Tendaro.BASMANOV kaj PUŜKIN.Basmanov.Eniru, tie ĉi libere diru,Kaj tiel sekve li al mi vin sendis?Puŝkin.Al vi ĉiaman amikecon sianProponas li kaj plej unuan rangonEn Moskva regno.Basmanov.Sed sen tio estasDe Teodoro mi jam starigitaTre alte: de militistar’ mi estasUnua estro; li pro mi eĉ rangojnAristokratajn malestimis tute.Al li mi ĵuris.Puŝkin.Ĵuris vi al leĝaDe trono heredanto; sed se vivasPli leĝa?...Basmanov.Ne, aŭskultu, Puŝkin: kialMalveron vi parolas? Mi ja scias,Li kiu estas.Puŝkin.Litvo kaj RusujoJam longe nomis lin «reĝid’ Dimitrij»;Sed tion ĉi mi tute ne defendas.Ne ĝusta, eble, li Dimitrij estas,Li estas, eble, ia uzurpulo;Nur scias mi, ke frue, aŭ malfrue,Sed Teodor’ al li ekcedos Moskvon.Basmanov.Dum mi defendas mian junan reĝon,Ĝis tiu temp’ li tronon ne forlasos;Da regimentoj ni sufiĉe havas!Per venko nur mi ilin kuraĝigos,—Sed kontraŭ mi de vi eliros kiu?Kozak’ Karelo, eble,—eble Mniŝek?Ĉu multaj vi? apenaŭ ja ok miloj.Puŝkin.Eraris vi; eĉ tiom ni ne havas.Mi diros eĉ, ke ni militistaronMalbonan tute havas, ke kozakojVilaĝojn rabas nur, ke ĉiuj polojNur multe fanfaronas kaj drinkadas,Ke rusoj... Eĉ paroli mi ne volas,—Mi antaŭ vi malici ne deziras;Sed ĉu ekscii volas vi, Basmanov,Per kio ĉiam fortaj ni restadas?Ne per militistaroj, ne per poloj,Sed nur per opinio de popolo.Memoras vi triumfon de Dimitrij,Almilitadojn liajn tute pacajn?Al li sen pafo, sen batalo ĉieSin donis obeeme ĉiuj urboj,Kaj vojevodojn mem popolo ligis;Vi vidis mem: ĉu viaj regimentojKun li batalis tre volonte? Kiam?Ankoraŭ apud Godunov! Sed nune?Ho ne, Basmanov, tre malfrue estasDisputi kaj inciti ree flamonDe tute finiĝinta jam milito:Kun via saĝo kaj kun forta voloEĉ ne eltenos vi; pli bone estos,Se vi unua donos plej prudentanEkzemplon kaj anoncos, ke DimitrijRegnestro leĝa estas,—estos bone,Per tio lin vi tute kontentigos!Vi kiel pensas?Basmanov.Morgaŭ vi ekscios.Puŝkin.Decidu.Basmanov.Nu, adiaŭ.Puŝkin.Vi pripensu.(Li foriras.)Basmanov.Jes, prava li, perfido maturiĝas;Sed kion faros mi? Ĉu mi atendos,Ke ribelistoj ankaŭ min kunliguKaj al Otrepjev donu? Ĉu ne estosPli bone, se mi antaŭvenos ilinKaj mem... Sed ĵuron, ĵuron mi perfidos!Eterne perdos mi honoron mian!Konfidon de junulo kronportantoMi pagos per perfido plej terura!...Al elpelito estas tre facileRibelon kaj konspiron pripensadi;Sed mi, sed mi, amato de regnestro....Sed mort’... potenco... de popol’ mizeroj....(Li enpensiĝas.)He! kiu tie estas?(fajfas)Nu, alvenu!Ĉevalon! Kaj trumpetu tuj kolekton!
Tendaro.BASMANOV kaj PUŜKIN.
Tendaro.
BASMANOV kaj PUŜKIN.
Basmanov.
Puŝkin.
Basmanov.
Puŝkin.
Basmanov.
Puŝkin.
Basmanov.
Puŝkin.
Basmanov.
Puŝkin.
Basmanov.
Puŝkin.
(Li foriras.)
Basmanov.
(Li enpensiĝas.)
Ekzekutejo.Iras PUŜKIN, ĉirkaŭita perPopolo.Popolo.Al ni reĝido jen bojaron sendis.Aŭskultu, kion li al ni parolos.Alvenu tien ĉi!Puŝkin(sur tribuno).Regnanoj Moskvaj!Saluti vin al mi reĝid’ ordonis.(Salutas.)Vi bone scias, kiel zorg’ ĉielaReĝidon nian de krimulo savis;Kaj li krimulon ekzekuti iris,Sed Dia juĝo batis jam Boris’on.Rusujo al Dimitrij humiliĝis,Basmanov mem al li kun pent’ fervoraJam alkondukis siajn regimentojn,Al vi Dimitrij iras ame, pace.Ĉu levos glavon vi, pro kontentigoAl familio de Boris’, sur reĝonPlej leĝan kaj sur nepon Monomaĥan?Popolo.Sendube ne.Puŝkin.Regnanoj karaj Moskvaj!Vi ĉiujscias, kiam vi suferisSub potencado de fremdul’ kruela:Depagojn, ekzekutojn, malfavoron,Laboron kaj malsaton vi ekprovis.Dimitrij do favori vin intencas,Bojarojn ĉiujn kaj popolon tutan.Ĉu estos vi obstinaj senprudente?Ĉu vi forkuros de favoroj liaj?Sed iras li sur Moskvan patran trononNe sola, sed kun akompan’ minaca.Ne kolerigu reĝon, timu Dion!Kaj ĵuru tuj al leĝa potenculo;Ekhumiliĝu: sendu al DimitrijVi patriarkon kaj bojarojn viajn,Sekretariojn, elektitajn homojn,—Salutu ili al regnestro—patro.(Li foriras. Bruo popola.)Popolo.Pri kio pensi? Li parolis veron.Dimitrij vivu! vivu nia patro!Vilaĝano(sur tribuno).Popol’! popol’! En Kremlon! Reĝajn ĉambrojn!Kaj ligu tuj hundidon de Boriso!Popolo.(Rapide kuras en amaso).Dronigi! ligi! Vivu reĝ’ Dimitrij!Pereu tuta gento de Boriso!
Ekzekutejo.Iras PUŜKIN, ĉirkaŭita perPopolo.
Ekzekutejo.
Iras PUŜKIN, ĉirkaŭita perPopolo.
Popolo.
Puŝkin(sur tribuno).
Popolo.
Puŝkin.
(Li foriras. Bruo popola.)
Popolo.
Vilaĝano(sur tribuno).
Popolo.(Rapide kuras en amaso).
Kremlo. Domo de Boriso. Gardantoj apud perono.TEODORO apud fenestro.Malriĉegulo.Donu almozon, pro Kristo!Gardantoj.Iru for! oni ne permesas paroladi kun enŝlositaj.Teodoro.Foriru, maljunulo, mi estas pli malriĉa, ol vi: vi libera estas.(Ksenio sub kovrilo aliras al fenestro.)Unu el popolo.Frato kaj fratino—malfeliĉaj infanoj,—kvazaŭ birdetoj en kaĝo.Dua.Kiun vi kompatas? Malbenita gento!Unua.Patro estis krimulo, infanetoj do estas senkulpaj.Dua.Pomo de pomarbo ne malproksime falas.Ksenio.Frateto! frateto! Ŝajnas, al ni bojaroj iras.Teodoro.Tio ĉi estas Golicin, Mosalskij. Aliajn mi ne konas.Ksenio.Ha, frateto, koro formortas!(Golicin, Mosalskij, Malĉanov kaj Ŝerefedinov; post ili tri pafistoj.)Popolo.Disiru, disiru, bojaroj iras.(Ili eniras domon.)Unu el popolo.Kial ili venis?Dua.Kredeble, ĵurigi Teodoron Godunov.Tria.Efektive. Ĉu vi aŭdas, kia bruo estas en domo?... Tumulto! oni batalas!Popolo.Ĉu vi aŭdas? Krieto! Tio ĉi estas virina voĉo. Eniru.... Pordoj estasfermitaj—krioj eksilentiĝis—bruo daŭras.(Pordoj sin malfermas. Mosalskij aperas sur perono.)Mosalskij.Popolo! Mario Godunov kaj ŝia filo Teodoro sin venenis. Ni vidis iliajn malvivulajn korpojn.(Popolo en teruro silentas.)Kial do vi silentas? Kriu: vivu reĝo Dimitrij Johanoviĉ!(Popolo silentas.)
Kremlo. Domo de Boriso. Gardantoj apud perono.TEODORO apud fenestro.
Kremlo. Domo de Boriso. Gardantoj apud perono.
TEODORO apud fenestro.
Malriĉegulo.
Donu almozon, pro Kristo!
Gardantoj.
Iru for! oni ne permesas paroladi kun enŝlositaj.
Teodoro.
Foriru, maljunulo, mi estas pli malriĉa, ol vi: vi libera estas.
(Ksenio sub kovrilo aliras al fenestro.)
Unu el popolo.
Frato kaj fratino—malfeliĉaj infanoj,—kvazaŭ birdetoj en kaĝo.
Dua.
Kiun vi kompatas? Malbenita gento!
Unua.
Patro estis krimulo, infanetoj do estas senkulpaj.
Dua.
Pomo de pomarbo ne malproksime falas.
Ksenio.
Frateto! frateto! Ŝajnas, al ni bojaroj iras.
Teodoro.
Tio ĉi estas Golicin, Mosalskij. Aliajn mi ne konas.
Ksenio.
Ha, frateto, koro formortas!
(Golicin, Mosalskij, Malĉanov kaj Ŝerefedinov; post ili tri pafistoj.)
Popolo.
Disiru, disiru, bojaroj iras.
(Ili eniras domon.)
Unu el popolo.
Kial ili venis?
Dua.
Kredeble, ĵurigi Teodoron Godunov.
Tria.
Efektive. Ĉu vi aŭdas, kia bruo estas en domo?... Tumulto! oni batalas!
Popolo.
Ĉu vi aŭdas? Krieto! Tio ĉi estas virina voĉo. Eniru.... Pordoj estasfermitaj—krioj eksilentiĝis—bruo daŭras.
(Pordoj sin malfermas. Mosalskij aperas sur perono.)
Mosalskij.
Popolo! Mario Godunov kaj ŝia filo Teodoro sin venenis. Ni vidis iliajn malvivulajn korpojn.(Popolo en teruro silentas.)Kial do vi silentas? Kriu: vivu reĝo Dimitrij Johanoviĉ!
(Popolo silentas.)
PIEDNOTOJ:[1]Malgranda urbeto.[2]Malgranda urbeto.
PIEDNOTOJ:
[1]Malgranda urbeto.
[1]Malgranda urbeto.
[2]Malgranda urbeto.
[2]Malgranda urbeto.
Orienta rakonto.
Parto unua.
