42.
Krepuskiĝas.
Nia aŭtomobilo rapidegas en la densajn homamasojn. La vento, kiu forte eksiblas ĉirkaŭ niaj kapoj, forblovas la latinajn kriojn de la popolaĉo. Miraklo estas, ke ne okazas akcidento. Sed Karolo estas tute sobra.
Ĉu ni estas ebriaj? Mi ne volas riproĉi, ke la sinjorinoj trinkis tro multe. Sed ni ĉiuj estas ebriigitaj de la travivaĵoj kaj impresoj.
Tamen — ĉu fraŭlino Snob ne estas ebria? Ŝi subite leviĝas, etendas sian brakon kaj krias:
„La koloseo!“
La koloseo!Ĉu? Mi frotas miajn okulojn. Tio estus ja neebla. Kaj tamen mi vidas la grandegan konstruaĵon antaŭ mi. Jen! Jen! Ĝi elteriĝas en krepuskan ĉielon. Kaj strange: ĝi ne estas antikvagriza kaj ruina kun la karakteriza rompa linio, konata al ĉiu Rom-vizitinto. Sed nova, brila ĝi leviĝas en pura blanko en la vesperan horizonton.
„La koloseo!“ krias ankaŭ mi kaj skuas la profesoron, kiu ronkante kuŝas en la aŭtomobilo.
Tiam Maria ekpremas mian brakon kaj krietas:
„La tero tremas!“
Ĉu ni estas ebriaj? Mi malfermegas la okulojn. Antaŭ ni ekŝanceliĝas konstruaĵoj. Leviĝas kaj malleviĝas tutaj stratoj. Kaj ĉio fluas ĉirkaŭ ni en konstanta ŝanĝo. Kaj super la ŝanceliĝanta Romo leviĝas imprese kaj impone la koloseo. Kaj la arkego de Konstantino!...
La tero tremas? Neeble. Nenie estas krako aŭ ruinfalo. Venas domoj, malaperas. Leviĝas novaj siluetoj de konstruaĵoj kaj denove forŝoviĝas. Kvazaŭ rapidaj scenoŝanĝoj en kinematografejo...
Timigite Karolo haltigis la aŭtomobilon:
„Mi ne povas veturigi. La vojo estas barita.“
Tondro! Ni erarveturis. Kiel estas eble? Ni jam kutimas la stratojn de Romo sufiĉe kaj la vojo de la Palatino hejmen estas tiel bone konata, ke ni konstatas kun mirego: ni troviĝas en tute fremda regiono. Sed tiu ĉi regiono estas pli belega. Grandaj palacoj staras tie ĉi, kie staris antaŭ horoj mizeraj argilaj kabanoj. Kaj terura fenomeno de l’ naturo timigas nin: jen ĉirkaŭas nin krepusko, jen nokto, jen brilegas sunhela tago. Kaj ĉio ĉi ŝanĝiĝadas kun fantoma rapideco.
Sinjorino Kamilo tremas pro timo:
„Dio mia, la mondo pereas!“
„Ne, ne!“ mi diras. „La Co-vivo malordiĝis iel. Jen la kaŭzo!“
Karolo provas plu direkti la aŭtomobilon. Sed kiel misteraj sorĉaĵoj aperas novaj muroj, baras la vojon kaj malaperas, cedante al aliaj. Karolo blasfemas. Fine li krias:
„Ĉiuj eliru!“
„Ne!“ rediras Fromaĝi. „Restu sidantaj! Mi ankoraŭ konas la direkton, ni devas veturi precize okcidenten. En tiu direkto estas nia domo“.
Tion dirante, li montras per la mano. Li okupas la sidlokon apud Karolo, elpoŝigas kompason kaj ekprenas la direktilon.
La aŭtomobilo plu veturetas singarde.
Subite Fromaĝi eksaltas, fingre kombas sian hararon — la ĉapelon li jam perdis antaŭe — manfrapas sian frunton kaj krias kun terura voĉo:
„Jam mi scias — la aerooptikaj plataĵoj!“
Mi tuj komprenas. Iu mano tuŝis niajn aerooptikajn plataĵojn. Ili verŝajne moviĝas kaj kun ili la jarcentoj. Tempoj postkuregas sin. Epokoj ĉasas unu la alian kaj kurege pasas preter niaj miregantaj okuloj. Kaj ni estas meze en la ĥaosego.
Mi ektremas. Ha! Efektiviĝis tio, kion antaŭdiris avertaj voĉoj en ŝvitoplena nokto. Jes, ni fariĝis mizeraj fantomaĉoj. Ni vagas en la Co-a mondo similaj al ombruloj kaj glitas inter kuregantaj jarcentoj...
