43.

43.

Intervjuo kun Tabakaĉ!

Jes, mi ŝatas intervjui. Precipe homojn laŭ speco de mia kara Tabakaĉ. Oni intervjuas hodiaŭtempe nurhomojn eminentajn. Kompreneble. Sed en antikva Romo ankaŭ Tabakaĉ estas eminentulo. Ĉiu bubo kaj plenaĝa romano timegas lian „krakilon“, kiun li ŝerce pafas por forpeli la trudeman popolon, kiu nepre deziras palpi la „glaciiĝintan aeron“ de niaj fenestroj. Tiu ĉi „krakilo“ konsistas en infanluda revolvero...

„Mia kara Tabakaĉ“, mi diras kaj amike frapas lian ŝultron. „Kial vi sidas ĉi tie kaj montras vizaĝon, kvazaŭ trafis vin granda malfeliĉo? Diru al mi, kio instigis vin, movi la aerooptikajn plataĵojn sur la tegmento? Feliĉega hazardo okazigis, ke la plataĵoj moviĝis antaŭen. Sed ankaŭ la malo povis okazi. Tio ĉi estus multe pli danĝera. Vi povis movi la plataĵojn reen. Kaj en tiu okazo la jarcentoj kurus ne al nia tempo sed en kontraŭa direkto, ĉu vi komprenas?“

„Ah!“ faras Tabakaĉ.

„Jes“, mi daŭrigas, „ĉu vi povas imagi, kio okazus poste? Ni venus al Julio Cezaro, en la epokon de Hannibalo, de la reĝoj, de la fondo de Romo — kaj plu reen en la grizan antaŭtempon, en la primitivajn cirkonstancojn de l’ pratempo, en la antaŭdiluvan tempon, kiam grandegaj saŭroj migradis en marĉaj ebenoj. Kaj ni fikse restus en ĉi tiu marĉo. Poste pli kaj pli reen en la tempon de l’ unua ekzistiĝo, de l’ ĥaoso, de mikse skuataj tergloboj, de l’ fluida formo, de l’ protoplasmo — de l’ nenio! Diru, kion vi farus, se vi subite rimarkus, ke vi vivas kiel tia praestaĵo sur peceto de protoplasmo??“

Tabakaĉ timigite rigardas min. Lia pipo estingiĝis. Li aŭskultas kun malfermita buŝo. Evidente la perspektivo, kiun mi ĵus montris, profunde emocias lin. Fine li balbutas:

„Kio do estas tiu ... tiu ... proto?...“

„Protoplasmo? Nu, ia speco de sensencaĵo, en kiu oni troviĝas kvazaŭ ankoraŭ nenaskitaĵo kaj ne povas movetiĝi. Vi vidas, ke estus terura stato. Ĉu entute vi konsciis, kion vi faris, kiam vi ekmovis la plataĵojn?“

„Nu, certe, kompreneble“, rikanas Tabakaĉ.

„Ĉu vi eble volis forvojaĝi de ĉi tie?“ mi esploras fervore.

„Nu kompreneble“, ridas Tabakaĉ.

La afero interesas min. Kiajn opiniojn pri la antikva Romo havas Tabakaĉ? Kion pensas pri ĉio, kio okazas ĉirkaŭ ni, li, kiu estas naturinfano netuŝita de la kulturo?

Mi sidiĝas komforte apud li. Kaj Tabakaĉ komencas siajn memorindajn observojn pri la antikva Romo:

„Estas bela maskobalo, en kiun ni falis. Nur karnavaluloj ĉirkaŭadas, kaj neniu el ili portas sufiĉan vestaĵon. Ĉe la virinoj — hm, oni tion toleras volonte, precipe se ili estas laŭ speco de tiu Agrippinjo, al kiu hieraŭ mi pinĉis la vangojn — kaj ŝi rekompense ĵetis al mi rigardon — nu, se mi nenion volus scii pri la virinoj... Se ili nur ne havus tiel komplikitajn nomojn. Mi petas vin: Agrippinjo? ĉu tio estas kristana nomo, aŭ Sempronja kaj Eŭninjo aŭ Dio scias, kiel nomiĝas tiuj virinoj? Kaj la viroj! Apud ni loĝas unu, tiu nomiĝas Namatamus aŭ Namatenus — aŭ ĉumi scias — oni tute ne povas tion memori. Sed se ilia imperiestro ankaŭ nomiĝas kiel hundo, kiun ni iam havis, kompreneble ankaŭ la nomoj de liaj regatoj ne povas taŭgi multe. Kaj ion ricevi ili ĉiuj volas. Precipe nia dommastro, tiu sinjoro Sablohufo aŭ kiel li nomiĝas. Hodiaŭ li igas donaci al si silkan ĉapelon, morgaŭ lampon kaj postmorgaŭ supan poton. Kia avidulo! Kaj lia loĝejo aspektas, kvazaŭ oni rabis al li ĉion. Jam lia dommastro aŭ Dio scias, kiu li estas, tiu Quadratus aŭ kiel li nomiĝas, kondukis min en lian loĝejon. Lagetonili havas en la salono kaj kolumnojn, sed neniun tegmenton super tio, eĉ ne bonan liton, kiel ni kutimas.