I.Traflugis super peka mondoDemon’ malgaja, elpelita;Li estis per bruega ondoDe rememoroj ĉirkaŭita,—Pri tiu temp’ feliĉa, bela,En kiuestis li kerubo,Kometo kiam lin ĉielaRenkontis kun rideto helaEl forkurinta luma nubo;Ankoraŭ kiam tra nebulojLi rigardadis kun sciemoEn spac’ amason da migrulojĈielaj; kiam li kredemaAnkoraŭ estis kaj amema,Unua kreitaĵo bona,—Al li nek dubo, nek malbonoKonataj estis, lia saĝoAnkoraŭ estis lumigita...Kaj multe, multe... kajtutaĵoNe povis esti memorita.II.Ĉielon longe li forlasis,—En mond’ li sen rifuĝo estisEterno post eterno pasis,Minuto post minuto, restisLi ĉiam multe enuanta.Li, teron pekan posedanta,Malbonon semis sen plezuro;Neniu staris al demonoKontraŭ’ en lia art’ terura,—Kaj tedis jam al li malbono.III.Kaj super suproj de KaŭkazoDemono flugis elpelita.Kazbeko, diamanto kvazaŭ,Per neĝ’ eterna priŝutita,Sub li brilegis; ond’ DarjalaSimila je serpento pala,Kurbiĝis, kaj Terek’ ribela,Saltante kiel leonino[3]Kun vila kolaharo belaSur forta kaj potenca spino,Kriegis; bestoj kaj birdetojJe ĝia voĉo atentadis,De sudo ĝin akompanadisAmaso ora da nubetoj;Ŝtonegoj altaj, en dormetoAl ĝi klininte kapojn grizajn,Observis kun esprim’ sekretaRapidkurantajn ondojn ĝiajn;Kasteloj multaj sur ŝtonegojMinace staris en nebuloj,Gardantaj kvazaŭ grandegulojĈe de Kaŭkazo mem pordegoj!Sovaĝa kaj belega estisĈirkaŭa mondo; tamen restisSpirit’ fiera malkontenta;En sia koro tre malpentaRigardis li kun malestimoKreadon de potenca Dio,Kaj profundaĵon de animoAl li penetris tut’ nenio....IV.Jen antaŭli pentraĵ’ aliaDe malproksime sin prezentisGruzujo per beleco siaSpiriton de neigo tentis.Feliĉa, luksa lando kia!Ruinoj ĉie sin etendis,Riveroj jen sonor-kurantajSur fund’ el ŝtonoj multkoloraj,Kaj najtingaloj bonkantantajPri amo flama de senkorajVirinoj belaj de montaro;Jen densa ombro de ĉinaro[4],Ĉirkaŭvolvita per hedero;Kavernoj, kie ĝis vesperoTimeme kaŝas sin cervaro;Brilado, vivo kaj bruadoSonora, dolĉa paroladoKaj spir’ agrabla de kreskaĵoj;Kaj tagoj varmaj voluptaĵaj,Per ros’ malsekigitaj stelajBrilantaj noktoj, kvazaŭ helajOkuloj de gruzino juna,Simila je lumado suna.Sed, krom envio malvarmega,Ekscitis de naturo tentoEn kor’ demona malbonegaNenian ŝanĝon eĉ en sento,—Kaj ĉion, kion nun li vidis,Li aŭ malamis, aŭ jeridis.V.Tre altan domon, korton larĝanGudalo princ’ al si konstruis....De sklavoj ĝi laboron ŝarĝanPostulis, kaj pro ĝi forfluisDa larmoj multe el okulojDe obeemaj servutuloj.Matene sur montar’ najbaraDe ĝiaj muroj ombroj iras;Jen estas en ŝtoneg’ ŝtuparo:Ĝi de angula tur’ sin tirasAl rivereto; kaj Tamaro,Princino juna kaj tre bela,En ĉadro[5]blanka, ĉiam helaTre ofte tie ĉi iradasKaj akvon el Aragv’ ĉerpadas.VI.Silente de ŝtonego ĉiamRigardis domo mallumega;Sed festo nun en ĝi grandegaBruegas jen kiel neniam:Gudal’ forsvatis ĵus filinonKaj havis tutan familion.Jen sur tapiŝoj, sur tegmentoSidiĝas juna fianĉinoKun sia bona amikino.Jen post montaro en silentoSin kaŝas jam radio suna.Fraŭlinoj kantas, kaj ekprenasTintilon fianĉino juna.Jen ŝi ĝin super kapo tenas,Gracie dancas kaj tintilas,Jen flugas, jen subite haltas,Jen ree kvazaŭ ĉamo saltas,—Rigardo ŝia hele brilas;Jen brovojn nigrajn ŝi kuntiras,Jen naĝas kun teniĝ’ inklina,Kaj lerte sur tapiŝo irasGlitanta piedet’ diina;Kaj ŝi rigardas kun ridetoDe bela, ĉasta infaneto.Radio luna klara, belaJe tiu ĉi rideto hela,Plej juna, de mem viv’ donita,Ne povas esti komparita.VII.Mi ĵuras je noktmezo stela,Kaj je radioj de suriro,De tago mem kaj de subiro,—Regnestro de Persujo bela,Neniu reĝo posedantaTielan kisis okuleton;Nenia eĉ fontan’ ŝprucantaPer sia roso plej brilantaTielan lavis piedeton;Ankoraŭ man’ nenies teraKun amo flama kaj sinceraTielajn harojn displektadis.Jes, de komenc’ de mondo nia,Mi ĵuras, belulino tiaSub suno suda ne floradis.VIII.En patra domo ŝi kun ĝojoNun dancas jam en lasta fojo....De sort’ nenio ŝin defendos:Ho ve! jen morgaŭ jam atendasŜin, de Gudal’ heredantinon,De viva liberec’filinon,Patrujo fremda, kaj aliaMalgaja sorto de sklavinoEn fremda rondo familia.Kaj ofte bela fianĉinoMalgajon sentis en animo;Sed tamen ĉiuj movoj ŝiajKonservis tiel sin graciajKaj tiel plenaj de esprimo,Ke, se Demono, traflugante,En tiu tempo ŝin ekvidus,—Antaŭon rememoriĝante,Li, ekĝeminte,—for rapidus....IX.Kaj li ŝin vidis.... Por momentoNeklarigebla nova sentoMalbonan koron ekondigis.Dezerton de animo liaBenita sono troplenigis,Kaj li en profundaĵo ĝiaKomprenis ion el sanktecoDe amo, bono kaj beleco....Kaj longe tiu ĉi pentraĵoPer si lin ĉarmis, kaj revaĵoPri viv’ feliĉa, kiu pasis,Lin longe, longe ne forlasisPer ia forto alforĝita,Eksciis li malgajon sencan;Kun nova sent’ konatigita,Ekaŭdis voĉon li parencan.Ĝi, eble, renaskiĝo estis?En lia saĝo nun forestisJam vortoj de tentad’ malpia.Forgeso? ĝin ne donis Dio.Kaj li ne pensis eĉ pri tio...X.Rapidas en malpaciencoFianĉ’ al festo de edziĝo;Ĉevalon ĝis subir’ de tagoLi forlacigis. Al AragvoPlej bela lifeliĉe venas.Malantaŭ li apenaŭ tenasKameloj multaj da donacoPortaĵon inter ĝiboj altaj,—En voja malaperas spacoIlia vico kun sonantajSub koloj multaj sonoriloj—De tute bona ord’ montriloj....De Sinodalo posedantoPersone estas kondukantoDe riĉa karavano. LiaTalio lerta kaj graciaPer zono estas ĉirkaŭita;Pro moro, ankaŭ pro singardoLi estas ĉirkaŭpendigitaPer bela, riĉa batalilo:Ĉe zono—glavo kaj ponardo,Post dorso—tego kun pafilo,Tre lukse, arte eltranĉita;De lia ĉuĥo[6]per manikojVenteto estas amuzita,Ĝi per galon’ ĉirkaŭkudrita.Ĉevala brido kun penikoj;Brodita estas lia seloPer multkoloraj riĉaj silkoj;Sub li ĉevalo flama, bela.En Karabaĥo edukita,Je timo ĝi troplenigita,Ronkante, strabas de krutaĵoSaltantan ŝaŭmon de ondaĵo.Danĝera estas vojo bela:Ŝtonegoj—de maldekstra flanko,De dekstra-do—river’ ribela.Malfrue. Nur altaĵo blankaLumiĝas; levis sin nebuloj....Kaj jam rapidas plu migruloj.XI.Jen staras preĝejet’ sur vojo....Sub ĝi jam longe kun malĝojoPrinc’ ia estas enfosita,Per man’ venĝema mortigita.De tiu temp’ migranto ĉiu,Al fest’, aŭ al batal’ iranta,Ĉe sankta preĝejeto tiuHaltadis kun teniĝ’ preĝanta;Kaj preĝo tiu estis gardoDe malamiko kaj ponardo.Sed nun fianĉo juna, bravaNe pensis eĉ pri mor’ praava,Ĉar per malica lin revaĵoDemono ruza ekondigis:Nun li sub nokta mallumaĵoJe fianĉino sin ĝojigis....Kaj jen antaŭe aperetisDu homoj.... pli... jen ekbriletisAnkoraŭ io.... Jen ekpafo....Kuraĝa princo, kun papaĥo[7]Sur brovojn tute surŝovita,Eĉ unu vorton ne eldiris;Sur piedingoj sin levinte,Pafilon turkan li eltiris,—Kaj skurĝon supren eksvinginte,Li kun plej granda kuraĝegoAntaŭen flugas.... ree pafo,—Kaj ĝemo forta, kaj kriego:Sendube—pafo ne sen trafo....Ne longe batalad’ daŭriĝis,—Ĉar gruzoj baldaŭ jam distriĝis.XII.Mallaŭte estas.... Sin puŝantajSen ord’ kameloj iafojeRigardis kun terur’ sur vojoMalvivajn korpojn de rajdantoj,Soniloj sonis kun malĝojo.Rabita estas karavano,Kaj sur korparo jam kristanaFlugilojn nokta bird’ etendas!Ripozo paca de ĉerkujoKun patroj kune en GruzujoDe nun jam ilin ne atendas;Ne venos tien ĉi patrinojEn ĉadroj[8]longaj, kaj fratinoj,Por kun sopiro, kun plorego,Kun ĝemo forta, kun petegoSin klini antaŭ ĉerk’ ilia!Sed tie ĉi sur ŝtono vojaPer mano zorga kaj tre piaFarita estos kruc’ malĝoja;Hedero nur per branĉo siaSmeralda, en printemp’ agrabla,Envolvos ĝin kun vera ĝojoKaj kun kareso plej afabla;Kaj jen, turninte sin de vojo,Migranto iafoje piaRipozos en ombraĵo Dia....XIII.