Ĉirkaŭ ni ŝanĝiĝas ĉio. Ne nur Romo aspektas en ĉiu minuto alia, sed ankaŭ ĝiaj loĝantoj. Popolo ... legionoj ... militistaro ... procesioj ... brilas torĉoj en krepusko ... lumiĝas hela tago ... grupoj de homoj volas ataki nin, sed tuj ili redroniĝas en pasintajn tempojn ... aŭdiĝas bruo ... eksonas muziko ... profunda silento...
Kio? Ĉu jam venkis la kristanoj? Leviĝis el la katakomboj? Jen, moviĝas solena procesio ... antaŭe kruco ... psalmojn kantantaj virinoj kaj knaboj ... jen, viro kun ordonaj rigardoj en purpura dalmatika vestaĵo ... kaj ĉio preterpasas ... malklariĝas kvazaŭ spiro sur spegulo...
Ĝermanoj ... ĝermanoj ... tuta rivero ... surĉevale ... piede ... en kurega paŝo ... ekscitaj krioj ... for!
Kaj la belego, kiu ĉirkaŭis nin ankoraŭ antaŭ sekundoj, malaperas. Ekaperas vasta kampo. La aŭtomobilo saltegas antaŭen... Haltu! Nova muro ... antikvagriza, putra kaj ruina, sed malhelpa...
Mi kuraĝas returni la rigardojn. Mi ekkonas la Palatinon, kiu ĵus belegis per pompaj konstruaĵoj ... kiel griza ĝi nun ŝajnas al mi ... kaj la koloseo, ĵus rekta kaj brila ... ĉu ĝi ne montras jam la rompan linion?... mallumaj turoj rondaj, cikloidaj ... mallarĝaj stratetoj, fermitaj per ĉenoj... inter ili brilas torĉoj, bruas armiloj ... homoj ribelas ... nova dezerto ... tomba silento ... kaj nia aŭtomobilo jen saltegas antaŭen ... jen haltegas antaŭ novaj baroj...
„Rapide hejmen!“ krias Fromaĝi energie. „Alie povas okazi, ke ni estos ŝirataj el la Co...“
Fraŭlino Snob kuŝas svene sur la kusenoj. Sinjorino Kamilo fikse rigardas antaŭen kiel frenezulino. Maria premiĝas al mi kiel timigita birdo. Nur profesoro Sovaĝi ronkas en profunda dormo kun feliĉa senzorgo...
„Ni supozeble estas jam proksimaj“, krias Fromaĝi, „kaj al mia domo certe nenio okazis!“
Droniĝas la antikva Romo ... montriĝas alia ... pli malpura kaj malnova ... malkultura ... jen militbrua ... jen tombosilenta ... sufokiĝanta en kreskeganta herbaro ... sonoriloj sonas...
Tiam ekkrias Fromaĝi. Li staras antaŭ ni kaj montras antaŭen. Lia longa hararo flirtas.
„Jen la domo!“ li kriegas pro ĝojo.
Efektive! Mi ekkonas nian domon. Surĝia tegmento trembrilas lumego, kiun kaŭzas la rapidega moviĝo de l’ aerooptikaj plataĵoj. Ĵus ĝi staras apud marmora ruinaĵo ... nun ĝi apogiĝas je malalta, longetendita baziliko ... malantaŭe muro kun hirundovostaj dentoj ... pordego ...ruĝe ardanta horizonto ... pompa rajdantaro ... en la mezo du rajdantoj de heroa aspekto ... al unu ruĝa barbo kovras la kirason, la alia rigardas fiere kaj saĝe, portas specon de infulo, lia vestaĵo estas blanka kaj purpura. Kaj dum ekfulmas, la ruĝbarbulo returnas sin kaj montras al la fajra brilo. Li parolas en peza latino, kiun tamen mi klare komprenas: „Mi ankaŭ donis al vi la viron el Brescia, sankta patro; tie flamas li en mia tendaro. Nun donu ankaŭ vi...“ For!...
Dum bruas krioj kaj armiloj, ni haltas antaŭ nia domo. Ni enkuregas. Ni repuŝas la servistinojn kaj rapidegas sur la tegmenton.
„Arogantegaĵo!“ krias furioze Fromaĝi.
Jen staras Tabakaĉ kaj ekkonas nin kun teruro. Li paliĝis pro timego kaj rigardaĉas kun senkomprena malsaĝo la malfeliĉaĵon, kiun li kaŭzis.
Susura bruo. Rapidege moviĝas la aerooptikaj plataĵoj. Fromaĝi volas haltigi kaj returni ilin. Sed mi petas indulgan prokraston.
Kaj starante sur la tegmento, ni ĉiuj rigardasmute la kuregantajn epokojn. Estas belega unika aspekto. La scenoj ŝanĝiĝas fulmrapide: Romo pereinta ... dezerta ruinejo ... sonorila sono ... krioj ... fajra brilo ... milita tumulto...
„Tio sufiĉu!“ diras Fromaĝi senkompate kaj funkciigas kontakton.
La aerooptikaj plataĵoj ekhaltas ... momenton ... kaj poste removiĝas susure en la Nerona-n epokon...