45.

45.

Mi staras sur la galerio kaj rigardas en la vastan vitran halon. Kaj mi ne volas kredi, ke ĉio, kio okazas submi, estas efektiveco. Kvazaŭ sonĝaj figuroj, kvazaŭ marionetaj pupoj, la homoj ŝoviĝas unu tra alia. Helega lumo brilas en la granda kupolo kaj radias el multkoloraj sennombraj elektraj lampetoj, kiuj ĉirkaŭas la galerion kiel fajraj girlandoj. Kaj granda gramofono koncertas viglajn marŝojn...

Nerono kuŝas sur nia plej bona sofo, kiun kovras blankursa felo. Li ĝojas, ke li ne bezonas sidi sur seĝo. Li amuzas sin mokadi pri la sidantoj.

Evidente la romanoj sentas grandan maloportunon. Unu blasfemas, alia insultas. La maljuna Seneca (cetere brava drinkanto) dufoje jam glitis malsupren de sia seĝo. La poeto Lucanus laŭte diras, ke la sidado ĉe la tablo estas malinda traktado de la malsupra korpoparto. Vitellius plendas, ke la sidado malhelpas satigi sin. Nur la eleganta Petronius estas kontenta kaj opinias, ke la sidado estas tre estetika.

Sinjorino Kamilo kaj Maria estas plene okupitaj por kontentigi la gastojn. Ili estas jam en zorgo, ke elĉerpiĝos la brasiko. Ĉar evidentiĝas, ke tiu estas plej ŝatata. Eĉ Nerono forgesas sian diecon kaj enstomakigas terurajn amasojn da brasiko, kremtorto kaj ĉampano. Ankaŭ la plendinta Vitellius malgraŭ la maloportuna sidado englutas kvantegojn. Mi admiras sincere la antikvajn stomakojn...

Dume Tabakaĉ ĉirkaŭiradas kiel policisto. Li ne toleras, ke la karaj gastoj enpoŝigus ĉiuspecajn malgrandaĵojn ekz. salujojn, tranĉilbenketojn, kulerojn aŭ likvorajn glasetojn. Sed por malhelpi la ŝtelemon de la gastoj, ne sufiĉas eĉ liaj argusaj okuloj kaj lia severa mieno. Jen, la maljuna Seneca ĵus prenaĉas belan arĝentan tortotranĉilon...

Sinjoro Sovaĝi sidas apud Nerono. Li levas sin kajhavas grandan paroladon en latina lingvo, bone preparitan. Li akcentas la gravecon de l’ momento, en kiu unuafoje antikvaj homoj estas gastoj de l’ dudeka jarcento. Ke la hodiaŭa tago estas okazaĵo unika en la historio de la mondo... Lia parolado tamen ŝajnas esti tre malklara por la antikvaj cerboj. Nur kiam li komencas laŭdan himnon je Nerono, ĉiuj laŭte aplaŭdas. Kaj Nerono mem estas tre kontenta. Post tio respondas la poeto Lucanus en versoj, kiuj bedaŭrinde estas por mi tute ne kompreneblaj.

Ankaŭ Karolo estas plene okupita. Li prenis sur sin specialan taskon. Li starigis sur la galerio en kaŝita punkto filman aparaton, por fotografi la bildojn kaj konservi ilian vivon por eterne.

„Ha, tio estos filmo!...“ li diras al mi kaj langoklaklas. „Tian filmon certe la mondo ankoraŭ ne posedas!“

„Hm“, mi respondas, „vi fariĝos certe plej fama reĝisoro.“

„Kompreneble, kompreneble“, li murmuras, dum liaj okuloj ekbrilas pro ĝojo kaj fiero. „Estas nur bedaŭrinde, ke oni devas filmi kaŝe...“

Kaj li denove turnas kun fervoro je sia aparato.

Post la manĝo, kiam ĉiuj satiĝis, Fromaĝi aranĝas kinematografan prezentadon. Pri tio nepre insistis Sovaĝi dirante, ke oni nepre devas prezenti al la antikvuloj en bildoj la kulturon de l’ dudeka jarcento.

Fromaĝi do kurigas diversajn filmojn, kiuj montras la vivon en grandaj urboj kiel Londono, Parizo, Berlino, Vieno ktp.

La gastoj rigidiĝas pro mirego kaj timo, kiam ili vidas la vivantajn bildojn. Kelkaj laŭte ekkrias. Ĉiuj opinias, ke novaj teruraj sorĉaĵoj montriĝas antaŭ iliaj okuloj...