Ĉevalo flugas jen sur valo,Ĝi ronkas, kvazaŭ en batalo;Jen ĝi subite tute haltas,Facilan venton aŭskultante,Jen ree, kvazaŭ tigro, saltas,Per hufoj teron ekbatanteKaj truojn nazajn disŝovante;Jen ĝi, kolharon eksvinginte,Antaŭen flugas, frenezinte.Sur ĝi rajdant’ silenta sidas;Balancas li per kapo belaKaj klinas ĝin al kurbo sela.Nenion li jam sentas, vidas,Ne regas li per kondukilo,En piedingo enŝovitaPiedo lia, kaj kovriloPer sango estas makulita....Saltulo lerta, vi sinjoronTuj el batalo liberigis,Sed kuglo lian junan koronEn mallumego eĉ mortigis!XIV.En dom’ Gudala ploro forta,Amaso da popol’ en korto:Ĉevalo kies lacigitaSur ŝtonoj falis ĉe pordego?Kaj kiu estas mortigitaRajdanto tiu ĉi? TimegoKonservis sin sur frunto bruna.En sango estas vesto tuta,Kaj sur kolhar’ en premo mutaJam malvarmiĝis mano juna.Ne longe vi fianĉon vian,Ho, fianĉino, en gajecoAl fest’ atendis de edzeco!Brilante princan vorton sianKaj tute vere li eltenis:Al fest’ li ĝustatempe venis....Sed nun, ho ve! neniu vidos,Ke ree sur ĉeval’ li sidos!...XV.Je tondr’ simila puno DiaAl familio flugis gaja!Falinte, jen sur lito siaTamaro ploras, plej malgaja;Ĉe ŝi ruliĝas larm’ post larmo,Tre alte, ŝarĝe brusto spiras....Kaj jen ŝi aŭdas, kvazaŭ dirasSubite voĉo sorĉa, varma:«—Ne ploru vane, kara mia!Ja malvivulon larmo viaPer ros’ brilanta ne vivigos;De ĝi rigard’ nur klara DiaNebula estos, ĝi bruligosKoloron de vangetoj belaj—Jes, larmoj estas nur sencelaj;Li jam ne estos estimantaPlej indan vian sopiradon;Ĉielo estas karesantaSpiritan lian nun rigardon:Amuzas lin jam sankta kanto....Ĉu estas senc’ en sonĝoj teraj,En larmoj de fraŭlin’ sincerajPor gast’ de paradiza lando?Ne, ho anĝelo mia tera,Al mi vi kredu, kreitaĵojDe mondo tuta plej malveraNe indas unu eĉ momentonDe viaj karaj sopiraĵojKaj vian plej malgajan senton.«En aera oceano,Sen remiloj kaj sen velojNaĝas bela karavanoDa graciaj lumaj steloj.Inter kampoj travideblajEn arkaĵ’ ĉiela, alteFlugas nuboj nekapteblajEn lanuga ar’ senhalte.Jen disiĝas, jen kuniras—Ili tute ja ne ĝojas,Kaj estontan ne deziras,Kaj pasintan ne malĝojas.Vi en tago plej turmentaRememoru nur pri ili,Estu vi al ter’ sensentaKaj senzorga, kiel ili!«Apenaŭ per kovrilo siaKaŭkazajn suprojn nokt’ ombrigos;Apenaŭ mondon sorĉo iaPer forto sia silentigos;Apenaŭ vent’ ŝtonegon puŝosKaj flavan velkan herbon tuŝos,Apenaŭ flitos bird’, kaŝitaEn ĝi, per vento timigita;Kaj sub vinbera branĉo belaApenaŭ flor’, pro ros’ ĉiela,Foliojn solvos tre avide;Apenaŭ luno malrapideEl de montaro sin eklevosKaj, rigardante vin, ekrevos,—Al vi mi ĉiam alflugados,Gastados ĝis suriro sunaKaj por anĝelo mia junaMi sonĝojn orajn alblovados....»XVI.Ĉesiĝis vortoj, formortantePost sono son’ en malproksimo.Rigardas ŝi, de lit’ saltante....Konfuz’ aperis en animoNeesprimebla: nek ektimo,Nek flama rav’, nek sopirado.En ŝi nun ĉiuj sentoj ŝiajSamtempe estis en bolado:Animo de katenoj siaj,Ligintaj ĝin, sin liberigis,Kaj koron ia fajr’ bruligis,Kaj, ŝajne, tiu voĉ’ afablaAnkoraŭ sonis tre agrabla.Nur en mateno sonĝo karaAnimon lacan silentigis,Sed ŝian penson ĝi ondigisPer revo eksterordinara:Nebula, muta enmigrinto,Brilanta per belec’ netera,Al ŝia kapo sin klininta,Kun tia amo plej sinceraKaj kun malĝojo ŝin rigardis,—Kompatis kvazaŭ ŝin, aŭ gardis.Ne estis li anĝel’ ĉiela,Gardanto ŝia sankta, bela:Kroneto el de sun’ radiojNe kuŝis super bukloj liaj;Kaj ne spirito de infero,Malvirta turmentit’ terura,—Ho, ne! li estis bela, pura,Simila tute je vespero:Nek tago estis li, nek lumo,Nek nokto nigra, nek mallumo!...
I.
Traflugis super peka mondoDemon’ malgaja, elpelita;Li estis per bruega ondoDe rememoroj ĉirkaŭita,—Pri tiu temp’ feliĉa, bela,En kiuestis li kerubo,Kometo kiam lin ĉielaRenkontis kun rideto helaEl forkurinta luma nubo;Ankoraŭ kiam tra nebulojLi rigardadis kun sciemoEn spac’ amason da migrulojĈielaj; kiam li kredemaAnkoraŭ estis kaj amema,Unua kreitaĵo bona,—Al li nek dubo, nek malbonoKonataj estis, lia saĝoAnkoraŭ estis lumigita...Kaj multe, multe... kajtutaĵoNe povis esti memorita.
II.
Ĉielon longe li forlasis,—En mond’ li sen rifuĝo estisEterno post eterno pasis,Minuto post minuto, restisLi ĉiam multe enuanta.Li, teron pekan posedanta,Malbonon semis sen plezuro;Neniu staris al demonoKontraŭ’ en lia art’ terura,—Kaj tedis jam al li malbono.
III.
Kaj super suproj de KaŭkazoDemono flugis elpelita.Kazbeko, diamanto kvazaŭ,Per neĝ’ eterna priŝutita,Sub li brilegis; ond’ DarjalaSimila je serpento pala,Kurbiĝis, kaj Terek’ ribela,Saltante kiel leonino[3]Kun vila kolaharo belaSur forta kaj potenca spino,Kriegis; bestoj kaj birdetojJe ĝia voĉo atentadis,De sudo ĝin akompanadisAmaso ora da nubetoj;Ŝtonegoj altaj, en dormetoAl ĝi klininte kapojn grizajn,Observis kun esprim’ sekretaRapidkurantajn ondojn ĝiajn;Kasteloj multaj sur ŝtonegojMinace staris en nebuloj,Gardantaj kvazaŭ grandegulojĈe de Kaŭkazo mem pordegoj!Sovaĝa kaj belega estisĈirkaŭa mondo; tamen restisSpirit’ fiera malkontenta;En sia koro tre malpentaRigardis li kun malestimoKreadon de potenca Dio,Kaj profundaĵon de animoAl li penetris tut’ nenio....
IV.
Jen antaŭli pentraĵ’ aliaDe malproksime sin prezentisGruzujo per beleco siaSpiriton de neigo tentis.Feliĉa, luksa lando kia!Ruinoj ĉie sin etendis,Riveroj jen sonor-kurantajSur fund’ el ŝtonoj multkoloraj,Kaj najtingaloj bonkantantajPri amo flama de senkorajVirinoj belaj de montaro;Jen densa ombro de ĉinaro[4],Ĉirkaŭvolvita per hedero;Kavernoj, kie ĝis vesperoTimeme kaŝas sin cervaro;Brilado, vivo kaj bruadoSonora, dolĉa paroladoKaj spir’ agrabla de kreskaĵoj;Kaj tagoj varmaj voluptaĵaj,Per ros’ malsekigitaj stelajBrilantaj noktoj, kvazaŭ helajOkuloj de gruzino juna,Simila je lumado suna.Sed, krom envio malvarmega,Ekscitis de naturo tentoEn kor’ demona malbonegaNenian ŝanĝon eĉ en sento,—Kaj ĉion, kion nun li vidis,Li aŭ malamis, aŭ jeridis.
V.
Tre altan domon, korton larĝanGudalo princ’ al si konstruis....De sklavoj ĝi laboron ŝarĝanPostulis, kaj pro ĝi forfluisDa larmoj multe el okulojDe obeemaj servutuloj.Matene sur montar’ najbaraDe ĝiaj muroj ombroj iras;Jen estas en ŝtoneg’ ŝtuparo:Ĝi de angula tur’ sin tirasAl rivereto; kaj Tamaro,Princino juna kaj tre bela,En ĉadro[5]blanka, ĉiam helaTre ofte tie ĉi iradasKaj akvon el Aragv’ ĉerpadas.
VI.
Silente de ŝtonego ĉiamRigardis domo mallumega;Sed festo nun en ĝi grandegaBruegas jen kiel neniam:Gudal’ forsvatis ĵus filinonKaj havis tutan familion.Jen sur tapiŝoj, sur tegmentoSidiĝas juna fianĉinoKun sia bona amikino.Jen post montaro en silentoSin kaŝas jam radio suna.Fraŭlinoj kantas, kaj ekprenasTintilon fianĉino juna.Jen ŝi ĝin super kapo tenas,Gracie dancas kaj tintilas,Jen flugas, jen subite haltas,Jen ree kvazaŭ ĉamo saltas,—Rigardo ŝia hele brilas;Jen brovojn nigrajn ŝi kuntiras,Jen naĝas kun teniĝ’ inklina,Kaj lerte sur tapiŝo irasGlitanta piedet’ diina;Kaj ŝi rigardas kun ridetoDe bela, ĉasta infaneto.Radio luna klara, belaJe tiu ĉi rideto hela,Plej juna, de mem viv’ donita,Ne povas esti komparita.
VII.
Mi ĵuras je noktmezo stela,Kaj je radioj de suriro,De tago mem kaj de subiro,—Regnestro de Persujo bela,Neniu reĝo posedantaTielan kisis okuleton;Nenia eĉ fontan’ ŝprucantaPer sia roso plej brilantaTielan lavis piedeton;Ankoraŭ man’ nenies teraKun amo flama kaj sinceraTielajn harojn displektadis.Jes, de komenc’ de mondo nia,Mi ĵuras, belulino tiaSub suno suda ne floradis.
VIII.
En patra domo ŝi kun ĝojoNun dancas jam en lasta fojo....De sort’ nenio ŝin defendos:Ho ve! jen morgaŭ jam atendasŜin, de Gudal’ heredantinon,De viva liberec’filinon,Patrujo fremda, kaj aliaMalgaja sorto de sklavinoEn fremda rondo familia.Kaj ofte bela fianĉinoMalgajon sentis en animo;Sed tamen ĉiuj movoj ŝiajKonservis tiel sin graciajKaj tiel plenaj de esprimo,Ke, se Demono, traflugante,En tiu tempo ŝin ekvidus,—Antaŭon rememoriĝante,Li, ekĝeminte,—for rapidus....
IX.
Kaj li ŝin vidis.... Por momentoNeklarigebla nova sentoMalbonan koron ekondigis.Dezerton de animo liaBenita sono troplenigis,Kaj li en profundaĵo ĝiaKomprenis ion el sanktecoDe amo, bono kaj beleco....Kaj longe tiu ĉi pentraĵoPer si lin ĉarmis, kaj revaĵoPri viv’ feliĉa, kiu pasis,Lin longe, longe ne forlasisPer ia forto alforĝita,Eksciis li malgajon sencan;Kun nova sent’ konatigita,Ekaŭdis voĉon li parencan.Ĝi, eble, renaskiĝo estis?En lia saĝo nun forestisJam vortoj de tentad’ malpia.Forgeso? ĝin ne donis Dio.Kaj li ne pensis eĉ pri tio...
X.
