37.

37.

Homoj!

Avide vi legas ĉion, kion rakontas al vi samtempano en ĉi tiu libro. Kun scivolego vi sekvas ĉiun linion, kiun skribas mi, simpla filo de l’ dudeka jarcento. Sed ĉu mi estas kapabla priskribi ĉion, kion mi travivis en antikva Romo, tiel, ke vi ricevas veran impreson kaj klaran imagon pri nia estado kaj vivado en epoko de Nerono? Sciu, ke mi estas homo modesta. Ke mi ne volas pretendi „raportan monopolon“, ke mi estas tiel malegoista, ke mi cedas volonte kaj senenvie al alia raportanto...

Jes, ankoraŭ alia priskribis siajn impresojn en tiu tempo de nia Co-vivo. Kaj kun plezuro mi sciigas vin, ke tiu ĉi alia ne estas samtempano, sed homo de l’ Nerona epoko!

Homoj! Vi, al kiuj la favora sorto enmanigis tiun ĉi mian libron, estas feliĉuloj vere enviindaj. Ĉar vi legos, kion legis ĝis nun neniu vivanto de l’ dudeka jarcento: impresojn de antikva romano pri la dudekjarcentuloj!...

Tiu ĉi romano estas Menenius Piso, laillustrissimus scriptor(laŭ fraŭlino Snob: „ilustrita skribisto“), imperia kortegano. Kiam imperiestro Nerono sciiĝis pri niaj skribilaroj, pri nia „nekomparebla papiruso“, pri inko, plumo kaj krajonoj, li igis prezenti al si per la „ilustrita“ Menenius Piso, kiun mi rapide instruis, nian manieronde skribado kaj nian skribilaron. Post tio li ordonis, ke ĉiuj okazaĵoj, kiuj rilatas lian kortegon, estu notataj senescepte sur nia papero per plumo kaj krajono. Preskaŭ tuta nia provizo da papero elĉerpiĝis, ĉar la bravascriptorpentris monstrajn kaj malregulajn literegojn per mallerta mano de infano...

Li konservas siajn manuskriptojn kiel sanktaĵojn. Sed, kun helpo de lia ĉarma filino Lydia, mi sukcesis havigi ilin parte al mi. Kaj kvankam kun ŝvita peno, mi tradukas liajn notojn el latina lingvo. Se la stilo estas iom stranga en kelkiu loko, pardonu tion kaj konsideru, ke estas aŭtentika traduko el latina originalo.

Malfermu do okulojn kaj orelojn! Menenius Piso havas nun la vorton!

Je la idusoj de Marto 63.

Depost tiu tempo, en kiu fondiĝis Romo, okazis en la urbo strangaĵoj multaj kaj diversaj. Saĝuloj pli bonaj ol mi notis ĉion, kio okazis en daŭrado de tempoj, sed min favoregis la dioj, ke mi povas noti el ĉiuj okazintaj strangaĵoj la plej strangajn. La favoro kaj indulgemo de l’ dia Cezaro elektis min por tio ĉi. Mi skribas sur stranga papiruso, kiu estas tiel blanka kaj glata kiel hinda silko, kaj per grifelo, kiu konsistas el ordinara ligno, sed havas animon de stranga metalo, kiu restigas sur la papiruso skribstrekojn.

Signoj kaj mirakloj okazis jam multaj en ĉi tiu monda regno de l’ romanoj, kaj ĉiam ni sciis ilin aŭguri. Sed kiel aŭguri la signojn kaj miraklojn, kiuj okazis nun kaj ankoraŭ okazadas ĉiutage?

Domo falis de la ĉielo — mi ne trovas alian esprimon — kaj staras nun en ĝardeno de Sabellius Rufus. Barbaroj de nekonata deveno, viroj kaj virinoj, estas posedantojde ĉi tiu domo. Ili estas armitaj per fortoj supernaturaj, kaj fumo penetras el iliaj buŝoj. Ŝajnas al mi, ke estas barbaraj duondioj, kiuj aperis en naŭza formo de homoj. Jes, naŭzaj estas ili kaj laŭ aspekto apartenas ili al malsupra raso. Mizeraĉa estas ilia vestaĵo, abomenaj iliaj ŝuoj, kiuj ŝajnas apenaŭ kovri ĉevalajn hufojn1. La virinoj estas malbelaj kaj malĉarmaj, escepte la plej juna, la viroj pli naŭzaj ol la rubo kaj koto de la popolaĉo. Estas unu inter ili, kiu aspektas kiel sovaĝa simio kaj kondutas kiel filozofo el la lernejo de cinikuloj. Alia portas antaŭ la okuloj diafanajn facetitajn ŝtonojn, kaj la dorsa kaj fronta flankoj de unu el la virinoj estas diferenceblaj nur pro tio, ke ŝi fronte havas vizaĝon kiel aliaj homoj2.

