50.

50.

Grizaj zorgoj pezas super mia kapo. En la aero ŝvebas minaca malsano. La cezara frenezo infektis nin ĉiujn. La frenezo etendas kiel grandega vesperto siajn nigrajn venenajn flugilojn kaj, kiun ĝi tuŝas, tiu jam estas perdita por ĉiam. Kaj la mistera malsano kvazaŭ anima pesto ekmordas kaj korodas la menson.

Kaj mi mem ekprenas mian kapon, en kiu la pensoj jam delonge dancas konfuze kaj malorde, kaj demandas min: ĉu ne estus bone, forlasi Romo-n kaj reveni en nuntempon? Ha, mi timas, ke ni freneziĝos fakte ĉiuj, kiam ni restos pli longe...

Miaj okuloj rigardas ofte fikse tra mia fenestro. Mi vidas la marmorajn kolonojn de romanaj temploj, super kiuj etendiĝas pinioj. Mi vidas homojn, kiuj paŝas tra la parko, vestitaj karnavale. Mi aŭdas stratajn bubojn, kiuj kriaĉas nekompreneblajn latinajn insultvortojn...

Mi rigardas kaj aŭskultas la strangaĵojn kvazaŭ en konstanta sonĝo. Kaj mia menso estas nebulita. Nenion mi plu pensas. Kaj mi sentas de tago al tago pli, ke mia estado en ĉi tiu domo, en ĉi tiu sonĝa urbo estas vaga kaj fantoma...

En stranga stato mi troviĝas. Mi ne scias, kio estas realo, kio sonĝo. Mi jam ne povas diferenci. Ĉu la antikva nokto, kiun mi travivis kun Lydia, okazis fakte?Aŭ estis halucinaravo? Ĉu mi fakte mortis por la dudeka jarcento kaj plu vivaĉas kiel Co-kreaĵo? Frenezo kaptas min, dum mi pensas tion...

Teruro paŝas tra la stratoj. Ni disvastigas ĝin per niaj senpripensaj agoj. Malutilis nin la aeroplano, per kiu Fromaĝi kaj Karolo amuzveturis super la forumo. Fromaĝi volis fari ŝercan surprizaĵon, sed la sekvoj kaj efikoj estas aliaj. La romanoj komencas eviti nin timeme. Ili metas kaŝe siajn kapojn unu al alia kaj preparas insidaĵojn. Jam delonge ili konvinkiĝis, ke ni estas ribelontaj potenculoj...

Teruro paŝas tra la stratoj. Ĝi ĉirkaŭiradas en la urbo kvazaŭ antikva fantomo kaj en granda rondo denove revenas al ni. Ĝi ĉirkaŭas nian domon kaj demandegas: kio estos? kio estos?...

Revojaĝi! Revojaĝi plej rapide! Sed mi staras izolita. Ĉiuj aliaj volas resti escepte Tabakaĉ. Ĉu ili estas jam perditaj por la dudeka jarcento?

Ha, infektis ilin la cezara frenezo ... ilin ĉiujn! Kaj ne ekzistas kuracilo por tiu ĉi malsano. Kaj mi? Mi mem febras kaj sentas la rampan proksimiĝon de l’ frenezo...


Back to IndexNext