Rapidas en malpaciencoFianĉ’ al festo de edziĝo;Ĉevalon ĝis subir’ de tagoLi forlacigis. Al AragvoPlej bela lifeliĉe venas.Malantaŭ li apenaŭ tenasKameloj multaj da donacoPortaĵon inter ĝiboj altaj,—En voja malaperas spacoIlia vico kun sonantajSub koloj multaj sonoriloj—De tute bona ord’ montriloj....De Sinodalo posedantoPersone estas kondukantoDe riĉa karavano. LiaTalio lerta kaj graciaPer zono estas ĉirkaŭita;Pro moro, ankaŭ pro singardoLi estas ĉirkaŭpendigitaPer bela, riĉa batalilo:Ĉe zono—glavo kaj ponardo,Post dorso—tego kun pafilo,Tre lukse, arte eltranĉita;De lia ĉuĥo[6]per manikojVenteto estas amuzita,Ĝi per galon’ ĉirkaŭkudrita.Ĉevala brido kun penikoj;Brodita estas lia seloPer multkoloraj riĉaj silkoj;Sub li ĉevalo flama, bela.En Karabaĥo edukita,Je timo ĝi troplenigita,Ronkante, strabas de krutaĵoSaltantan ŝaŭmon de ondaĵo.Danĝera estas vojo bela:Ŝtonegoj—de maldekstra flanko,De dekstra-do—river’ ribela.Malfrue. Nur altaĵo blankaLumiĝas; levis sin nebuloj....Kaj jam rapidas plu migruloj.
XI.
Jen staras preĝejet’ sur vojo....Sub ĝi jam longe kun malĝojoPrinc’ ia estas enfosita,Per man’ venĝema mortigita.De tiu temp’ migranto ĉiu,Al fest’, aŭ al batal’ iranta,Ĉe sankta preĝejeto tiuHaltadis kun teniĝ’ preĝanta;Kaj preĝo tiu estis gardoDe malamiko kaj ponardo.Sed nun fianĉo juna, bravaNe pensis eĉ pri mor’ praava,Ĉar per malica lin revaĵoDemono ruza ekondigis:Nun li sub nokta mallumaĵoJe fianĉino sin ĝojigis....Kaj jen antaŭe aperetisDu homoj.... pli... jen ekbriletisAnkoraŭ io.... Jen ekpafo....Kuraĝa princo, kun papaĥo[7]Sur brovojn tute surŝovita,Eĉ unu vorton ne eldiris;Sur piedingoj sin levinte,Pafilon turkan li eltiris,—Kaj skurĝon supren eksvinginte,Li kun plej granda kuraĝegoAntaŭen flugas.... ree pafo,—Kaj ĝemo forta, kaj kriego:Sendube—pafo ne sen trafo....Ne longe batalad’ daŭriĝis,—Ĉar gruzoj baldaŭ jam distriĝis.
XII.
Mallaŭte estas.... Sin puŝantajSen ord’ kameloj iafojeRigardis kun terur’ sur vojoMalvivajn korpojn de rajdantoj,Soniloj sonis kun malĝojo.Rabita estas karavano,Kaj sur korparo jam kristanaFlugilojn nokta bird’ etendas!Ripozo paca de ĉerkujoKun patroj kune en GruzujoDe nun jam ilin ne atendas;Ne venos tien ĉi patrinojEn ĉadroj[8]longaj, kaj fratinoj,Por kun sopiro, kun plorego,Kun ĝemo forta, kun petegoSin klini antaŭ ĉerk’ ilia!Sed tie ĉi sur ŝtono vojaPer mano zorga kaj tre piaFarita estos kruc’ malĝoja;Hedero nur per branĉo siaSmeralda, en printemp’ agrabla,Envolvos ĝin kun vera ĝojoKaj kun kareso plej afabla;Kaj jen, turninte sin de vojo,Migranto iafoje piaRipozos en ombraĵo Dia....
XIII.
Ĉevalo flugas jen sur valo,Ĝi ronkas, kvazaŭ en batalo;Jen ĝi subite tute haltas,Facilan venton aŭskultante,Jen ree, kvazaŭ tigro, saltas,Per hufoj teron ekbatanteKaj truojn nazajn disŝovante;Jen ĝi, kolharon eksvinginte,Antaŭen flugas, frenezinte.Sur ĝi rajdant’ silenta sidas;Balancas li per kapo belaKaj klinas ĝin al kurbo sela.Nenion li jam sentas, vidas,Ne regas li per kondukilo,En piedingo enŝovitaPiedo lia, kaj kovriloPer sango estas makulita....Saltulo lerta, vi sinjoronTuj el batalo liberigis,Sed kuglo lian junan koronEn mallumego eĉ mortigis!
XIV.
En dom’ Gudala ploro forta,Amaso da popol’ en korto:Ĉevalo kies lacigitaSur ŝtonoj falis ĉe pordego?Kaj kiu estas mortigitaRajdanto tiu ĉi? TimegoKonservis sin sur frunto bruna.En sango estas vesto tuta,Kaj sur kolhar’ en premo mutaJam malvarmiĝis mano juna.Ne longe vi fianĉon vian,Ho, fianĉino, en gajecoAl fest’ atendis de edzeco!Brilante princan vorton sianKaj tute vere li eltenis:Al fest’ li ĝustatempe venis....Sed nun, ho ve! neniu vidos,Ke ree sur ĉeval’ li sidos!...
XV.
Je tondr’ simila puno DiaAl familio flugis gaja!Falinte, jen sur lito siaTamaro ploras, plej malgaja;Ĉe ŝi ruliĝas larm’ post larmo,Tre alte, ŝarĝe brusto spiras....Kaj jen ŝi aŭdas, kvazaŭ dirasSubite voĉo sorĉa, varma:«—Ne ploru vane, kara mia!Ja malvivulon larmo viaPer ros’ brilanta ne vivigos;De ĝi rigard’ nur klara DiaNebula estos, ĝi bruligosKoloron de vangetoj belaj—Jes, larmoj estas nur sencelaj;Li jam ne estos estimantaPlej indan vian sopiradon;Ĉielo estas karesantaSpiritan lian nun rigardon:Amuzas lin jam sankta kanto....Ĉu estas senc’ en sonĝoj teraj,En larmoj de fraŭlin’ sincerajPor gast’ de paradiza lando?Ne, ho anĝelo mia tera,Al mi vi kredu, kreitaĵojDe mondo tuta plej malveraNe indas unu eĉ momentonDe viaj karaj sopiraĵojKaj vian plej malgajan senton.
«En aera oceano,Sen remiloj kaj sen velojNaĝas bela karavanoDa graciaj lumaj steloj.
Inter kampoj travideblajEn arkaĵ’ ĉiela, alteFlugas nuboj nekapteblajEn lanuga ar’ senhalte.
Jen disiĝas, jen kuniras—Ili tute ja ne ĝojas,Kaj estontan ne deziras,Kaj pasintan ne malĝojas.
Vi en tago plej turmentaRememoru nur pri ili,Estu vi al ter’ sensentaKaj senzorga, kiel ili!
«Apenaŭ per kovrilo siaKaŭkazajn suprojn nokt’ ombrigos;Apenaŭ mondon sorĉo iaPer forto sia silentigos;Apenaŭ vent’ ŝtonegon puŝosKaj flavan velkan herbon tuŝos,Apenaŭ flitos bird’, kaŝitaEn ĝi, per vento timigita;Kaj sub vinbera branĉo belaApenaŭ flor’, pro ros’ ĉiela,Foliojn solvos tre avide;Apenaŭ luno malrapideEl de montaro sin eklevosKaj, rigardante vin, ekrevos,—Al vi mi ĉiam alflugados,Gastados ĝis suriro sunaKaj por anĝelo mia junaMi sonĝojn orajn alblovados....»
XVI.
Ĉesiĝis vortoj, formortantePost sono son’ en malproksimo.Rigardas ŝi, de lit’ saltante....Konfuz’ aperis en animoNeesprimebla: nek ektimo,Nek flama rav’, nek sopirado.En ŝi nun ĉiuj sentoj ŝiajSamtempe estis en bolado:Animo de katenoj siaj,Ligintaj ĝin, sin liberigis,Kaj koron ia fajr’ bruligis,Kaj, ŝajne, tiu voĉ’ afablaAnkoraŭ sonis tre agrabla.Nur en mateno sonĝo karaAnimon lacan silentigis,Sed ŝian penson ĝi ondigisPer revo eksterordinara:Nebula, muta enmigrinto,Brilanta per belec’ netera,Al ŝia kapo sin klininta,Kun tia amo plej sinceraKaj kun malĝojo ŝin rigardis,—Kompatis kvazaŭ ŝin, aŭ gardis.Ne estis li anĝel’ ĉiela,Gardanto ŝia sankta, bela:Kroneto el de sun’ radiojNe kuŝis super bukloj liaj;Kaj ne spirito de infero,Malvirta turmentit’ terura,—Ho, ne! li estis bela, pura,Simila tute je vespero:Nek tago estis li, nek lumo,Nek nokto nigra, nek mallumo!...
Parto dua.