1❳ Rim. de l’ trad.: Iom nebula senco. En latina teksto: „Horribiles eorum calcei sunt, qui pedes equorum vix tegere videantur.“

2❳ Rim. de l’ trad.: Hura, fraŭlino Snob!

La nobla Petronius, kiu el malproksime vidis ĉi tiujn homojn, opinias malestime, ke ili devenas de simia gento el nekonata interno de Afriko, kaj ke iliaj laŭdiraj mirakloj estas senlime troigataj de la malsaĝa kaj novigema plebejaro. Kaj la poeto Lucanus hieraŭ dum gastmanĝo, kiun aranĝis Domitius Afer, laŭtlegis al ni spritajn versaĵojn, en kiuj li moke komparas la barbarojn kun certaj pastroj de Isis, kiuj faraĉas plej diversajn iluziaĵojn por trompi kaj elprofiti malsaĝulojn.

La opinioj estas do diversaj. Mia honoro ĝis nun ne permesis al mi rigardi ilin aŭ viziti ilian domon, kiel faras bedaŭrinde multaj noblaj romanoj kaj romaninoj. Kaj poste oni rakontas diversaĵojn. Ekzemple la barbaraj fremduloj asertas, ke li estas maljunaj preskaŭ du mil jarojn kaj alportas al ni sian kulturon progresintan 20 jarcentojn.Ĉiu homo normala konsentos kun mi, ke tio estas rakontoj el trans la montoj!

Certe, mi ne volas kaj ne povas nei, ke ili disponas pri miraklaj fortoj. Ili havas du veturilojn, kiuj kuras tute sen ĉevaloj tre rapide kaj veturante aŭdigas malbonajn sonojn, sed samtempe eligas mirindanodoron. Al la fremduloj kiel iam al Prometheus, obeas la fajro, ĉar ili kapablas sorĉi ĝin el malgrandaj skatoloj, kiujn ili portas ĉe si, kaj ankaŭ povas ĝin ĵetegi en la aeron kiel pereigan ĵetaĵon, dum kio eksonas timiga tondro. Oni diras, ke ili havas multajn valoregajn strangajn artotrezorojn, kaj niaj sinjorinoj ne povas sufiĉe kaj elĉerpe rakonti, per kiaj misteraj sorĉaj fortoj iliaj sklavoj, da kiuj ili posedas nur malmultajn, scipovas la kuiran arton.

Sed la alveno de ĉi tiuj barbaraj iluziistoj pezas kvazaŭ ŝarĝego sur la Palatino kaj sur la kapo de l’ dia Cezaro. Vera terurego ekprenis la dian Cezaro-n. Li kredas, ke la barbaroj rabos al li la estrecon helpe de sia sorĉa potenco. Li sentas sin malcerta kaj disvolvas grandegajn planojn en sia turmentata kapo. Jen li volas fluigi ĉiujn akvojn de Romo kontraŭ la invadintojn, jen sendi la legionojn kontraŭ ilin, jen li volas rifuĝi al Hispanujo.

Hodiaŭ antaŭ tagiĝo ni ĉiuj estis vekataj por konsili lin. La dia Cezaro maltrankvile rapidadis de ejo al ejo, ni ĉiuj post li. Kaj li plendis laŭte kaj vekriis, ke forlasis lin ĉiuj, ke forlasis lin eĉ la dioj, kiuj sendis ĉi tiujn barbarojn por pereigi lin...

Tiam diris Petronius kun rideto:

„Ho, granda Cezaro, rigardu do mem ĉi tiujn barbarojn. El malproksime vi povas juĝi nenion.“

Kaj la dia Cezaro haltis kaj respondis:

„Vi estas prava. Decas la viron, rigardi per kuraĝaj okuloj la danĝeron.“

Kaj li ordonis, ke oni invitu la fremdajn barbarojn sur la Palatino-n.

Ho, vi, dioj kompatemaj, en kies manoj kuŝas la sorto de nia urbo, de nia vivo kaj de ĉio, kion ni posedas, mi alvokas vin solene: malhelpu, ke ni estos punataj pro tiu ĉi petolaĵo senekzempla!...


Back to IndexNext