57.

57.

La cezara frenezo infektis ankaŭ fraŭlinon Snob kaj montras katastrofajn sekvojn.

Ŝi elspeze forĵetis sian monon kaj havaĵon por havigi al si antikvajn toaletojn kaj ornamaĵojn, ĉar ŝi volas esti tute „antikve-moderna“ romanino. Ŝi prunteprenis de Sabellius Rufus sklavinon, kiu scias frizi, kaj ŝi nun portas sian hararon jen milbukle alten turigita jen laŭgreke ĉirkaŭtenita de oraj ringoj. Kaj ĉar ŝia mono elĉerpiĝas pli kaj pli, ankaŭ la salajra antaŭspezo, kiun ŝi ricevis de Sovaĝi, ŝi steletas, kion ajn ŝi povas, por sin fordoni al antikva lukso. Kaŝe ŝi vendas la figuraĵetojn kaj malgrandajn objektojn el sia ĉambro. Per aŭtomobilo ŝi jam ne volas veturi kaj deklaras, ke la sola inda maniero de veturado por romana sinjorino estas la palankeno, kaj ke la palankenon devas porti nubiaj sklavoj.

Sed ŝia antikva frenezo montras de tago al tago pli terurajn sekvojn. Ŝia ĉambro estas tute malplena, la muroj nudaj. Nur surplanke kuŝas matraco kaj litaĵo, sur kiu ŝi dormas. Dio kara! Mi ekprenas mian kapon pro kompato kaj zorgo, kiam mi vidas tion. La meblojn, bildojn, tapiŝojn ...ĉion ŝi vendas al entreprenemaj romanoj. Kaj kion ŝi faras per la enspezita mono? Ŝi aĉetas antikvajn vestaĵojn, antikvan ornamaĵaron, antikvan frizistinon, antikvan palankenon kaj kvar antikvajn nubianojn, kiuj portas la palankenon.

Kaj plej amuze estas, ke fraŭlino Snob simple ŝtelis la venditajn aĵojn, ĉar ili ja apartenas al gesinjoroj Fromaĝi. Sed tiuj estas blindaj kaj ne volas aŭdi min. Sinjorino Kamilo ploras kaj preĝas pro kaj kun la kristanoj, Fromaĝi mem estas okupata per eksperimentado kaj nenion volas scii pri la sensencaĵegoj, kiujn faras fraŭlino Snob. Ankaŭ Maria tute retiriĝis en sian ĉambron kaj jam interesiĝas pri nenio. Kaj fraŭlino Snob gaje daŭrigas la ŝteladon kaj entreprenas siajn rabekskursojn ankaŭ en aliajn ejojn. Neniam ŝi havas sufiĉe da mono kaj pruntadas ĉie kaj ĉiam. Ankaŭ mian Nerona-n monon, kiun mi ŝparis al mi kun granda peno, ŝi jam prunte rabis al mi...

Ofte mi sola vagas tra la stratoj de Romo sencele kaj maltrankvile...

Mi vidas la Jupiter-on de la kapitolo. Mi vidas, kiel li movas la olimpajn brovojn kaj kiel la ambroziaj bukloj kovras liajn ŝultrojn. Kiu vivanto povus same aserti, ke li vidis la kapitolan Jupiter? Ankoraŭ hodiaŭ la homoj disputas, kiamaniere li malaperis el la mondo. Ĉu dispecigita, je sonorilegoj fandita, aŭ transformita je la statuo de l’ sankta Petro? Neniu sciiĝos la veron — sed ni povas ekscii ĝin. Ni ja bezonas nur plu paŝi tra Co-ujo...

Enpense mi iras trans la forumon.

„He! Bonan tagon, sinjoro Kovalo!“ vokas min konata voĉo.

Estas fraŭlino Snob, kiu promene veturas en sia palankeno, portata de kvar nubianoj. La verdaj kurtenoj estas tiritaj malferme, kaj sur la ŝvelaj remburaĵoj en romana vestaĵaro, kun sandaloj kaj alta bukla harkonstruaĵo, kun pendanta valorega ornamaĵo ŝi kuŝas kaj rikanas. Kaj apud ŝi — fulmotondro! — ripozas ŝia favorato, la aktoro Glaŭkus, kiu estas adorata karulo de la roma sinjorinaro kaj kiu ŝajnas esti Apollo kaj Herkules en unu persono.

„Ankaŭ en Romo?“ ŝi diras kaj kun indulga rideto etendas al mi sian ringornamitan manon.

Plej volonte mi detirus de ŝiaj fingroj ĉiujn valorajn ringojn, kiuj estas belegaj antikvaĵoj. Sed kiam mi ektuŝas ilin, mi ektremas. Mi timegas superstiĉe, ke ankaŭ mi eble infektiĝos de tiu frenezo, kaj rapide adiaŭas...

Enpense mi daŭrigas mian vojon. Pluveroj falas de la griza ĉielo. La malvarmeto estas tre agrabla,ĉar la lastaj tagoj estis tre varmegaj. Mi bedaŭras nur, ke mi forgesis kunpreni mian pluvombrelon. Sed la nobluloj de Romo estas malpli forgesemaj. Ili disstreĉas la pluvombrelojn, kiujn ili aĉetis de ni. La pluvombrelo estas nun plej nova modo en Romo kaj treege moderna.

Mi renkontas Domitius Afer, la konsulon Licinus, la senatoron Flavius Scevirus, la prefekton Flavius Sabinus, Sulpicius Afer — ĉiuj paŝadas fiere sub malfermitaj pluvombreloj, dum kiam la popolaĉo postkrias ilin...

Mi rapidiĝas, ĉar la pluvo plifortiĝas. Distrite mi serĉas kafejon, sed kompreneble ne trovas iun kaj ĝishaŭte malsekiĝas, ĝis kiam mi alvenas hejme...


Back to IndexNext