I.«Ho patro! patro! min aŭskultu,Tamaron vian ne insultu!Mi ploras. Vidu mian ploron!...Ĝi forsekigas junan koron....Nenies estos mi edzino—Al miaj vi fianĉoj diru:Eterne restos mi knabinoKaj ili ĉiuj nun foriru.Post tempo, kiam, mortigita,Li estis jam enterigita,Per revoj min neforbateblajSpirito ruza tumultigas;Kaj sonĝoj tre nekompreneblajEn nokto min maltrankviligas;Ne povas preĝi mi anime:Pens’ pia estas malproksime,Kaj mi en vejnoj fajron sentas...Sekiĝas, velkas mia koro.Ho patro! io min turmentas....Ho, cedu, patr’, al mia ploro!En sanktan monaĥejon senduFilinon vian senprudentan;Savinto tie min defendu,Akceptu mian koron pentan.Por mi forestas gajo luma....Nur sankta monaĥejo restas:Ĝi kaŝos min de viv’ malluma,Por mi ĝi ĉerk’ agrabla estas.»II.Kaj monaĥejon tre mallumanKun parencaro ŝi enpaŝis,Kaj tie ĉi ŝi bruston junanPer nigra hara vesto kaŝis.Sed, kiel sub ŝtofaĵ’ arĝenta,Sub vesto hara, plej humila,Frapadis koro maltrankvilaEn brusto per revaĵo tenta.Eĉ ĉe altaro plej brilantaEn daŭro de solena kanto,Per kiu oni Dion laŭdis,Konatan ŝi parolon aŭdis.Sub ark’ preĝeja duonlumaTre ofte, nur por ŝi vidata,Figuro glitis tre konata;En bonodor’ facila fuma,Brilante kiel stelo, tienLi loge vokis ŝin... sed kien?III.Jen monaĥejo en montaroj,De tuta mond’ apartigita,Per vic’ de poploj kaj ĉinaro[9]De ĉiuj flankoj ĉirkaŭita.Tra ili, post subiro suna,En ĉambr’ briletis izolitaLampet’ de monaĥino juna.Sub ombr’ de belaj migdalujoj,Ĉe multaj krucoj plej malgajaj—Gardantoj mutaj de ĉerkujoj,—Kantadis ĥor’ da birdoj gajaj;Sur ŝtonoj malvarmetaj fontojTrafluis brue kaj saltante,Kaj, sub superpendantaj montojEn intermont’ sin kunverŝante,Ruliĝis inter arbetaĵo,Per prujn’ kovrita de floraĵo.IV.En nord’ montaro estis belaEn bril’ de ĉielruĝo hela;—Fumeto kiam bluiĝanteGajigas koron de gruzinoj,Kaj, orienten sin turnante,Al preĝo vokas muezinoj[10];Kaj kiam laŭta sonorilo,De monaĥejo vekigilo,Tremadas en aer’ matenaEn horo paca kaj solena;Gruzino kiam bela, junaDeklivas sin de kruta montoKun longa kruĉ’ al brua fonto,—Montaro en lumado sunaPer tuta sia ĉeno belaTre longe en altaĵ’ ĉielaViola kvazaŭ muro restis.Kaj en vespero ĝi sin vestisPer tuko lume-ruĝa, hela.Plej alta en montar’ parenca—Kazbeko: en eterna neĝoEn vest’ arĝenta, kvazaŭ reĝoĜi staras forta kaj potenca.V.Sed, plena je revaĵo krima,Ne estis de Tamar’animoAl ravoj puraj atingebla.Por ŝi per ombr’ nepenetreblaNun mondo estis ĉirkaŭita,Egale ĉiam kaj per ĉioŜi estis multe turmentita:Matene per de sun’ radioKaj nokte per mallum’ terura.Apenaŭ nokto superpendas,Tre ofte ŝi ĉe sanktfiguroEn frenezeco sin etendas—Kaj ploras; kaj en nokt’ silentaMigranto ia kun atentoAŭskultas, kiel ŝi ploregas,Kaj pensas li: «spirit’ malpentaPunita en kavern’ ĝemegas!»—Kaj li tre akran aŭdon streĉas,Ĉevalon pelas, savon serĉas.VI.Tre ofte en revaĵ’ tremante,Ĉe mem fenestro en silentoTamaro sidas meditante;Ŝi malproksimon kun atentoRigardas longe kaj sopiras....Al ŝi do ia voĉo diras:«Li nepre venos! Sonĝoj viajNe vane ja vin karesadis,Kaj li kun vortoj flamaj siajKaj kun rigardo plej brilantaAl vi ne vane aperadis.»Ŝi longe estas sopiranta,Pro kio—tute ne komprenas;Ŝi Dion sanktan preĝi penas,Sed preĝas lin obstina koro;De batalado lacigita,Sur lito kuŝas ŝi kun ploro—Kusen’ bruligas, sufokitaKaj timigita, ŝi eksaltas,Sin levas brusto tre rapideKaj flamas ŝultroj, kaj ekhaltasSpirado ŝia, kaj, avideSerĉante brakojn plej pasiajn,Ŝi strange diras vortojn iajn....VII.Gruzujo tuta per kovrilojDe nokto estas jam vestita.Demon’, per amo forlogita,Rapidas gaje sur flugilojHumilan sanktan monaĥejon.Sed ne kuraĝis li tuŝetiTre longe pacan rifuĝejon.Kaj unu fojon eĉ forĵetiLi tute, ŝajne, preta estisIntencon de animo sia.Enpensa, jam tre longe restisĈe alta mur’ spirit’ malpia;Li vagas, kaj de paŝoj liajSen vento tremas eĉ folioj.Antaŭen li rigardon sendas:Fenestro estas lumigita,—Jam longe iun ŝi atendas.Kaj jen en valo izolitaEksonis de ĉinhar’[11]tintadoKaj belaj sonoj de kantado;Kaj fluis tiuj sonoj ĉarmajMezure unu post alia,Simile je agrablaj larmoj;Kaj estis tiu kanto diaTre delikata kaj tre bela,—Ĝi kvazaŭ estis kunmetitaPor tero peka en ĉielo.Ekvolis, eble, mem anĝeloSinvidi kun amiko tera,Kaj al anim’ de suferanto,Kun amo sankta kaj sincera,Ekkantis pri estinta, vera,Por per belega sia kantoForigi lian suferadon?...Nun amon, ĝian sopiradon,Kaj ekscitiĝon, kaj malĝojonDemono nur unuan fojonKomprenis.... Li en maltrankviloForflugi volas,—sed flugiloNe movas sin, ne ŝanceliĝas!Kaj,—kia mirindaĵ’senfina!—Sur vangoj ŝarĝa larm’ ruliĝas....Ĉe tiu ĉambro monaĥinaĜis nun ankoraŭ estas ŝtono,Trabruligita per plej varma,Je fajr’ simila flama larmo,Per ŝarĝa larmo de Demono!...VIII.Jen rifuĝejon li eniras,Por amo preta, li dezirasJam bonon fari, li komprenis,Ke nova viv’ por li alvenis.Ne klara trem’ de atendado,De necerteco muta timo,Malĝojo ama, sopirado,—Unue venis al animoFiera, peka de Demono;Ĝiestis antaŭdir’ malbona....Eniras de neig’ spiritoKaj vidas: antaŭ li kerubo,El sankta paradiz’ sendito,Gardant’ de pekulino bela,En vest’ facila, kiel nubo,—Li staras kun rideto hela,Kaj per flugilo blanka siaDe malamiko ŝin ombrigis....Kaj jen radi’ de lumo DiaRigardon lian ekblindigis,Kaj ne saluton li afablan,—Riproĉon aŭdas malagrablan:IX.«Spirit’ malvirta, maltrankvila,Vi kial tien ĉi eniris?En rifuĝejo plej humilaĜis nun malbon’ ankoraŭ spirisNeniam; via adorantoForestas tie ĉi! Kun krimo,Kun tento lerta en animo,Malbonon sole dezirante,Ne tuŝu sanktan amon mian!Vin kiu vokis?»Respondante,Spirit’ malica plej malpianVizaĝon faris kaj ekridis;Ĵaluze brilis, kiel flamo,Rigardo lia, kaj revidisEn si antaŭan li malamon.«Ŝi—mia! li ekkriis brue:Forlasu ŝin! ŝi estas mia!Aperis vi jam tro malfrue,Ho, sankta de ĉiel’ gardanto,—Por mi kaj ŝi, sendito Dia,Vi nun ne estas jam juĝanto.Kaj ŝia koro, kaj belecoSendube tute miaj estas;Kaj via virto, kaj sanktecoJam tute tie ĉi forestas;Vi vane gardi ŝin intencas,Ĉar mi ŝin amas, mi potencas!»Kaj jen malgaje rigardinteOferon de malpia tero,Kaj, per flugiloj eksvinginte,Anĝelo dronis en aero....X.Tamaro.Ho, kiu estas vi? DanĝeraParolo via! Vi ĉielaSendito estas, aŭ infera?Vi kion volas?Demono.Vi plej bela!Tamaro.Sed diru—do, vi estas kiu?...Respondu tuj....Demono.Mi estas tiu,Je kies voĉo vi atentisEn nokto nigra kaj trankvila,Malĝojon kies vi eksentis,Kaj kies penso plej facilaAl via saĝo iam venis.—En sonĝo kiun vi divenis;Mi—tiu kies eĉ rigardoPli mortigema, ol ponardo,Esperon tutan pereigas,Apenaŭ hom’ kun ĝi sin ligas;Neniu min kun am’ alprenasKaj ĉio viva min malbenas.Eterno, spac’—por mi nenio;Mi estas vip’ de sklavoj miaj,Mi—reĝo de libera scio,Mi—malamiko de mem Dio,Kaj vidu: ĉe piedoj viajMi klinas min, mi, mi—teruro,Malbono, puno de naturo!Al vi mi nun en kortuŝecoAlportis preĝon diligentanDe amo kaj de amikeco,Pasion mian teran varman,Malĝojon teran plej turmentan,Unuan mian veran senton,Unuan ankaŭ mian larmon.Kompatu—do pri mia sorto!Vi min returnus al ĉielo,Al bono nur per unu vorto;Per am’ vestita, mi anĝeloFariĝus ree, kaj ankoraŭPli bela estus, pli brilanta.Aŭskultu nur, mi petas kore,—Mi—via sklavo suferanta,Senfine forte vin amanta!Apenaŭ nur mi vin ekvidis,Subite en anim’ jeridis,Malamis forton mi inferan,Kaj senmortecon, kaj potencon,En kiuj mi ne vidis sencon,—Kaj mi enviis ĝojon teran:Ne vivi, kiel vi,—ne povas,Mi tute, kaj mi eĉ ne provasDe vi aparte vivi. MiaSensanga, forta kor’ malpiaEksentis jam sur sia fundoRadion de agrabla sento,Kaj ree en malnova vundoSin movas de malĝoj’ serpento....Sen vi—pro kio miaj fortoj?Potenco mia? Senmorteco?Ĝi estas nur bonsonaj vortoj,Preĝejo granda sen dieco!Tamaro.Forlasu min, spirit’ envia!Silentu, mi al vi ne kredas!....Ho ve!... Kreint’ potenca mia!Mi sentas: mi al li jam cedas;Ne povas preĝi mi; je mortaVeneno estas plenigitaJam mia saĝo plej malforta!Kompatu, vi min pereigas;Per morto estas ĉirkaŭitaParolo via... Kio igas,Ke vi min amu? Ho, pro Dio,Al mi respondu, diru!...Demono.Kio?Ho ve! mi mem ne scias kio;Je vivo nova tute plena,Tuj mem de mia kap’ malbenaKroneton pikan mi formetis,Pasintan tutan mi forĵetis;Kaj paradizon, kaj inferonMi en okuloj viaj trovas!Al vi mi sentas amon veran,Ekami tiel vi ne povas:Per tuta forto, per potencoDe revo kaj de pens’ senmortaMi amas. En de mond’ komencoJam en animo mia fortaFiguro via ĉiam belaFortike estis impresita,Kaj longe antaŭ mi, ĉarmita,Ĝi flugis en eter’ ĉiela.Jam longe, maltrankviliĝante,Agrablan nomon mi atentis;En paradizo eĉ estante,Mi ĉiam unu mankon sentis,Kun mi vin belan ne havante.Ho, se vi povus kompreniĝi,Sopiro kia kaj malbeno—En tuta viv’ sen partoprenoSuferi, ĝemi, turmentiĝi,Kaj plezuriĝi,—sed por bonoJam ne atendi ian laŭdon,Kaj rekompencon—por malbono;Elporti ĉiam bataladon,Sed nek triumfi, nek paciĝi!Domaĝi ĉiam, ne volante,Kaj ĉion vidi, kaj sciiĝi,Kaj senti, kaj nenion timi,En tuta ter’ nenion ami,Kaj peni ĉion nur malami,Kaj tutan mondon malestimi!...Apenaŭ nur de Di’ malbenoAl mi subite proksimiĝis,—Natura varma ĉirkaŭprenoPor mi eterne malvarmiĝis....Jen vidis mi ĉielarkaĵon,Brilantan klaran ornamaĵonDe bonkonataj lumaj steloj,Vestitaj en kronetoj belaj;Sed ili tute ne rekonisMin en vestaĵo de infero!Kaj tute jam en malesperoAl mi alveni mi admonisKunfratojn, je mi mem similajn,Sed—ve! mi ankaŭ mem rekonisNek vortojn de malbon’ iliajn,Nek vizaĝegojn kun rigardojPli mortigemaj, ol ponardoj....Kaj, eksvinginte per flugiloj,Forflugis mi... sed kien? kial?Ne scias.