56.

56.

Homoj bruas en nia domo. Ili plenigas la vastan vitran halon, kiu subite fariĝis homa abelejo. Ĉiuj ili volas viziti la lernejon de l’ fremduloj, pri kiu Sovaĝi fanfarone anoncis en Romo per grandaj afiŝaj alvokoj en latina lingvo. Plej diversaj homoj venis: grizharaj maljunuloj, knaboj, soldatoj, filozofoj, laboristoj... Ili estas sciavidaj pri la novaĵoj, kiujn ili aŭdos kaj pri la sorĉaĵoj, kiujn ili lernos.

Sovaĝi disvolvis vastan programon. Li opinias, ke li bonege sukcesos kaj ke li vere enkondukos tute novan kulturon en Romo-n. Li konfiskis ĉiujn lernolibrojn de latina lingvo, kiujn ni aĉetis, por enkapigi al siaj lernantoj „klasikan“ latinon. Tio ĉi ŝajnas al li plej urĝe plenumota tasko.

Krome li dungis fraŭlinon Snob kiel docentinon. Ŝi prelegos historion kaj natursciencon! Tondre! Mi eksvenetas, kiam mi rememoras ŝian cervohipotezon kaj la „biblian“ aferon. Kiam mi atentigis profesoron — pardonu! — universitatestron Sovaĝi pri tio, li kviete ridetis kaj diris, ke tiel precize ŝi ne bezonas praktiki la aferon. Sed preskaŭ okazis, ke ili ambaŭ ne interkonsentis pri la salajro. Sovaĝi proponis al ŝi monate 1000 sestercojn, ŝi postulis pli, akcentante siajn „universitatajn studojn“. Krome ŝi nepre volis scii, kiom dadolaroj estas 1000 sestercoj, ĉar „ŝi kutimas labori nur laŭ tarifo“.

Specialan fakon en sia universitato Sovaĝi volas dediĉi al la kuira arto kaj aranĝi kursojn de kuirado kaj mastrumo. Por tiu ĉi celo li volis gajni sinjorinon Kamilo-n, sed tiu rifuzis sian helpon, ĉar la kompatindaj kristanoj ŝin tute okupas. Profesoro Sovaĝi do turnis sin al Sabino, la kuiristino, kaj promesis pagi al ŝi konvenan salajron. Sabino tre volonte konsentis, sed estas ankoraŭ en ioma embaraso, ĉar ŝi ne scias ankoraŭ eĉ unu vorton latinan.

Kiam Tabakaĉ sciiĝis, ke „oni povas fari kapitalon“, li tuj ekrilatis kun profesoro Sovaĝi. La profesoro komence rifuzis lian helpon, sed fine dungis lin kiel ordigiston kaj kontroliston.

Ankaŭ min profesoro Sovaĝi volis „svati“ por sia universitato. Ke mi prelegu pri moderna literaturo de l’ dudeka jarcento. Sed ĉar li proponis al mi nur 500 sestercojn, mi rifuzis. Tiam li tre koleris kaj diris, ke mi estas homo postularoganta, ke mi ja tute ne havas universitatan kvalifikon kiel fraŭlino Snob, kaj ke mi havas nenian komprenon pri la granda kulturmisio de l’ dudeka jarcento. Mi ofendite respondis, ke mi kraĉas sur liajn 500 sestercojn, sur lian Kikeronon kaj sur lian tutan universitataĉon! Kiam li aŭdis tion, li tuj kuris al la juĝejo, poste al la pretoro, por akuzi min pri „personaj kalumnioj“. Mi efektive estas scivola pri la proceso, gvidota laŭ antikve-romaj leĝoj...

Cetere, la universitato kaŭzas grandan deficiton malgraŭ la avaraj kaj ridindaj salajroj kaj la enspezataj, proporcie altaj, studopagoj. Kvankam Tabakaĉ atentegas, ke nenio malaperu el nia domo, la lernantaro prenaĉas kaj ŝtelas ĉion, kio estas nefiksa kaj forportebla. Unu grizharuloeĉ forŝtelis nian plej belan ursofelon el la vitra halo, portante ĝin surŝultre kvazaŭ togon...

La lernantoj treege bruas. Ne mankas inter ili eĉ tiu speco de friponoj, kiuj venis nur por amuzi sin, ĉagrenante la profesoron per diversaj petolaĵoj...

Mia frunto zorge sulkiĝas, kiam mi vidas ĉion ĉi. Mi estas jam nun konvinkita, ke la projekto de Sovaĝi estos mizera malsukceso kaj — kio estas plej terura — ridindiga kompromito de l’ dudeka jarcento!

Bone, ke mi tenas miajn fingrojn for de tia aferaĉo!...


Back to IndexNext