento ĉio silentas. Iu ŝmacas. Post tio diras voĉo kun maĉantaj interrompoj: „Mi ne kredis, ke li transvivos. La hodiaŭa homa organismo ne estas plu la sama kiel en pli fruaj tempoj. Ni prenu kiel ekzemplon antikvan romanon! Jen, kia belega korpokonstruo, kia muskolaro! Reiru ni plu ĝis la prahomo, pli kaj pli fortikaj kaj potencaj fariĝas la figuroj —“

„Kiujn ni metus teren hodiaŭ per peceto da plumbo...“

„Estas malprogreso de l’ kulturo, ke tiel fariĝis, mia kara Fromaĝi. Ĉi tiun malprogreson mi ne forgesos inde skurĝi en mia verko ‚De praulo ĝis radiohomo‘. Kio estas kulturo?“

„Tekniko,“ diras Fromaĝi.

„Sensencaĵo!“ ekkrias la alia kaj nervoze tintegas sur sia telero.

„Mi petas, trankviliĝu, sinjoro profesoro!“ kvietigas voĉo de virino. „Ni ne volas veki lin. La kompatindulo dormas. Li devas kuŝi tute trankvile. Maria, ĉu vi renovigis lian kompreson?...“

„Li evidente havas fortikajn ostojn,“ parolas la profesoro ŝmacante. „Ankaŭ al lia veturilo okazis nenio, escepte du pneŭmatikoj, kiuj krevis. La barilon li — por tiel diri — distranĉis...“

„O jes!“ flutas malgaje voĉo al mi konata. „Kaj la belan jasmenan laŭbon li veturdetruis...“

Ĉiuj ekridas.

„Sed kara Snob,“ diras la kvieta virina voĉo. „Konfesu mem, kiel povus lokiĝi aŭtomobilo en ĉi tiu laŭbo?“

„Ĝoju,“ diras Fromaĝi, „ke vi tiam ĉi aŭskultis vian London-an operon, alie li estus veturdetruinta ankaŭ vin — aŭ pli ĝuste lia benzinbestego. Ĉar li surteriĝis post grandegasalto mortalesur la sterkejo...“

„Kaj nur elartikigis sian maldekstran brakon kaj vundigis sian kapon je ŝtono...“

„Jes, hm, kiel utila okaze povas esti tia sterkejo...“

„La antikvuloj ne bezonis timi tiajn akcidentojn. Ili ankoraŭ ne rapidegis per aŭtomobiloj tra la mondo,“ diras la profesoro. „Kaj tion ĉi oni nomas kulturo! Estas ja efektive ridinda kaj malĝojiga samtempe la fakto, kiom la hodiaŭuloj kove sidas super novaj eltrovaĵoj! Kaj ilin uzante, ili ĵonglas per sia vivo, kvazaŭ ĝi estas nur pilko por ludo. Ha, kaj plue: ĉie kien ajn mi rigardas, malprogreso! Kio do estas la hodiaŭuloj? Maŝinoj ili estas, konstruitaj de la spirito de nia tempo, de tiu spiritaĉo, kiu regadas ĉie kaj forglutas ĉion, kio estas nobla kaj bela. Ĉu ankoraŭ ekzistas hodiaŭ verkistoj, kiel estis Homero? Ĉu oni priskribas en libroj ankoraŭ heroojn, kiel estis la dia heroo Odyssevs? Kiononi verkas kaj legas hodiaŭ? Distaŭzitajn, neverŝajnajn, saturitajn per tekniko historiojn, senspritajn vortobalbutojn de ridindaj homuloj! Kie restas la versoj de Virgil, Horac, Ovid? Malprogreso, kien ajn ni rigardas! Kaj en ju pli novajn tempojn ni venas, des pli ni malproksimiĝas de la kulturo de l’ antikva tempo, kiu unu kaj sola estas konsiderinda kiel vera kulturo! Kion ni nomas hodiaŭ kulturo, estas malprogreso!Tio estas fatala salto en la abismon de spirita mallumiĝo!!!“

Pugnobato sovaĝe saltigas ĉiujn telerojn kaj glasojn sur la tablo.

„Mi ne povas perdi tempon,“ la parolanto saltegas de la seĝo, „por mia verko ‚De praulo ĝis radiohomo‘, mi ĉion ĉi enkapigos al la homoj! Per flamantaj literoj mi enbruligos ĉion ĉi sur iliajn fruntojn! Mi devas nun skribi —!“

Tion dirante, li forlasas la ĉambron.

„Oh!“ diras la alta fraŭlina voĉo, „li estas grandulo! Oh, mi scias, ĉar mi studis ĉe la universitato!“

Post tio denove ektintas tranĉiloj kaj forkoj. La monotona telera muziko ne permesas, ke mi ion pensu nun. Ĝi fortintas ĉiujn demandojn el mia cerbo. Mi kuŝas kvazaŭ ligna ŝtipo. Kaj tamen sentas agrablan lacan oportunon. Nur en mia kapo ankoraŭ pezas la pensobulo...

Malrapide, agrablege tra miaj membroj rampas dormo. Ree parolas viro. Sed lia voĉo sonas jam malproksime. Kvazaŭ li staras sur alta monto kaj kvieta vento forblovas de lia buŝo la vortojn. Kaj mi tute ne penas aŭdi aŭ kompreni lin. Alia voĉo parolas. Post tio ĉiuj voĉoj intermiksiĝas. Teleroj tintas. Seĝoj bruas. Paŝoj rapidemas. Malfermiĝas kaj fermiĝas pordoj! Malproksimege,en kilometra distanco denove ekkrias la kokviro ... lia krio sone disperdiĝas en dormema krepusko, en kiun trempiĝas ĉiuj miaj sentoj...


Back to IndexNext