5.

5.

Pala vizaĝo fikse rigardas min. La haroj pendas super blankan bandaĝon, kiu ĉirkaŭkuras la frunton. Sub tio du miraj okuloj, kiuj malrapide elpaŝas el malhelaj kavoj. Kial rigardas min tiu ĉi homo? Mi proksimigas al li mian kapon kaj observas lin severe kaj moke. Li faras la samon.

„Sinjoro,“ mi diras kolere, „kiel vi kuraĝas rigardaĉi min tiel malsaĝe?“

Pac! Ni retiregiĝas ambaŭ kun teruro kaj samtempe alridas nin. La granda spegula vitro, kiu redonas mian bildon laŭnature, ete pendolas sub la ekpuŝo. Estas frapante, kiel mi ŝanĝiĝis dum la tagoj de mia malsaneco — aŭ ĉu estas eĉ semajnoj? — kaj mi supozas, ke mi estis efektive danĝere malsana.

La mateno ĵus staras ruĝe antaŭ la kurtenoj de mia ĉambro. Ĝi refreŝigas min al nova vivo. Ambaŭ brakojn mi volus etendi en plenkonscio pri mia forto. Per granda ĉirkaŭpreno mi volus premi al la brusto la unuajn ruĝajn radiojn, kiel mi kutimis pli frue. Sed miaj brakoj ekpendas en malvigla senforto: la maldekstra en bandaĝo, la dekstra trem-apoge sur seĝo. Sed la mateno vokas min per loga voĉo. Kun penego mi vestigas min. Fine mi estas preta kaj malfermas mallaŭte la pordon.

Mi paŝas sur galerion, kiu supre ĉirkaŭkuras. De ĝi oni povas eniri ĉiujn ĉambrojn de la unua etaĝo. Mirinde skulptitaj ŝtuparoj kondukas malsupren en grandegan halon, super kiu arkaĵiĝas vastega vitra kupolo. Ĉi tiu rotondo pendas super mi kiel grandega vitra kloŝo. Ĝi kreas en mi nepriskribeblan senton: mi mem ŝajnas al mi kvazaŭ pulo en fromaĝa kloŝo kaj malgrandiĝas sub la giganta ejego en neniaĵon. Mirinda koloraro traondasĉi tiun arkaĵon, tra kies vitraj muroj la matena suno enpaŝas kun brilego.

Mi iras el la domo. Grandaj ombrodonaj arboj staras tie ĉi. Florantaj altaj arbetaĵoj. Ĝardeno, simila al parko, prezentas idilian bildon. Ombroplenaj arbaĵejoj, allogaj kaŝejoj kun freŝa verdo tiriĝas malantaŭ la legoma ĝardeno. Malantaŭ ĝi situas ĉirkaŭ korto kelkaj domoj.

La suno rigardas tra la arboj. Ĵus ĝi komencas leviĝi. Kokviro sidante gaje sur barilo, salute krias. Malrapide mi iras laŭlonge de la barilo. Mi paŝas en la junan matenon kun malfortaj ŝanceliĝantaj kruroj. En silenta kaŝejeto mi malleviĝas en la herbon. Tro multon mi postulis. La malsaneco forprenis miajn fortojn. Ĝi fikse sidas ankoraŭ en ĉiuj miaj membroj. Laco ĉirkaŭprenas min. Ekposedas min kvazaŭ eta sveno, en kies brakojn mi falas senvole kaj senforte. Facila ruĝeta nebulo malleviĝas sur min. Ĝi estas kiel spiro anĝela, kiu ĉirkaŭblovas min per feliĉiga malvarmeto. Kaj tiu blovo alportas voĉojn jubilantajn, kiuj supre en ruĝete-blua etero trile salutas la junan tagon...

Memoro en mi leviĝas. Ie, en ĝardeno de lazareto, mi kuŝis kun trapafita mano en la verdaĵo. Ofte mi aŭskultadis sub ombrodonaj arboj la birdojn, kiuj kantis en blua etero. Kaj la suno staris oblikve super mi. Mi fiksis miajn rigardojn en la bluaĵon, rigardadis la malgrandajn blankajn nubojn, kiuj salutis min el malproksime, kaj miaj pensoj pendiĝis je iliaj blankaj veloj...

Mi ne scias, kiel longe mi kuŝis en ĉi tiu dormeto. Subite mi eklevetas min. Motoro zumas ie. Mi volas eksalti, sed miaj fortoj malsufiĉas. Ĉu tio eble estas mia aŭtomobilo? Sed ne, mi ŝajne eraras. Mia maŝino kuras multe pli laŭte kaj akre. Tio ĉi estas strangazumado, tiel delikata kaj diskreta, kiel la zumado de abelo en distanco de unu metro.

Mi levetas la kapon. Ĉio kuŝas senmove. Sur la korto migras pace anasaro. La vilao staras antaŭ mi en blindiga blanko. Sur ĝia antaŭa ebena tegmento brilegas kaj arĝentas strangaj kolonoj. Malantaŭ ili leviĝas delikata fumo en la bluan ĉielon. Jen, rava multkolora bildo, kiun la arbetaĵo, post kiu mi ripozas, eltranĉas el la pejzaĝo per mirinda verda kadro.

La zumado daŭras. Kaj subite ĝi plilaŭtiĝas je muĝado ... leviĝas el post la tegmento ... ruliĝas kontraŭ min kun venta rapideco ... ekkaptas min per ventega turniĝo ... mi kaŭre kuntiriĝas kun teruro ... sed jam ĝi transpasis min ... siblegas supren...

Mi rigardegas en la blueteron: aeroplano!

Ĝiaj portiloj fulmas en la suno. Majeste ĝi flugas super mi en granda rondo. Ĝi ŝvebas en la etero kvazaŭ birdego kun rigidaj flugiloj: Ĝia sunflugo simbolas liberecon kaj fieron. Kaj ĝia voĉo, muĝegante tra la jun-mateno, ekkantas jubilan kanton de l’ tekniko...

Longan tempon mi postrigardas ĉi tiun brilantan birdegon, ĝis tiu malaperas post la arbojn. Ankoraŭ mi aŭskultas ĝian zumadon, ĝis ankaŭ ĝi perdiĝas super mi en la branĉaro...

La suno staras jam oblikve super mi.

Longe tiriĝanta fajfo sonas trans la korton. Ĉu oni eble serĉas min? Aŭ oni fajfe vokas iun alian ... la kortohundon eble?...

Venteto blovas tra la arbopintoj. Ĝi incitetas apenaŭ aŭdeblan simfonion de l’ folioj, kiu penetras muĝetante en miajn orelojn kaj flustras en mian animon solenan harmonion...

Senmove mi kuŝas. Mi profundiĝas en ravajn revojn...


Back to IndexNext