44.

44.

Ĉiuj ni sidiĝas ĉirkaŭ la ovala tablo.

„Tre estimataj gesinjoroj!“ salutas solene Fromaĝi. „Mi kunvokis vin hodiaŭ al grava konferenco. Nia estado en Romo daŭras nun jam kelkajn semajnojn kaj mi konstatas kun ĝojo, ke ni faris sur la antikvan mondon impreson, kian ni ne kuraĝis esperi. Mi vere ĝojas, ke mi plue povas konstati, ke ĉiu el ni restis sana kaj serena. Ke ni sentas nin bone inter niaj romanaj amikoj. Kun des pli granda bedaŭro kaj ĉagreno mi devas konstati, ke certa homo, kiun mi ja ne bezonas nomi, montris denove sian malindon kaj impertinentecon!...“

„Mi postulas punon!“ krias Sovaĝi kaj pugnobatas la tablon.

„Mi petas silenton“, mi diras malaprobe.

„Estimataj gesinjoroj!“ daŭrigas Fromaĝi. „Mi povas laŭsenti la indignon, kiu skuas vin ĉiujn. Vere puninda estas tiu homaĉo, kiu amasigas krimon post krimo kaj kompromitas la dudekan jarcenton en maniero senhonta. Sed memorante gravajn servojn, kiujn li faris al mi, mi petas indulgon. Ne, mi ne kunvokis vin hodiaŭ por konferenci pri tiaj malagrablaĵoj. Multe pli gravaj kajserenaj taskoj atendas plenumon. Lia imperiestra moŝto Nerono kaj liaj korteganoj estos morgaŭ niaj gastoj! Do estas necese interkonsili pri bona kaj afabla akcepto. Vi scias ĉiuj, kiel pompe kaj brile akceptis nin nia imperiestro kaj ŝajnas, ke ĉiu el ni kunportis de la Palatino plej agrablajn impresojn. Ni nun zorgu, ke ankaŭ Nerono forlasos nin kun plena kontento. Kaj mi demandas vin: kion ni devas fari por prepari la festenon inde kaj impone?“

Ĉiu silentas. Tiam mi leviĝas.

„Geamikoj!“ mi krias. „Nia kara estro kaj fidinda gvidanto Mateo Fromaĝi estas prava, se li diras: ni devas zorgi, ke Nerono forlasos nin kun plena kontento. Vi scias kaj spertis mem, ke la festenaj manĝoj antikvaj multe diferencas de la niaj. Unue do estas demando: ĉu ni havos sufiĉe da sofoj, kanapoj kaj similaj kuŝejoj por niaj gastoj, ke ili dum la manĝo povos kuŝi tute komforte? Ŝajnas al mi, ke ekmankos la sofoj. Tial mi proponas, ke ni prunteprenu antikvajn divanojn de nia najbaro Sabellius Rufus.“

„Pri tiu ĉi afero mi jam meditis“, diras sinjorino Kamilo. „Mi jam priparolis ĝin kun nia antikva najbaro. Bedaŭrinde Sabellius Rufus volas pruntedoni siajn divanojn nur kondiĉe, ke ni invitos ankaŭ lin...“

„Arogantegaĵo!“ krias Fromaĝi.

„Sed paĉjo“, diras Maria, „ni devas cedi al li, se ni ne volas ridindiĝi antaŭ niaj romaj gastoj.“

„Pri la divana afero“, mi diras kvietige, „ni certe iel interkonsentos. Sed jen aperas antaŭ ni problemo multe pli grava: kion manĝos niaj gastoj?“

„Jes“, diras sinjorino Kamilo, kaj en ŝia voĉo vibras la grandaj mastrinaj zorgoj. „Mi mem bone scias, ke ni ne povas prezenti tion, kion ni kutimas manĝi. Sedkion kuiri? Tro malmulte ni konas la antikvan kuirmanieron.“

„Efektive“, mi diras. „La manĝa problemo estas plej grava. Se ni ne sukcesos solvi ĝin feliĉe, la tuta festeno povas malsukcesi. Mi do proponas, ke ni dungu por tiu vespero antikvan kuiristinon...“

Fromaĝi, kiu jam ŝvitas pro la malfeliĉo de la problemo, nerve fingrokombas sian hararon kaj krias:

„Li estas prava! Li estas prava! Ni serĉu antikvan kuiristinon!“

„Bone“, diras Kamilo kaj aldonas la malesperan demandon: „Sed de kie ni prenos ŝin?“

„Ni devas anonci en la loka gazetaro!“ vokas fraŭlino Snob kaj estas tute fiera pro sia saĝa konsilo.

„Tia ankoraŭ ne ekzistas!“ mi rekrias kaj sendas venenan rigardon.

„Sed mi scias tion!“ ŝi obstinas.

„Vi eraras!“

„Tute ne!“

„Malgraŭ ĉiuj viaj universitataj...“

„Trankviliĝu!“ kvietigas Kamilo.