—Min amikoj miajForĵetisĉiuj; mondo tutaPor mi fariĝis surda, muta,Kiel ĉiel’ kun bonoj Diaj.Ŝipeto tiel difektita,Sen direktilo kaj sen velo,Per ond’ libera ekkaptita,Rapide naĝas,—sed sencelo;Tiele en mateno fruaFragment’ de nubo tondra brua,En ark’ ĉiela nigriĝante,Nenie halti kuraĝante,Vidante celon eĉ nenie,Traflugas—kien kaj de kieĜi mem ne scias:—sola DioPotenca scias nur pri tio!...Sed mondon mi ne longe regis,Al pek’ ne longe ĝin instruis,Kaj ĉion belan mallaŭdegis,Kaj ĉion noblan fordetruis;Mi kredon el homara koroForigis tute sen laboro....En mondo sole malsaĝulojEnuaj kaj hipokrituloj,Plej abomenaj kaj malpiaj,Kun kredo en animo restis....Sed... sed ĉu ili indaj estisJe zorgoj, je laboroj miaj?Kaj jen mi kaŝis min en montoj;Kaj flugis, kiel meteoro,Mi nokte super bruaj fontoj....Migranto kun kredema koroKaj kun espero en animo,Trompita per fajret’ proksima,Loĝejon trovi atendanteKaj kune kun ĉeval’ falante,Pereis en profundegaĵo,Kaj ĝemis,—kaj post li kurbiĝisPostsigno sanga sur krutaĵo....Sed mi ne longe amuziĝisPer tiel krima malbonego.Tre ofte, polvon eklevinte,En batalado kun ventego,Per fulmotondro min vestinte,Sur nuboj flugis mi facilaj,Volante inter elementojBruegaj, fortaj, malhumilaj,Animon savi de turmentojKaj de pensad’ neevitebla,—Forgesi pri neforgesebla!Ĉu estas senco en mizerajLaboroj homaj, en turmentoj,Malĝojoj, malfeliĉoj terajDe nunaj, de estontaj gentoj,Eĉ komparitaj kun minutoDe mia suferado muta?Kaj homoj? Viv’, labor’ ilia?Ĉu estas senc’ en ili ia?Ja ili pasis, ili pasos,Pri ili homoj pensi lasos!Espero estas: juĝ’ severa;Ĝi ĉiam pardonema restos!Sed mia malĝojad’ neteraEn mi, kun mi eterne estos,Ĝi finon, kiel mi, ne havos,De ĝi en tomb’ mi min ne savos!Jen al serpento ĝi similas,Jen kvazaŭ flamo hela brilas,Bruligas per bonega tento,Jen penson premas kvazaŭ ŝtono—Nedetruebla monumentoDe pereintaj jam esperoj,De revo pri pasinta bono,De sentoj, de pasioj teraj!Tamaro.—Vi kiu estas divenintaNe estas mi, sed seniĝintaPor ĉiam je trankvilo mia,Nevole al parolo viaAtentas mi kun ĝoj’ sekreta,Amiko mia suferanta.Sed se vi ruzi estas preta,Se trompon en anim’ kaŝante...Ho, min kompatu!... Kia gloro!...Por kio estas mia koroAl vi? Ĉu estas por ĉielojPli kara mi, ol ĉiuj belaj,Ne vidis kiujn vi? RibelajJa manoj de mortemaj homojIlian liton virgan puranNe ĉifis en iliaj domoj!Ne! donu vi fatalan ĵuron....Eldiru,—vidu: mi sopiras,Vi vidas revojn miajn! TimonAgrablan, dolĉan vi enspirasAl mi nevole en animon...Sed ĉion vi komprenis tuteKaj min kompatos sendispute!Ho, ĵuru,—ke jam malkonfesasMalbonon vi, kaj ke promesas...Ĉu jam en mond’ ne estas eblajPromesoj, ĵuroj nerompeblaj?...Demono.—Mi ĵuras je unua horoDe mond’, je ĝia horo lasta,Je krimo ĵuras malhonoraKaj je triumf’ de vero ĉasta;Mi ĵuras je turment’ de falo,De venko je revado pala;Mi ĵuras je kun vi sinvidoKaj je disiĝo atendata;De spiritaro je kunsido,Je ĝia sorto malamata,Je fratoj subpotencaj miaj,Je glavoj de anĝeloj sanktaj,Belegaj, fortaj, senpasiaj,Senfine min malestimantaj,Kaj je ĉielo, je infero,Je vi kaj je sankteco tera;Je lasta ĵuras horo miaKaj je unua larmo via;Je spir’ de via buŝo bela,De silka bukl’ je ondo hela;Je amo ĵuras mia teraKaj je feliĉo, je sufero,—Malnovan venĝon malkonfesas—Mi tute, malkonfesas ankaŭFierajn pensojn, kaj promesas,Ke nun jam de nenia flankoMi per venen’ de flato belaAl iu ektumultos koron.Mi tute ŝanĝos mian moron,Paciĝos mi kun Di’ ĉiela,Ĉar volas mi al li jam cedi;Mi volas preĝi, senti amon,Mi volas ankaŭ bonon kredi,Mi verŝos mian pentan larmon,Kaj ĝi tuj mem de frunto miaJe vi jam inda, mia bela,Forviŝos signojn de ĉielaSanktega fajro,—mond’ malpiaJam floros en nescio siaSen mi, trankvile kaj sen bruo!Ho, kredu: mi ĝis nun unuaKomprenis vin, kaj vin elektisPor mi sanktejon, kaj potenconMi ĉe piedoj viaj metis;Min amo via kiel donoAltiras,—kaj mi eterneconAl vi proponas por momento,—En amo, kiel en malbono,Tre granda estas mia sentoKaj ne ŝanĝema,—ho, Tamaro!Al mi vi kredu, mia kara.Mi, fil’ libera de etero,Vin, Dian kreitaĵon belan,Forprenos de malbona teroKun mi en landon superstelan,Kaj estos vi de mond’ reĝino,Unua mia amikino;Sen partopreno, sen bedaŭroRigardos vivon vi sur tero,Forestas kie longedaŭraBeleco kaj feliĉo vera,Alestas kie sole krimojKaj ekzekutoj, en animojDe ĉiuj kie—nur pasiojTre sensignifaj, tre malpiaj;Ne povas kie oni amiSen granda abomena timo,Aŭ malestimi kaj malamiPer tutaj fortoj de animo.Ĉu vi ne scias, mia bela,Signifas kion am’ minutaDe homoj? Ondo nur ribelaDe sango de naturo bruta!Sed tagoj kuras,—ĉio pasasKaj homoj baldaŭ ĝin forlasas.Ĉu homo povas ĉe disiĝoFortika resti? Ĉu li ŝparosSin de enuo, de laciĝo?Ĉu longe ankaŭ kontraŭstarosLi al forlogo de beleco,Aŭ al revad’ de arbitreco?Ne, mia kara amikino,Eksciu, ke ne estas sortoAl vi, simile al sklavinoDe malĝentila tera forto,Silente velki inter terajMalvarmaj kaj malgrandanimajAmikoj ŝajnaj kaj malveraj,Kaj en senfinaj, grandaj timoj,En senfrukteco de esperojKaj en laboroj ŝarĝaj viaj!Post mur’ de sankta monaĥejoNe estingiĝos sen pasiojVi inter preĝoj en preĝejo.De tuta mondo sin kaŝante,Neniam homojn eĉ vidante,En malproksim’ de viva ĉio,De homoj kaj de sankta Dio.Ho, ne! plej bela kreitaĵo,Por vi alia estas sorto:Alia granda profundaĵo,De ravoj, kaj turmento fortaAtendas vin! Forlasu mondonMizeran vi al ĝia sorto:Anstataŭ ĝi grandegan rondonDa multaj kaj fieraj sciojAl vi, plej kara, mi proponos.Amason da spiritoj miajAl vi, pro servo, tuj mi donos;Sklavinojn sorĉajnkaj facilajn,Plej obeemajn kaj humilajnAl vi mi donos, mia bela;Forŝiros mi kroneton oranPor vi de orienta stelo,Mi prenos noktan roson floran,Kaj ĝin per tiu roso puraMi superŝutos; per purpuraRadiobela de subiroEnvolvos mi talion vianBelegan, luksan kaj gracian;Per bonodora, pura spiroAeron tutan mi plenigos!Eterne per ludado miraMi aŭdon vian amuzigos;El or’, turkiso kaj safiroKonstruos mi palacon karan;Mi min mallevos fundon maranPost nubon flugos mi humile,Al vi mi donos ĉion teran,—Nur amu min!...XI.Kaj jen facileKaj dolĉe kisis li mizeranOferon sian; per parolo,Da logo sorĉa plenigita,Batalis li kun sia volo,Kun ŝia saĝo ŝancelita,Potenca de Demon’ rigardoBruligis ŝin; en nokt’ sensona,Malluma, ĝi brilegis forta,Neforbatebla, kiel ponardo.Triumfis, ve, spirit’ malbona!De lia kis’ veneno mortaAperis tuj en koro ŝia...Turmenta kaj terura krioSilenton noktan ekondigis.En si ĝi ĉion tuj kunigis:Kaj amon flaman, kaj suferon,Riproĉon kun petego lasta,Kaj adiaŭon senesperanKun vivo juna, vivo ĉasta....XII.En tiu nokta temp’ gardanto,Ĉirkaŭirante muron altan,Tabulon feran ekbatante,—Malrapidigis tuj senhaltanĈirkaŭiradon: li atingisĈambreton ŝian... Kun esprimoDe konfuziĝo en animoSubite manon li haltigisKaj en tabulon ne frapadis.Jen tra ĉirkaŭa li silentoSubite ŝajne klare aŭdis,Ke sonis kiso tre konsenta,Malforta ĝem’, minuta krio.Kaj dubo peka kaj malpiaAl li aperis en animo...Sed poste silentiĝis ĉio,Kaj jen ankoraŭ post momentoAlflugis nur el malproksimoPer blovo de facila ventoMurmuro dolĉa de folioj,Kaj en mallumaj bordoj siajRivero bruis en silento.Kanonon sanktan de piuloEn timo legas maljunulo,Por de diabla forta tentoForigi pekan penson sian;Por fingroj benas li tremantajEkscitiĝantan bruston pian,Kaj jen per paŝoj rapidantajDaŭrigas plu iradon sian....XIII.En ĉerko kuŝis ŝi similaJe mem anĝelo de ĉielo;Pli blanka, pura, ol kovrilo,Konservis sin koloro helaDe ŝia frunto juna, bela,Fermitaj okulharoj estas...Sed, Dio! ĉu ne dirus ĉiu,Ke juna belulino tiuEn siaĉerko nur dormetas,Kaj kison varman nur atendas,Aŭ tagon? Sed radio sunaSenfrukte tute sin etendasSur frunto de knabino juna;Kaj vane en malĝoj’ sensencaNun kisis buŝo ŝin parenca.