51.

51.

Fromaĝi malaperis en siajn laborejojn. Li estas nevidebla jam depost tagoj. Kion li preparas? Ĉu ne funkcias eble?...

Fulmotondro!... Mi ekscitiĝas ... mi ŝanceliĝas ... ĉu? ... ĉu eble ni ne povos revojaĝi?... Dio kompatema gardu nin!...

Mi frapas kun batanta koro al la pordo de Fromaĝi.

Neniu respondas. Mi metas mian orelon al la pordo.

Tik-tik, tik-tik-tik.

Diable, kio? Iu ŝajnas telegrafi laŭ signaloj de Morse. Kion signifas tio?

Mi eniras. En unu angulo staras Fromaĝi. Li tenas en la mano malgrandan elektran sendaparaton kaj senĉese donas signalojn. Tion farante, li fikse rigardas al kontraŭa angulo, kie staras malgranda akceptaparato kun antena kadro.

Dum kelkaj minutoj mi observas la telegrafadon. Poste mi rompas la silenton.

„Mi venis pro gravaj aferoj“, mi diras.

Li silentas.

„Pardonu, mi volis demandi vin...“

Silento.

La konduto de Fromaĝi maltrankviligas min. Ŝajnas, ke li nek vidas, nek aŭdas min. Li paŝas al la akceptaparato kaj eltiras telegrafan rubandeton, rigardas ĝin fikse kaj fine levante kolere siajn pugnojn, li krias:

„Eĉ ne unu streketo!“

Poste li returnas sin kaj sovaĝe fingrokombas sian longan hirtan hararon. Lia vizaĝo montras embarasegon kaj malesperon.

„Kio estas?“ mi demandas delikate.

„Kio? Hahaha! Ja estas la stranga fakto, ke estas nenio,komplete nenio!“

„Sed mi ne komprenas, kion vi volas. Mi venis por konsulti vin pri gravega afero. Ni nepre devas eliĝi el la Co...“

„Ne!“ li rediras ekscitite kaj aldonas kun decida voĉo: „Provizore ni restos ĉi tie, ĉu vi komprenas?“

„Sed ĉu vi ne vidas la pli kaj pli kreskantan danĝeron, kiu minacas al ni flanke de la romanoj? Mi opinias, ke jam venis tempo plej urĝa por forveturi...“

„Ni restos!“

„Bone“, mi diras ekscitite, „sed mi mem ne plu volas resti. Kaj mi opinias, ke mi tre simple revenos en nuntempon. Per mia aŭtomobilo mi simple transveturos la limojn de via Co-emana erikejo kaj revenos tuj en la vivon de l’ dudeka jarcento“.

Fromaĝi rigardas min tra siaj grandaj okulvitroj kun moko.

„Haha! Vi do opinias simple veni en la dudekan jarcenton, kiam vi transpaŝos la limojn de mia erikejo, kiu por ni estas Romo?“

„Kompreneble mi faros tion...“

Tiam Fromaĝi furioziĝas kaj krias:

„Vi estas granda azenaĉo, la plej granda de l’ Nerona epoko! Evidentiĝas, ke mi foruzis mian arton je malinda malsaĝulo. Mi ja elektis la erikejon por ne esti malhelpata per ĉiaspecaj objektoj de nia tempo. Sed la Co-vivo etendiĝas ankaŭ transe de ĉi tiuj limoj por ni, kiuj estas per niaj ‚kontaktiloj‘ en konstanta rilato al la Z-radioj. Se vi transpaŝos ĉi tiujn limojn, vi venos ien alien en la antikvan Italujon, sed certe vi puŝiĝos kontraŭ ĉiaj por vi nevideblaj malmolaj objektoj el nia tempo. Rezultos teruraj komplikaĵoj, do — — viaj pensoj estas sensencaj...“

Sed mi kontraŭdiras triumfe:

„Mi simple demetos ĉe la limo mian kontaktilon kaj tuj reiĝos en la dudekan jarcenton.“

Fromaĝi skuas sian hirtan hararon:

„Sensencaĵo! Ha, ĉu vi scias, kian saltegon devos fari via organismo por elteni tion! Estas ridinde: ovo volas esti pli ruza ol kokino. Mi tre petas vin, ke vi konservu viajn idiotajn proponojn por vi kaj ne ĝenu prudentajn homojn!“

„Fromaĝi!?“ mi ekkrias.

