53.

53.

Nokto!

Mi sidas rekta kaj rigida en la lito. Mi baniĝas en ŝvito kaj — tamen frostas. Mia hararo gluiĝas sur mia kapo. Miaj okuloj vastiĝas ... mi tremas tutkorpe...

Mi rigardegas en la mallumon:

El angulo de la ejo rampas nigra besto. Simila al fantoma monstro ĝi ŝoviĝas pli kaj pli proksimen. Kunokuloj ruĝe-flamaj kvazaŭ laternegoj. Kaj avide ĝi malfermas sian faŭkon kaj elsputas fajran fumon...

Ha, fantoma besto! Diru, kiu estas vi? Ĉu kreaĵo, kiun elkraĉegis praepoko. Ĉu fantomombraĵo, kiun halucinas mia propra nervekscito?

Sed responde ridas mokaj voĉoj de koboldoj:

Hihi! Ĉu ni ne antaŭdiris? La Co konfuzas vin! Vi agas en la Co-a mondo kaj jam ne scias, ĉu estas efektivo ĉu fantoma sonĝo, kio vin ĉirkaŭas. Hihihi! La Co englutis vin en sian nigran faŭkon kaj ne revomos vin en la estantan tempon...

Kaj ombruloj ĉirkaŭsaltas min. Ĉiu el ili havas alian vizaĝon. Ŝajnas, ke ĉiuj korteganoj de l’ antikva Romo aperas subite antaŭ mi...

Fromaĝi metas sian kapon en la ĉambron. Lia malgranda figuro ŝvebas tra la spaco. Dum kiam li ŝovetas siajn okulvitrojn, li ridas kun freneza voĉo:

„Hometo! Vi volas jam forlasi nian Co-an mondon? Vi serĉas, mia kara! Ĉar gigantajn planojn mi preparas. Vi travivos tion, kion travivis neniu vivanto. Sciu, ke mi plenumos la dezirojn de Kamilo! Ha, ni venkos kun la potenco de l’ dudeka jarcento! Ni metos niajn manojn en la evoluon de la tempoj. Ni haltigos la radaron de l’ eterna temphorloĝo. Por ni ne ekzistas historio,ĉar ni kreos ĝin! Ni, homoj armitaj per la potenco de l’ dudeka jarcento, detronigos Nerono-n! Ni imperiestrigos la noblan Titus-on, baptigos lin kaj kondukos la kristanojn al grandioza triumfo!...“

„Ne! Ne!“ mi krias, dum miaj haroj hirte stariĝas sur mia kapo.

Sed Fromaĝi rigardas min sovaĝe. Li metas siajn manojn al mia gorĝo. Li genuas sur mia brusto kaj krias konstante: „Vi devas! Vi devas!“

Mi sentas, ke mia spiro mankas jam. Freneze mi baraktas kaj penas vane forŝiri la manojn de Fromaĝi, kiuj premegas mian gorĝon...

Dume el la ombra angulo silente kaj mute rampas la fantoma monstrego kaj malrapide englutas nin en sian nigran grandegan faŭkon...


Back to IndexNext