—Ne, ne,—neniu estas fortaBatali kun kruela morto!XIV.Neniam eĉ en grava festoAnkoraŭ estis tiel karaKaj tiel bela, riĉa vestoDe formortinta nun Tamaro.Floretoj, laŭ antikva moro,Ornamas ŝin,—agrabla, fortaDe ili fluas bonodoro,Sed igas ilin mano mortaAdiaŭ diri jam al mondo.Nenio en vizaĝo ŝiaParolis, ke en brua ondoDe ravo flama kaj pasiaŜi mortis. Estis plenigitaVizaĝo ŝia je marmoraBeleco, tute senigitaJe saĝo, je esprimo kora,Sekreta, kiel muta morto,Aŭ kiel mem severa sorto.Rideto stranga malvarmiĝisSur ŝia bela buŝ’ silenta;Pri malĝojad’ de ĝi sciiĝisOkulo sperta kaj atenta.En ĝi vidiĝis malestimoDe horo forflorinta, bona,De lasta senca pens’ esprimo,Al tero—adiaŭ’ sensona.Rebrilo vana de pasinta,Ankoraŭ estis ŝi pli morta,Pli senespera, pli malforta,Ol mem rigard’ estingiĝinta.Tiele en vespera horo,Fluidiĝinte kiam tute,Jam kaŝas sin en maro oraKaleŝo taga,—tuj minuteKaŭkazaj neĝoj, konservanteRadion ruĝan kaj brilante,Lumiĝas nur sur horizontoSed jam al tiu lum’ malĝojaNe iros en dezert’ renkonteRebrilo, kaj nenies vojoNeniam estos lumigitaDe ĝia supro glaciita!...XV.Parencoj ĉiuj kaj najbarojKunvenis por malgaja vojo.Ŝirante siajn grizajn harojn,Batante bruston en malĝojo,Gudalo princ’ en lasta fojoJam sidas sur ĉevalo brava,—Kaj ĉiuj rajdas. Longa vojoPor ili estas. Inter avaOstaro estas elfositaPor ŝi rifuĝo plej trankvila.Prapatr’ Gudala, prigloritaRabisto brava malhumila,Malsano kiam lin kunligisKaj kiam venis penta horo,En profundaĵ’ de sia koroPreĝejon fari sin ŝuldigisSur supro de montar’ granita,Sur kiu estis nur aŭditaKantado de neĝvent’ teruraKaj kie flugas nur vulturo.—Kaj baldaŭ en neĝar’ KazbekaPreĝejon vento ĉirkaŭblovis,Kaj ostoj de rabisto pekaPor si trankvilon tie trovis;Kaj alta mont’ aliformiĝis,Sur ĝi aperis nun tombejo:Postmorta kvazaŭ nun loĝejoAl mem ĉielo proksimiĝis;Ĝin malproksime de okulojNe tuŝos kvazaŭ vivo tera...Sed vane! Sonĝas malvivulojNek ĝojon de feliĉo vera,Nek malgajecon de pasinta,Jam por eterne formortinta.XVI.En spaco de etero bluaTraflugis unu el anĝelojSanktegaj sur flugiloj helaj;Animon li de mondo bruaEn brakoj portis al ĉieloj;Per dolĉa vorto de esperoLi ĝin de dubo ŝarĝa savas,Kaj signon kriman de suferoPer larmoj li de ĝi forlavas.Al ili estis jam aŭditaEl paradizo sankta kanto—Subite, vojon trahakanta,Sin levis el infer’ spirito.Potenca kiel vent’, severeLi brilis, kvazaŭ fulm’ radia,Kaj arogante, kaj fiereEkkriis li: «ŝi estas mia!»Kun tim’, per preĝo defendata,Alpremis sin al brusto ŝparaAnimo peka de Tamaro.Nun sorto estis decidataDe estonteco: li denoveNun staris antaŭ ŝi senmove,Sed, ho potenca sankta Dio!Kun li fariĝis stranga io:Rigardo lia estis plenaDa malboneco, da esprimoDe malfavor’, de malestimo,Kaj de malpaco al veneno;Kaj de vizaĝo senmovemaMalvarmo blovis mortigema.«For, malaperu, ho malpiaSpirito de malluma dubo!»Respondis lin sendito Dia,Vestinte sin per blanka nubo:«Sufiĉe vi jam triumfadisKaj ŝin sufiĉe posedadis;Sed hor’ de juĝo nun alvenis,Ekprovon ŝarĝan ŝi eltenis,Kaj bona estas volo Dia!Forpasis tagoj de sufero,Jam de animo bela ŝiaNun kun kaduka vest’ de teroForfalis ĉenoj de malbono,Ni ŝin,—eksciu, ho Demono,—Atendis longe en ĉielo!Ja vivo de animo ŝiaSur peka tero estis tia,Ke ĝi prezentis nur momentonDe suferad’ neelportebla,De granda ĝoj’ neatingeblaKaj de turmenta kora sento;El plej bonega ĝi eteroDe Dio estis elteksita,Ĝi estis tute ne por tero,Kaj tero ne por ĝi kreita!Ŝi dubojn siajn elaĉetisPer kosto granda kaj kruela...Ŝi amis kore, sin turmentis,—Kaj nun atendas ŝin ĉielo!»Kaj ekrigardis lin anĝeloSevere per okuloj brilaj,Kaj, eksvinginte per flugiloj,Fordronis en bluaĵ’ ĉiela.Demono forvenkita estis....Revaĵojn siajn li, fiera,Malbenis, kaj denove restisLi sola sur enua teroSen am’, sen kredo, sen espero!...Ĝis nun ankoraŭ en montaroKaŭkaza, sur dekliva klino,En valo bela de KajŝaroRestaĵoj estas de ruino.Pri ĝiaj detruitaj turojEkzistas inter kaŭkazanojRakontoj multaj kaj teruraj,Amataj forte de infanoj....Jen inter arboj monumento,Fantomo kvazaŭ, en silentoNigriĝas ĉiam en nebuloj.Pri tagoj ĝi rakontas sorĉaj;Malsupre montras sin auloj[12],Kaj tero floras kaj verdiĝas,De ĉie flugas sonoj voĉaj,—Rivero brilas kaj ruliĝas,De alta monto ekfalante;El malproksimo, sonorante,Trairas granda karavano.Naturo—belulin’, ŝercante,Sen zorg’, simile je infano,Amuzas sin per vivo juna,Kaj per printempo, kaj per suno.Sed nun kastelo, jam finintaAntikvan longan servon sian,Kiel aĝulo, transvivintaAmikojn, karan familion,Malgaje staras, sen espero.En ĝi loĝantoj nevideblajAtendas nokton nur: liberoKaj fest’ por ili estas eblajNur tiam, kiam lun’ subiras!Kaj ili zumas, kaj disiras,Disflugas kun diversa krio.Jen araneo en sekretoAlpaŝis al ŝpinad’ de reto;Jen de lacertoj familioPetolas gaje sur tegmento,Kaj singardema jen serpentoElrampas el malluma truoSur platon de peron’, kaj volvasSin ringe sen nenia bruo,Jen ree lerte sin disvolvas,Jen al bastono ĝi similasKaj kuŝas, kaj tre hele brilas,Simila kvazaŭ glavo ŝtala,Forlasis kiun mortigitaHeroo ia en bataloEn tempo longe forgesita....—Sovaĝa estas ĉio, ĉie.Postsignoj iaj de pasintaVidataj estas nun nenie,—Ĉar ilin estis balaintaMan’ de eterno senpartia,Kaj memorigos jam nenioPri glora nomo de GudaloKaj pri filino kara lia!Sed sur plej alta monta valo,Sur kiu estis enfositaOstar’ ilia, konservitaPreĝejo inter nuboj staras:Ĝis nun ĝin sankta Dio ŝparas;En gardo ĉe pordegoj ĝiajVidiĝas vico da granitoj,Per neĝ’ eterna priŝutitaj:Sur brust’ ilia el glaciojTavol’ eterna hele brilasKaj tute al kiras’ similas,Grandegoj dormaj da neĝarojSur suproj montaj sin etendas,Kaj, sulkiĝinte, ĉie pendasFrostitaj kvazaŭ falakvaroj.Iradas tie vent’ patrole,Forblovas polvon ĝi memvoleDe grizaj antikvegaj murojKaj de ruinaj altaj turoj—Jen kantas ĝi senfinajn kantojn,Jen laŭte vokas gardstarantojn.Aŭdinte pri preĝejo miraEn tiu ĉi sovaĝa lando,Al ĝi nur nuboj de suriroRapidas en amaso granda;Kaj al plataro tomba tiuNeniu jam de homoj irasPor plori tie, kaj neniuNun tie ĝemas kaj sopiras!Ŝtoneg’ malluma de KazbekoGardadas nur akiron sian,Kaj plendo de homaro pekaNe tuŝos sonĝon jam ilian.
I.
«Ho patro! patro! min aŭskultu,Tamaron vian ne insultu!Mi ploras. Vidu mian ploron!...Ĝi forsekigas junan koron....Nenies estos mi edzino—Al miaj vi fianĉoj diru:Eterne restos mi knabinoKaj ili ĉiuj nun foriru.Post tempo, kiam, mortigita,Li estis jam enterigita,Per revoj min neforbateblajSpirito ruza tumultigas;Kaj sonĝoj tre nekompreneblajEn nokto min maltrankviligas;Ne povas preĝi mi anime:Pens’ pia estas malproksime,Kaj mi en vejnoj fajron sentas...Sekiĝas, velkas mia koro.Ho patro! io min turmentas....Ho, cedu, patr’, al mia ploro!En sanktan monaĥejon senduFilinon vian senprudentan;Savinto tie min defendu,Akceptu mian koron pentan.Por mi forestas gajo luma....Nur sankta monaĥejo restas:Ĝi kaŝos min de viv’ malluma,Por mi ĝi ĉerk’ agrabla estas.»
II.
Kaj monaĥejon tre mallumanKun parencaro ŝi enpaŝis,Kaj tie ĉi ŝi bruston junanPer nigra hara vesto kaŝis.Sed, kiel sub ŝtofaĵ’ arĝenta,Sub vesto hara, plej humila,Frapadis koro maltrankvilaEn brusto per revaĵo tenta.Eĉ ĉe altaro plej brilantaEn daŭro de solena kanto,Per kiu oni Dion laŭdis,Konatan ŝi parolon aŭdis.Sub ark’ preĝeja duonlumaTre ofte, nur por ŝi vidata,Figuro glitis tre konata;En bonodor’ facila fuma,Brilante kiel stelo, tienLi loge vokis ŝin... sed kien?
III.
Jen monaĥejo en montaroj,De tuta mond’ apartigita,Per vic’ de poploj kaj ĉinaro[9]De ĉiuj flankoj ĉirkaŭita.Tra ili, post subiro suna,En ĉambr’ briletis izolitaLampet’ de monaĥino juna.Sub ombr’ de belaj migdalujoj,Ĉe multaj krucoj plej malgajaj—Gardantoj mutaj de ĉerkujoj,—Kantadis ĥor’ da birdoj gajaj;Sur ŝtonoj malvarmetaj fontojTrafluis brue kaj saltante,Kaj, sub superpendantaj montojEn intermont’ sin kunverŝante,Ruliĝis inter arbetaĵo,Per prujn’ kovrita de floraĵo.
IV.
En nord’ montaro estis belaEn bril’ de ĉielruĝo hela;—Fumeto kiam bluiĝanteGajigas koron de gruzinoj,Kaj, orienten sin turnante,Al preĝo vokas muezinoj[10];Kaj kiam laŭta sonorilo,De monaĥejo vekigilo,Tremadas en aer’ matenaEn horo paca kaj solena;Gruzino kiam bela, junaDeklivas sin de kruta montoKun longa kruĉ’ al brua fonto,—Montaro en lumado sunaPer tuta sia ĉeno belaTre longe en altaĵ’ ĉielaViola kvazaŭ muro restis.Kaj en vespero ĝi sin vestisPer tuko lume-ruĝa, hela.Plej alta en montar’ parenca—Kazbeko: en eterna neĝoEn vest’ arĝenta, kvazaŭ reĝoĜi staras forta kaj potenca.