„Ne ĝenu min!“ li ĵetegas en mian vizaĝon.

Post tio li paŝas kurete en la ĉambro el angulo al angulo. Embarasite li rigardas la aparatojn, per kiuj li eksperimentadis kaj malespere gestas per siaj trolongaj brakoj. Poste li haltas antaŭ mi.

„Ni devas resti en la Co.“

„Kio?“ mi kriaĉas kaj reŝanceliĝas.

Li rigardas min kun rideto.

„Ne por ĉiam“, li trankviligas. „Nur tiel longe, ĝis kiam mi sukcesis solvi la radioproblemon.“

„Kion?“

„La radioproblemon. Ha, vi ĉiuj kompreneble ne rimarkis tion, kion mi rimarkis. Vi estis tro okupitaj per la novaĵoj, kiuj impresegis vin en la antikva Romo. Sed mi tion rimarkis kun vunda koro. Kiam mi volis foje antaŭ Sabellius Rufus funkciigi niajn radiofonojn, ili silentis! Jes, ili silentas depost la unua tago de nia eniro en la Co-sferon. Ni estas fortranĉitaj tute de la dudeka jarcento. Ni ne scias, kio okazas hodiaŭ en la moderna mondo. Mi tuj rimarkis, ke tiu malfunkcia eraro konsistas en la Z-radioj. Ili estas malhelpaĵo por la elektraj ondoj. Kaj eĉ plej fortaj ondoj ne kapablas trapenetri la Z-radiojn. Tiu ĉi malperfektaĵo kaŭzas al mi kompreneble grandajn zorgojn. Jam depost multaj tagoj mi eksperimentadas por provi, ĉu ne estos eble konduki pere de neŭtrala tavolozono la elektrajn ondojn el la dudeka jarcento en la antikvan tempon.“

„Sed tio ĉi ja estas malgravaĵoj...“

„Tute ne! Estas vere, ke ni alvenis en Romo. Sed samtempe ĉesis ĉiu kontakto kun la nuntempa mondo. Kaj ke tio ja estas nur duona sukceso, vi certe konfesos.“

„Hm, sed mi opinias, ke ni kontentiĝu pri la sukceso ĝis nun atingita kaj prefere forlasu Romo-n!“

„Ne! Ne! Neniam! Ni restos. Mi devos fini la verkon, kiun mi komencis tiel sukcese...“

Kaj subite li mallaŭtigas sian voĉon. Li alpaŝas piedpinte kaj kvazaŭ sekrete enoreligas al mi:

„Cetere, jam estas tro malfrue ŝanĝi miajn decidojn. Mi promesis al Nerono, ke li aŭdos la dudekan jarcenton. Kaj sciu plu:li aŭdos la Londona-n operon! Fraŭlino Snob petegis min kaj ŝi jam disrakontis al ĉiuj korteganoj, ke ili aŭdos la Londona-n operon. Jes, mi ne laciĝos en mia laboro scienca. Ni devos atingi la plej altan ŝtupon de l’ teknika ŝtuparo, t. e. la rektan interrilaton ekzemple inter Romo antikva kaj Romo moderna! Nerono aŭdos Londona-n operon. Li aŭdos ĝin ne per simpla gramofono, sed per unu el miaj radiofonoj, kiu libere trasaltos la tempan interspacegon. Tiam ni vere povos festi teknikan triumfon!“

Mi ektremas.

„Sed ... sed ... mi pensas, ke ni rezignu pri tiu triumfo provizore...“

„Neniam!“

„Sed nia situacio estas danĝera...“

„Ne ĝenu min!“

„La romanoj preparas ion...“

„Ne ĝenu min!!“

„Pro Dio, mi petegas vin...“

„Ne ĝenu min!!!“

Fromaĝi kriegas. Ostentacie li malfermegas la pordon. Mi ŝanceliĝas el la ĉambro...

Zorgon kaŭzas al mi la kompatinda Fromaĝi, tre grandan zorgon. Mi ektrovis ĵus ĉe li klarajn simptomojn de iuspeca frenezo...


Back to IndexNext