4.

4.

Strigo sidas antaŭ mia lito. Ĝi observas min per grizaj okuloj, scivole kaj esplore. Ĝiaj okuloj rigardas min senĉese, komence kompate, poste sensente kun subita revema esprimo. Mi sentas strangan maltrankvilon. Kion signifas tio? Mi forflugigos la strigon. Mi provas movi mian maldekstran manon, sed tuj pikeganta doloro ekprenas mian brakon, tiel ke mi ekĝemetas.

„Nu, nu, mia kara,“ ekparolas la strigo. „La krizon vi feliĉe preterpasis. Tio ĉi ne gravas, se ĝi iom doloras ankoraŭ. Ĝi dank’ al Dio ne rompiĝis...“

Mi malfermegas miajn okulojn kaj rimarkas kun miro, ke antaŭ mi sidas viro, kiu portas okulvitrojn kun grandaj rondaj vitroj. Lia tuta vizaĝo ridas, kiam li vidas mian pro mirego malsaĝan mienon. Mi provas levi mian kapon.

„Aŭ-ha!“ mi dolorkrias. „Kion signifas tio?“

„Same nenion gravan!“ ridas la viro kun la strigosimilaj okulvitroj. „Vi nur frapetis en vian kapon truon dum via beleta aŭtomobilekskurso. Vi febris tre bele, sed tio ĉi estas nun for kaj post kelkaj tagoj vi saltos ĉirkaŭ la domo kiel novbakita Steinach-ulo...“

„Ĉu vi estas eble kuracisto?“ mi demandas mirigite.

„Tute kiel vi komprenas tion... La medicino apartenas ankaŭ al mia fako, kompreneble,“ li diras palpebrumante.

„Kiu vi do estas?“

„Dio mia!“ li ekridas laŭte. „Konas nek mi vin, nek vi min. Kiel vi eble ankoraŭ memoras, vi venis ĉi tien en maniero efektive strangega, kaj mi apenaŭ kredas, ke oni ofte trovas tiajn vizitmanierojn. Ĉar — veturi per aŭtomobilo en freneza rapidego tra la ĝardena barilo, traplugi per la pneŭmatikoj ĉiujn florbedojn kaj fine enveturegi en laŭbon, tio ŝajnas al mi la pinto de ĉia vizitoriginaleco. Malgraŭ ĉio ajn — koran bonvenon en mia ĉiam gastama domo!“

Forte li skuas mian dekstran manon.

„Aha!“ mi diras kun rideto. „Vi do estas la domestro. Pardonu — mia nomo estas Kovalo.“

„Fromaĝi — Mateo Fromaĝi,“ li klinas sin. Ŝajnas, ke lia propra nomo amuzas lin.

„Sed Mateo,“ diras virina voĉo kun kvieta riproĉo. „Kiel vi povas turmenti nian malsanan amikon en tia maniero... Viaj paroloj nur maltrankviligas lin...“

„Ĉu vi opinias, Kamilo?“ diras Fromaĝi malkuraĝete kaj subite tute distrite ŝovetas siajn grandajn strigajn vitrojn. Poste li eksaltas:

„Dormu, juna amiko! Tio freŝigos vin. Mi devas hodiaŭ ankoraŭ multe labori. Fartu bone!“

Tion dirante, li klinas sian kapon al mi amike kaj foriras, kvazaŭ li faris efektive malbonaĵon. Mi postrigardas lin. Lia figuro estas konstruita malgrande kaj larĝe. Liaj movoj estas malkuraĝetaj kaj mallertaj.

La pordo fermiĝas malantaŭ li. Denove ĉirkaŭas min profunda silento. Mi estas sola en la ĉambro. La fenestroj estas kovritaj per kurtenoj. Duonhelo pendas sur la muroj, sur la multekostaj malhele-ruĝaj tapetoj. La silento, kiu subite ekvipas en mi tutajn demandarojn, kuŝegas en la ejo kun pezanta indiferento. Ĝi kaŭriĝas en la molajn remburaĵojn de la seĝoj. Ĝi ungoteniĝasje la dika tapiŝo, por fari ĉi tie agrablegan dormon. Sed la ekvipitaj demandoj metas min en ŝanceliĝantan maltrankvilon...

Kaj subite mi sentas la balanciĝon de la aŭtomobilo, tiun ŝanceliĝon, kiu min transigis en tiu vespero en feliĉan revegon. Ĉirkaŭ mi subite leviĝas ĉio. La malhela ruĝo de l’ tapetoj eklumiĝas kiel tiam la purpura lumo de la sunarkaĵo, en kiun mi veturegis — kaj poste subite ĉirkaŭis min peĉonigra nokto, el kiu levis min kviete anĝelomanoj de mirinda muziko...

Senforte mi refalas. Ĉio ĉi kuregas kontraŭ min, surbrustiĝas kvazaŭ inkubo kaj kaŭras sur mi kun moke grimacanta trankvilo. Mi volas kriegi, ke revenu tiu homo kun la grandaj grizaj strigokuloj, ke li venu kaj rakontu al mi ion, ion ajn, por ke mi ne kuŝadu ĉi tie tiel senhelpe... Sed mi ne kuraĝas, per mia voĉo ŝiregi la silenton malsupren de la mutaj muroj. Sed mi devas fari ion... Kie mi estas? Kiu estas la homo, kiu ĵus sidis ĉi tie? Kiaj estas la homoj, kiuj loĝas en ĉi tiu domo?...

Miaj okuloj ekpendas je blanka punkto, kiu troviĝas en la muro. Aŭtomate mi levas la dekstran manon...

Sekundoj pasas. Mallaŭta susurado. Senbrue io malfermiĝas ie. Elmuriĝas vira voĉo:

„Ĉu vi deziras ion, sinjoro?“

„Ne!“ mi rekriegas maltrankvile. „Diru nur, kie mi troviĝas!...“

Iu knabino ridas kaŝe. Sed la vira voĉo respondas serioze:

„Vi troviĝas en la domo de la instruitulo, eksperimentisto kaj eltrovanto Mateo Fromaĝi!“

Post tio silentiĝas ĉio. Mi fermas la okulojn kaj profundiĝas en kvietan dormeton...


Back to IndexNext