9.

9.

Vespera duonhelo regas en mia ĉambro. La kurtenoj, pendantaj antaŭ la fenestroj kiel ruĝe-flamaj teksaĵoj, trempas ĉion en malhelan ruĝeton. Ree mi enbrakiĝas al dolĉa laco. Ŝajnas al mi, ke mi migris dum tuta tago. Ke mi marŝegis trans montoj kaj valoj en ardega suna varmeco. Ke mi ŝvitis kaj soifis. Ke mi treniĝis kun brulantaj plandoj. Kaj ke mi nun, reveninte de ĉi tiu laciga tagomarŝo, kun plene elĉerpitaj fortoj, lacega kuŝas kaj jam ne povas fari eĉ unu paŝon...

Jes, mi sentas, ke mi riskis tro multe, ke mi tro multon postulis de mia ankoraŭ malforta organismo. Sed ankaŭ hodiaŭ la suno logis min en la arbareton kaj la verda kaŝejo akceptis min kiel bona patrino sian infanon...

Super mia ĉambro mi aŭdas denove strangan bruadon kvazaŭ de seĝoj. Post tio trasiblas nekutima fajfado la tutan domon, kvazaŭ subite leviĝanta vento, kiu ĝemante kuras laŭlonge de la tegmenta defluilo. Mi ekmemoras, kion diris Tabakaĉ: „Ili sorĉas!“

Mi ektremas. Mi subite rememoras la teruran nokton. Strangaĵoj okazas tie ĉi. La hazardo ĵetis min interhomojn nenormalajn, kiel ŝajnas. Kion ili intencas? Kial ili ne permesas al mi, simple forlasi ilian domon? Kial ili retenas min?

Timema frostiga antaŭsento trakuras miajn nervojn: se mi ne forlasos ĉi tiun domon, kie eksperimentas evidenta frenezulo, okazos teruraĵoj. Mi mem travivos ĉion, kion supre la freneza homo preparas kun mistera bruo...

Subita eksilento. Mallaŭte homo frapas pordon. La strigaj okulvitroj de Fromaĝi fantome ŝoviĝas el malantaŭ pordo. Trans la krepuske-ruĝaj ondoj, kiuj plenigas la ĉambron, ruliĝas ride lia voĉo:

„Hi, hi, forkuremulo vi! Revenis de la ekskurseto? Mi devos enkarcerigi vin estonte!“

Senvorte mi rigardas lin. Lia malgranda figuro enĉambriĝas. Liaj brakoj moviĝas kvazaŭ fiŝaj naĝiloj. Li ŝajnas naĝi sur min en la krepuske-ruĝa trema brilo. Timigite mi levas min. Mia hararo stariĝas hirte. Miaj piedoj komencas ŝanceliĝi. Iu ŝutis malice pizojn sub iliajn plandojn.

„Ne!“ mi kriaĉas kun timego. „Mi ne restos tie ĉi. Mi dankas vin pro via gastemo, sed tuj mi forlasos vian domon. Mi iros en la urbon, en plej proksiman hotelon...“

Li respondas per laŭtega rido:

„En la urbon volas iri tiu ĉi hometo, hahaha! Kaj tuj, ankoraŭ hodiaŭ. Vi estas tre humorema sinjoro...“

„Kial?“ mi demandas kun timvastigitaj okuloj.

„Nu, mia amiketo,“ li gaje diras kaj patrece frapas mian ŝultron. „Ĉu vi ankoraŭ ne ĵetis rigardon tra via fenestro? Sur la domaron, sur la homamasojn, kiuj puŝiĝas laŭlonge de l’ stratoj, sur la bruan svarmadon de la elektraj tramveturiloj, de la aŭtomobiloj, de la veturiloj? Kaj vi ne aŭdis ankoraŭ la sonorigadon, bruegonkaj kriadon de la urbego? Ne? Do, unu momenton!“

Mistere lia malgranda figuro ŝvebas al la fenestro. Liaj brakoj ŝiregas flanken la ruĝajn kurtenojn. Li malfermas la fenestron.

Antaŭ mi vastiĝas senfina nuda plataĵo. Vastega erikejo sen arboj kaj arbetaĵoj etendiĝas antaŭ miaj okuloj kiel ebena, granda senborda, glata lago, en kiun enakviĝas ĵus la suno en brileganta vespera purpuro. Kvazaŭ vasta sabla maro, kiun ne povas ĉirkaŭpreni la rigardoj, kvazaŭ ruĝa dezertejo de ebenaj dimensiegoj — kuŝas antaŭ mi la lando...

Fromaĝi staras malantaŭ mi. Li diras triumfe: „Ĝis plej proksima urbo estas cent mejloj, miaj kara!“

Tion dirante, li ekfrapas gaje mian dorson...


Back to IndexNext