Tiam okazas stranga sceno. En Berlino montriĝas surstrato subite aŭtomobilo. Ĝi kuregas kun venta rapideco kontraŭ la publikon, t. e. kontraŭ nin. Nerono eksaltas kun sovaĝa krio kaj la kuraĝaj korteganoj rifuĝas rapide. Kelkaj falas de la seĝoj kaj rampegas sub la tablon. Nur Petronius saltas rapide antaŭ Nerono-n, kovras lin per sia korpo kaj krias kun laŭta voĉo: „Protektu la dian Cezaro-n!“ Kaj tiel okazas, ke la saĝa Petronius, kiu malamikas konstante kun Tigellinus pro la imperiestra favoro, akiras sukcesegon. Tigellinus rifuĝinte unua sub la tablon, tuj perdis la favoron. Li koleregas nun al ni...

Poste oni kondukas la gastojn en la parkon antaŭ la domon. Ĉi tie Karolo instalis mirindan elektran lamparon, kiu vekas ĝeneralan admiron.

Karolo estas admirata ankoraŭ pli, kiam li prezentas sian arton en celtabula pafado. Nerono entuziasmiĝas tiom, ke li mem volas pafi. Ĉiuj ni nepre malkonsilas al li. Fromaĝi krias „arogantegaĵo“ kaj ne permesas, ke oni donus pistolon al li. Nerono koleriĝas. La situacio fariĝas minaca. Fromaĝi insistas. La romanoj maltrankviliĝas...

Tiam feliĉe la danĝeran situacion savas Tabakaĉ. Li grandanime pruntedonas sian revolveron.

Estas aspekto mizera kaj ridinda, kiel Nerono timtreme tenas la infanludilon kaj kiel li celas fermpremante konvulsie la okulojn. La pafo ekkrakas. Kompreneble li ne trafis. Unue tio ja estis neebla kaj due li pafis kun fermitaj okuloj. Sed liaj korteganoj kriegas aplaŭde kaj parolas al li kredige, ke li trafis kaj ke li estas majstro en la pafado. Tabakaĉ preteme „ŝargas“ la revolveron.

Sed subite Nerono ricevas atakon de cezara frenezo. Hazarde Tigellinus staras izolita de aliaj. Nerono straberigardas lin kun malica kontento, poste levas rapide la revolveron kaj pafas sur lin. Tigellinus tuj falegas teren, kvankam li ja ne povas esti iel trafita. Sed Nerono volas nun pafi sur ĉiujn korteganojn, kiuj timigite diskuras. Sed Fromaĝi malpermesas al Tabakaĉ ŝargi denove. Nerono pro tio furioziĝas. Li kriegas, ke li aranĝos en la areno teruran pafadon sur homojn. Inter la korteganoj regas paniko...

Feliĉe la brasiko de l’ dudeka jarcento savas nin. En la stomako de l’ dia Cezaro ĝi komencas efiki. Li volas tuj veturi hejmen. Rapide mi puŝas lin en aŭtomobilon kaj veturigas lin al la Palatino. Sed la kompatinda imperiestro fariĝas tiel stomakmizera kaj ĝemegas tiel terure, ke mi rapide devas reveturi kaj venigi kelkajn kuracilojn. Mi donas al la ĝemanto malavaran dozon da natro kajnux vomica, sed ne atendas la rezulton. Mi malaperas plej rapide kaj esperas, ke miaj kuraciloj efikis bone...

Tiel mizere finiĝis la granda festeno.

Sinjorino Kamilo laŭte dankas Dion, ke la tuta gastaro forlasis nian domon. Ni estas ĉiuj iom seniluziigitaj. Fromaĝi koleras, ke oni permesis al Nerono manĝi tiom da brasiko. Ke el tio povas rezulti granda malamikeco...

Plej seniluziigitaj estas la kuiristino Sabino kaj ĉambristino Cili. Ili koleregas kaj rakontas verŝante larmojn de kolero, ke neniu gasto donis trinkmonon, kvankam ili staris antaŭ la pordego kiel admonantinoj kun etendita mano! Kaj kia aroganteco — la poeto Lucanus adiaŭe kisis Cili-n kaj dum la kiso ŝtelaĉis al ŝi testudŝelan pinglon el la hararo...

Ni estas en granda embaraso. La stranga konduto deniaj gastoj kontraŭ Sabino kaj Cili, kiuj ja havis plej multe da laboro, estas vere hontinda. Kion fari?

Ni konsolas ambaŭ per riĉa mondonaco en la valuto de l’ dudeka jarcento...


Back to IndexNext