Sed ni daŭrigas la komencitan disputon, dum ĉiuj aliaj interkrias. Fromaĝi ekscitiĝis tiom pro la kuiristina problemo, ke li kuras ĉirkaŭ nian tablon kaj gestas furioze. Estas ĝenerala tumulto...

Tiam Sovaĝi, kiu sidis ĝis nun mute ĉe la tablo, nerve fingrotamburas sur la tablo, strabas el sub la sulkigitaj brovoj kiel mandrelo kaj kokokrias:

„Mi petas la vorton!“

Ĉiuj eksilentas kaj Fromaĝi donas al li la vorton. Tiam Sovaĝi leviĝas malrapide, ĉirkaŭrigardas en rondo kaj kruce metas la manojn sur la bruston.

„Estimataj elektitoj de la homaro! (aplaŭdo). Miintence alparolas vin per tia titolo, kiu estas pli ol honora! Sed nun estas demando, ĉu vere vi montriĝos indaj porti tian titolon?! (aŭdu! aŭdu!) Jes, mi vidas viajn mirantajn mienojn. Sed aŭskultu, kion mi diros. Mi konstatas, ke regas inter vi granda diverseco de opinioj. Tio ĉi okazis jam ofte. Kaj vere estas ridinde, ke vi cerbumas pri la kuira problemo, dum la solvo estas tiel simpla kaj evidenta (ĉu?). Elektitoj de la homaro! Vi volas esti reprezentantoj de la dudeka jarcento. Kaj estas via nobla tasko kaj sankta devo:teni supren la standardon de nia kulturo! (brave!) Jes, ni devas montri nian kulturon fiere kaj kuraĝe, kiel decas homojn noblajn kaj sentimajn. Ni ne kaŝu nian kulturon, sed ni ĝin prezentu! Kaj mi do alvokas vin ĉiujn: realigu la grandan kulturan mision en la antikva Romo kaj akceptu Nerono-n kaj lian kortegon laŭ maniero kaj kutimokultura! Nur tiam, kiam ni senkaŝe kaj publike montros nian kulturon, la antikva mondo komprenos nian grandecon. Mi do petas vin insiste kaj ĵure: ne konformiĝu timeme al la antikvaj moroj! Ĉu Nerono akceptis nin dudekajarcente? Tute ne, li akceptis nin antikve. Kaj ni? Ni akceptos lin same, t. e. moderne. Jes, ili sidu sur niaj seĝoj kaj per niaj manĝilaroj manĝu tion, kion kuiros nia ŝatinda Sabino. Jes, mi eĉ proponas prezenti unuarangan menuon! Kaj, estimataj gesinjoroj, kiam ni en tia maniero prezentos al niaj antikvaj gastojla dudekan jarcenton, ni ne nur rikoltos laŭdon kaj aplaŭdon, sed ni montros per tio klare kaj publike, ke ni volas plenumi nian grandan kulturmision en antikva Romo, ke ni ne timas kaj ne hontas pri nia kulturo,ke ni volas montriĝi veraj elektitoj de la homaro! — Mi finis.“

Granda entuziasma aplaŭdo sekvas la paroladon de laprofesoro. Fromaĝi estas tute kortuŝita kaj dankas per emociaj vortoj:

„Karaj gesinjoroj! Miaj vortoj estas tro senfortaj kaj senbrilaj por danki nian eminentan amikon Sovaĝi en konvena formo. Li ja savis nin jam ofte el minacaj krizoj. Li sciis ĉiam trafi per majstra spiritosago la kernon de l’ problemoj kaj proponi taŭgajn solvojn. Ankaŭ nun li trafis tion, pri kio vane kaj ridinde ni cerbumis. Akceptu nian plej koran dankon, amiko!“

Nun oni transpaŝas al la pli detala elekto de la menuo. Post kelkminuta debato oni fiksas jenan menuon: sardinoj kaj marinita angilo, kaviaro, konservaĵaj omaroj kun majonezo, bovaĵa gulaŝo kun farunbuletoj, kukumo, mustardo, terpomoj en ĉiaj formoj (ni intencas fordoni nian lastan provizon), paprikaj kokoj kun vermiĉeloj kaj rizo, pulmrostaĵo kun garnituro, kolbasetoj kun brasiko, pomkuko, kremtorto, glaciaĵo, fromaĝo, fruktoj kaj nigra kafo. Ni trinkos bieron enbotelan, madejrovinon, hungaran kaj alian vinon, konjakon kaj ĉiuspecajn likvorojn.

Post tio oni interkonsentas ankoraŭ pri diversaj aranĝoj de teknika speco kaj Fromaĝi finas la konferencon per la memorindaj vortoj:

„Ni do venis al feliĉa interkonsento. Mi estas konvinkita, ke ni preparis kaj decidis ĉion tiel, ke la homaro de l’ dudeka jarcento ne hontos pri siaj elektitoj. La konferenco do estas finita. Sed antaŭ ol ni disiros, mi volas laŭte voki al vi: nia altŝatata imperiestra moŝto Nerono,li vivu!“

Kaj tion kriinte, li fermas la kunsidon...


Back to IndexNext