Kaj la konstruaĵoj entute? Fulmotondro, ke pulo mordetu vin! La sinjorina moŝto iam kunprenis min en iun domon, kie la kristanoj loĝas, kiel oni diris al ni — sed ni ne trovis ĝin, ĉar ni ne povis komprenigi nin, sed tio estis domo, kompatema Dio! Ili insultas pri niaj kazernoj, sed tiuj estas konstruitaj kaj havas ŝtuparon. Sed la domaĉo, en kiun ni venis, tute ne havis ŝtuparon, sed nur ŝtupetaron, kaj la muroj ne estis pli dikaj ol mia mano, kaj en la tria etaĝo ĉio ŝanceliĝis kiel ĉe tertremo. Kaj mi volus scii, pro kio ili havas tiom da temploj kaj neniujn preĝejojn? Kaj terpomojn ili ankaŭ ne havas. Kaj neniun bieron. Kaj fumi la romanaj azenaĉoj ankaŭ ne scipovas; se foje unu provas ĝin, tuj terurego ekiĝas en lia stomako, tion ni ja spertis tuj komence. Entute la romana naturo, tio certe estas bona naturo. Ĝi havas sanegan fundamenton. Kion ili manĝas, estas duone kuirita kaj tute ne rostita. Kaj la kvantoj da akvo, kiun ili miksas en la vinon! Oni povas ricevi revolucion en stomako, nur rigardante ĝin. Kiel ili nur povas plenigi siajn stomakojn per tiu akvo- kaj vin-miksaĵo? Kaj ili parolas, oni tute malsaĝiĝas. Lingvaĉon ili havas! Ĝi sonas tiel, kvazaŭ oni prenus hakilon kaj per ĝi hakaĉus sur kelkaj lignopecoj. Al la Agrippinjo mi volonte volis komprenigi min, sed ne estis eble, ni devis limigi nin je pinĉado, t. e. mi, kaj ŝi je palpebrumado. Nu, pli multe ja dank’ al Dio ne okazis!

Kaj kiel avidaj ili estas! Kion unu el ni havas, ankaŭ ili volas havi. Ili ĉiuj estas kiel nia dommastro Sablohufo, kiu estas tiel akiravida, ke li tuj starigus sin surkape, kiam mi promesus al li alumeton.

Kaj vidu, kara moŝto, plej malagrabla afero estas, keili ne havas tabakon. La provizon de la moŝtaj cigaroj mi jam forfumis. Kaj nun kion? Estas kompreneble do, ke mi ne volas plu resti ĉi tie, kie mi ne povas aĉeti al mi tabakon. Diru, ĉu tio estas mia kulpo?

Kaj la soldatoj! Ĉiu marŝadas kvazaŭ li mem estas generalo, sed pantalonojn ili ne havas. Kaj kaskon! — kaskon kiel la kirasuloj.

Kaj la sklava mastrumo — fi, diablo! Diru al mi, sinjora moŝto, ĉu tio vere estas permesita, ke ili vendas la homojn kiel ĉevalojn kaj poste povas fari per ili kion ili volas? Se tio estas vera, mi tuj aĉetos al mi la Agrippinjon. Kaj en la cirkonstanco mi volus foje iri, kie ili ludas kun la sovaĝaj bestoj kaj kie okazas la luktoj. Sed min oni neniam kunprenas, se ie okazas io interesa — kaj mi tiel volonte vidus cirkon, kvankam mi aŭdis, ke ili tie havas ankaŭ ekzekutojn, kion mi tamen ne vidus volonte. Entute, koncerne la ekzekutadon, kiel mi aŭdis, la romanoj estas tre spertaj, ilia imperiestro, kiu nomiĝas kiel hundo, tiu Nerono estas vera ĉefmatadoro en la ekzekutado. Iam mi legis, ke li forbruligis la kristanojn, sed tio certe ne estas vera, alie oni jam estus aŭdinta ion pri tio. Kaj se ekzistas tiom da kristanoj, kial ili ne havas preĝejojn, kaj kie do estas la papo, ke oni tute ne vidas lin, ĉu li eble kaŝis sin? Vidu, sinjoro, tio pensigis min tiel, ke mi tute ne povas kredi tion, kion mi vidas ĉi tie ĉe tia maskaĵaro, kaj ke mi ne lasas trompi min kiel vi kaj la aliaj de nia sinjora moŝto, kiu ja tamen nur sorĉas al ni, ke ni estis en Romo antaŭ ĉirkaŭ mil jaroj...“

Mi eksaltas.

„Kio?“ mi ekkriegas kaj miaj vortoj kiel pluvo plaŭdegas sur la kapon de la nenionfaristo. „Preskaŭ ŝajnasal mi, ke vi tute ne kredas, ke ni vivas efektive en Romo dum Nerona epoko?“

Tabakaĉ palpebrumas ruze kaj respondas:

„Kompreneble, mi ne kredas tion. Mi ne estas tiel malsaĝa. Mi tre bone scias, ke ĉio estas nur maskaĵaro, kiun la sinjora moŝto aranĝis kun la karnavaluloj, nur por trompi nin! Jes, por trompi nin!“

Tion dirinte, Tabakaĉ bruligas sian pipon kaj formarŝas triumfe...


Back to IndexNext