46.
Lydia, la bela junulino, kun kiu mi konatiĝis dum la lasta festeno ĉe la imperia kortego, ofte vizitas min. Ŝia patro, la impertinenta skribisto Menenius Piso, estas tiom malica, ke li sendas ŝin al mi. Kun larmoj ŝi konfesis al mi, ke li volas vipigi ŝin, se ŝi ne loge sciiĝos de mi, en kio konsistas nia forto. Mi fariĝis tre suspektema. Kaj mi vere timas, ke la romanoj povus sciiĝi pri niaj „kontaktiloj“, kies forpreno kaŭzus neatenditajn komplikaĵojn...
La romana junulino sentas grandan simpation por mia persono. Ŝi estas pli saĝa kaj klera ol ŝia patro, kaj ofte ni promenas tra la vasta parko de Sabellius Rufus kaj parolas pri seriozaj problemoj. Mi mem perfektiĝas pli kaj pli en la latina lingvo kaj antaŭvidas, ke mi parolos pli bonan latinon ol la plej klera scienculo de l’ dudeka jarcento.
Ofte ni ripozas sur ŝtona benketo sub pinio kaj rigardas en la bluan spegulon de la lago, kiun bordas marmoraj rokoj.
En tiaj momentoj ni ofte silentas enpense, ĝis kiam vekas nin la cinikulo, kiu spione rampas tra la parko. Li rikanas malbele kaj ĵaluze, kiam li preterpasas. Aŭ li kutimas stari ĉe la laga bordo kaj per viandopecoj nutri siajn amatajn murenojn...
La antikva idilio, kiu komenciĝas tie ĉi, estas kiel fantazia kuriozaĵo. Kial mi ne havu amatinon de l’ antikvatempo? Mia koro batas pli vigle, kiam mi rigardas la klasikan belon, pri kiu kantas poetoj de antikvaj tempoj, kaj kiu viviĝis por mi en karno kaj sango, en floranta knabina korpo. Kaj ia varmega febro skuas min, kiam ŝia vizaĝo proksimiĝas al la mia, kiam ŝia varmega spiro tuŝas miajn vangojn, kiam en ŝiaj okuloj kreskas ... kreskas io ... iaj pasiaj revoj, kiujn mi neniam legis en okuloj de knabinoj niatempaj...
Sendube en antikvaj tempoj oni amis alie ol hodiaŭ. Pli pasie ... pli nature ... sen modernaj iaj incitiloj... ĉu mi scias?