30.

30.

Mia korpo skuiĝas terure. Ĉiuj miaj ostoj klakas unu tra la alia. Mia kapo pendolas senforte. Ha! Ŝajnas, ke mi partoprenas vagonaran elreliĝon...

„Leviĝu! Leviĝu!“ kikerikas voĉo malagrabla kaj bone konata.

Mi malfermas la okulojn. Super mi kliniĝas la strigovitroj de Mateo Fromaĝi, kiu ankoraŭ skuas maldelikate mian korpon tien kaj reen. Kaj jen staras ankaŭ la kokokrianto, profesoro Sovaĝi kaj tiregas miajn krurojn. Kaj ambaŭ ili faras tion kun tia fervoremo, ke mi supozas,ke verŝajne ili freneziĝis. Mi sentas, kvazaŭ mi vekiĝas post nokto dediĉita al la nigra kato — alkoholo. Kion signifas ĉio? La situacio ŝajnas al mi timige fremda. Mi serĉe vagas en miaj memoroj. Fine mi restatiĝas tiom, ke mi sidleviĝas kaj demandas dormebrie:

„Kaj la Co?“

„Ni estas meze en ĝi!“ ekkrias Fromaĝi, kiu kuras ekscitite en la ĉambro tien kaj reen.

„Meze en ĝi!“ konfirmas laŭte la profesoro kaj kuras al la fenestro. „Ha!“ li kriegas kaj montras tra la fenestro. „Antikva romano! Malfalsa vivanta antikva romano!“

La krio elektras min. Per saltego mi staras ĉe la fenestro kaj ankoraŭ ekkonas pinton de vestaĵo, kiu malaperas inter verdaj arbetaĵoj.

Ŝanceliĝante, mi ekhaltas meze en la ĉambro. Ĉio ŝajnas turniĝi ĉirkaŭ mi. Mi balbutas:

„Ĉu, ĉu ... ni estas ... en Romo?...“

„Nenia dubo!“ kokokrias Sovaĝi kaj ekpuŝas min kun stranga petolemo, ke mi faletas denove al la fenestro.

Kaj Fromaĝi frapas mian ŝultron kaj el malantaŭe enoreligas:

„Ĉu vi jam ĵetis rigardon tra la fenestro? Kie restis nia vasta erikejo, he? Ĝi forbloviĝis simple, ĉu ne? Kaj anstataŭas ĝin belega parko. Kaj tie la marmora frontono, kiu leviĝas super la pinioj? He, diru al mi, kio alia estus tio se ne Romo?...“

Post tio li repaŝas. Ravite li frotas la manojn.

„Romo, sendube Romo!“ li parolas. „Kaj sciu, kio estas plej bela — laCo-aRomo!“

Mi trankviliĝis.

„Bone“, mi diras decide, „ni do alvenis, ni do elvagoniĝu! Sed kie restis la sinjorinoj?“

„Ili tualetas.“

„Bone, ankaŭ ni iru lavi nin“, mi proponas, „kaj poste matenmanĝu; mi ne sentas min bone. Ŝajnas, ke en mi furiozas postebrio. Krome mia stomako krakas“.

Sed la profesoro faras malestiman geston:

„Lavi! Lavi kaj matenmanĝi! Alveninte en la antikva Romo! Estas vera honto. Nur homo sen ia filologia sento povas demandi en tia momento pri tiaspecaj superfluaĵoj!“

Sed mi turnas min al Fromaĝi:

„Aŭskultu! La afero efektive ne estas ŝercinda, se mi restos sen lava akvo kaj matena manĝo. Supozeble ni hieraŭ drinkegis terure, ĉar mi sentas, ke mia kapo zumegas.“

Fromaĝi ridetas.

„Nu“, li respondas gaje, „tio ja estas natura. Pripensu nur, kian vojaĝegon vi faris. La organismo estas skuita...“

„Ĉu vi opinias? —“

„Kompreneble! Korpo kaj spirito estas ŝirataj el la normalaj vivkondiĉoj, hahaha...“

Kaj li ekridas kun vizaĝo, kiu brilas pro kontentego...


Back to IndexNext