V.
Sed, plena je revaĵo krima,Ne estis de Tamar’animoAl ravoj puraj atingebla.Por ŝi per ombr’ nepenetreblaNun mondo estis ĉirkaŭita,Egale ĉiam kaj per ĉioŜi estis multe turmentita:Matene per de sun’ radioKaj nokte per mallum’ terura.Apenaŭ nokto superpendas,Tre ofte ŝi ĉe sanktfiguroEn frenezeco sin etendas—Kaj ploras; kaj en nokt’ silentaMigranto ia kun atentoAŭskultas, kiel ŝi ploregas,Kaj pensas li: «spirit’ malpentaPunita en kavern’ ĝemegas!»—Kaj li tre akran aŭdon streĉas,Ĉevalon pelas, savon serĉas.
VI.
Tre ofte en revaĵ’ tremante,Ĉe mem fenestro en silentoTamaro sidas meditante;Ŝi malproksimon kun atentoRigardas longe kaj sopiras....Al ŝi do ia voĉo diras:«Li nepre venos! Sonĝoj viajNe vane ja vin karesadis,Kaj li kun vortoj flamaj siajKaj kun rigardo plej brilantaAl vi ne vane aperadis.»Ŝi longe estas sopiranta,Pro kio—tute ne komprenas;Ŝi Dion sanktan preĝi penas,Sed preĝas lin obstina koro;De batalado lacigita,Sur lito kuŝas ŝi kun ploro—Kusen’ bruligas, sufokitaKaj timigita, ŝi eksaltas,Sin levas brusto tre rapideKaj flamas ŝultroj, kaj ekhaltasSpirado ŝia, kaj, avideSerĉante brakojn plej pasiajn,Ŝi strange diras vortojn iajn....
VII.
Gruzujo tuta per kovrilojDe nokto estas jam vestita.Demon’, per amo forlogita,Rapidas gaje sur flugilojHumilan sanktan monaĥejon.Sed ne kuraĝis li tuŝetiTre longe pacan rifuĝejon.Kaj unu fojon eĉ forĵetiLi tute, ŝajne, preta estisIntencon de animo sia.Enpensa, jam tre longe restisĈe alta mur’ spirit’ malpia;Li vagas, kaj de paŝoj liajSen vento tremas eĉ folioj.Antaŭen li rigardon sendas:Fenestro estas lumigita,—Jam longe iun ŝi atendas.Kaj jen en valo izolitaEksonis de ĉinhar’[11]tintadoKaj belaj sonoj de kantado;Kaj fluis tiuj sonoj ĉarmajMezure unu post alia,Simile je agrablaj larmoj;Kaj estis tiu kanto diaTre delikata kaj tre bela,—Ĝi kvazaŭ estis kunmetitaPor tero peka en ĉielo.Ekvolis, eble, mem anĝeloSinvidi kun amiko tera,Kaj al anim’ de suferanto,Kun amo sankta kaj sincera,Ekkantis pri estinta, vera,Por per belega sia kantoForigi lian suferadon?...Nun amon, ĝian sopiradon,Kaj ekscitiĝon, kaj malĝojonDemono nur unuan fojonKomprenis.... Li en maltrankviloForflugi volas,—sed flugiloNe movas sin, ne ŝanceliĝas!Kaj,—kia mirindaĵ’senfina!—Sur vangoj ŝarĝa larm’ ruliĝas....Ĉe tiu ĉambro monaĥinaĜis nun ankoraŭ estas ŝtono,Trabruligita per plej varma,Je fajr’ simila flama larmo,Per ŝarĝa larmo de Demono!...
VIII.
Jen rifuĝejon li eniras,Por amo preta, li dezirasJam bonon fari, li komprenis,Ke nova viv’ por li alvenis.Ne klara trem’ de atendado,De necerteco muta timo,Malĝojo ama, sopirado,—Unue venis al animoFiera, peka de Demono;Ĝiestis antaŭdir’ malbona....Eniras de neig’ spiritoKaj vidas: antaŭ li kerubo,El sankta paradiz’ sendito,Gardant’ de pekulino bela,En vest’ facila, kiel nubo,—Li staras kun rideto hela,Kaj per flugilo blanka siaDe malamiko ŝin ombrigis....Kaj jen radi’ de lumo DiaRigardon lian ekblindigis,Kaj ne saluton li afablan,—Riproĉon aŭdas malagrablan:
IX.
«Spirit’ malvirta, maltrankvila,Vi kial tien ĉi eniris?En rifuĝejo plej humilaĜis nun malbon’ ankoraŭ spirisNeniam; via adorantoForestas tie ĉi! Kun krimo,Kun tento lerta en animo,Malbonon sole dezirante,Ne tuŝu sanktan amon mian!Vin kiu vokis?»Respondante,Spirit’ malica plej malpianVizaĝon faris kaj ekridis;Ĵaluze brilis, kiel flamo,Rigardo lia, kaj revidisEn si antaŭan li malamon.«Ŝi—mia! li ekkriis brue:Forlasu ŝin! ŝi estas mia!Aperis vi jam tro malfrue,Ho, sankta de ĉiel’ gardanto,—Por mi kaj ŝi, sendito Dia,Vi nun ne estas jam juĝanto.Kaj ŝia koro, kaj belecoSendube tute miaj estas;Kaj via virto, kaj sanktecoJam tute tie ĉi forestas;Vi vane gardi ŝin intencas,Ĉar mi ŝin amas, mi potencas!»Kaj jen malgaje rigardinteOferon de malpia tero,Kaj, per flugiloj eksvinginte,Anĝelo dronis en aero....
X.
Tamaro.Ho, kiu estas vi? DanĝeraParolo via! Vi ĉielaSendito estas, aŭ infera?Vi kion volas?
Tamaro.
Demono.Vi plej bela!
Demono.
Tamaro.Sed diru—do, vi estas kiu?...Respondu tuj....
Tamaro.
Demono.Mi estas tiu,Je kies voĉo vi atentisEn nokto nigra kaj trankvila,Malĝojon kies vi eksentis,Kaj kies penso plej facilaAl via saĝo iam venis.—En sonĝo kiun vi divenis;Mi—tiu kies eĉ rigardoPli mortigema, ol ponardo,Esperon tutan pereigas,Apenaŭ hom’ kun ĝi sin ligas;Neniu min kun am’ alprenasKaj ĉio viva min malbenas.Eterno, spac’—por mi nenio;Mi estas vip’ de sklavoj miaj,Mi—reĝo de libera scio,Mi—malamiko de mem Dio,Kaj vidu: ĉe piedoj viajMi klinas min, mi, mi—teruro,Malbono, puno de naturo!Al vi mi nun en kortuŝecoAlportis preĝon diligentanDe amo kaj de amikeco,Pasion mian teran varman,Malĝojon teran plej turmentan,Unuan mian veran senton,Unuan ankaŭ mian larmon.Kompatu—do pri mia sorto!Vi min returnus al ĉielo,Al bono nur per unu vorto;Per am’ vestita, mi anĝeloFariĝus ree, kaj ankoraŭPli bela estus, pli brilanta.Aŭskultu nur, mi petas kore,—Mi—via sklavo suferanta,Senfine forte vin amanta!Apenaŭ nur mi vin ekvidis,Subite en anim’ jeridis,Malamis forton mi inferan,Kaj senmortecon, kaj potencon,En kiuj mi ne vidis sencon,—Kaj mi enviis ĝojon teran:Ne vivi, kiel vi,—ne povas,Mi tute, kaj mi eĉ ne provasDe vi aparte vivi. MiaSensanga, forta kor’ malpiaEksentis jam sur sia fundoRadion de agrabla sento,Kaj ree en malnova vundoSin movas de malĝoj’ serpento....Sen vi—pro kio miaj fortoj?Potenco mia? Senmorteco?Ĝi estas nur bonsonaj vortoj,Preĝejo granda sen dieco!
Demono.
Tamaro.Forlasu min, spirit’ envia!Silentu, mi al vi ne kredas!....Ho ve!... Kreint’ potenca mia!Mi sentas: mi al li jam cedas;Ne povas preĝi mi; je mortaVeneno estas plenigitaJam mia saĝo plej malforta!Kompatu, vi min pereigas;Per morto estas ĉirkaŭitaParolo via... Kio igas,Ke vi min amu? Ho, pro Dio,Al mi respondu, diru!...
Tamaro.
Demono.Kio?Ho ve! mi mem ne scias kio;Je vivo nova tute plena,Tuj mem de mia kap’ malbenaKroneton pikan mi formetis,Pasintan tutan mi forĵetis;Kaj paradizon, kaj inferonMi en okuloj viaj trovas!Al vi mi sentas amon veran,Ekami tiel vi ne povas:Per tuta forto, per potencoDe revo kaj de pens’ senmortaMi amas. En de mond’ komencoJam en animo mia fortaFiguro via ĉiam belaFortike estis impresita,Kaj longe antaŭ mi, ĉarmita,Ĝi flugis en eter’ ĉiela.Jam longe, maltrankviliĝante,Agrablan nomon mi atentis;En paradizo eĉ estante,Mi ĉiam unu mankon sentis,Kun mi vin belan ne havante.Ho, se vi povus kompreniĝi,Sopiro kia kaj malbeno—En tuta viv’ sen partoprenoSuferi, ĝemi, turmentiĝi,Kaj plezuriĝi,—sed por bonoJam ne atendi ian laŭdon,Kaj rekompencon—por malbono;Elporti ĉiam bataladon,Sed nek triumfi, nek paciĝi!Domaĝi ĉiam, ne volante,Kaj ĉion vidi, kaj sciiĝi,Kaj senti, kaj nenion timi,En tuta ter’ nenion ami,Kaj peni ĉion nur malami,Kaj tutan mondon malestimi!...Apenaŭ nur de Di’ malbenoAl mi subite proksimiĝis,—Natura varma ĉirkaŭprenoPor mi eterne malvarmiĝis....Jen vidis mi ĉielarkaĵon,Brilantan klaran ornamaĵonDe bonkonataj lumaj steloj,Vestitaj en kronetoj belaj;Sed ili tute ne rekonisMin en vestaĵo de infero!Kaj tute jam en malesperoAl mi alveni mi admonisKunfratojn, je mi mem similajn,Sed—ve! mi ankaŭ mem rekonisNek vortojn de malbon’ iliajn,Nek vizaĝegojn kun rigardojPli mortigemaj, ol ponardoj....Kaj, eksvinginte per flugiloj,Forflugis mi... sed kien? kial?Ne scias.—Min amikoj miajForĵetisĉiuj; mondo tutaPor mi fariĝis surda, muta,Kiel ĉiel’ kun bonoj Diaj.Ŝipeto tiel difektita,Sen direktilo kaj sen velo,Per ond’ libera ekkaptita,Rapide naĝas,—sed sencelo;Tiele en mateno fruaFragment’ de nubo tondra brua,En ark’ ĉiela nigriĝante,Nenie halti kuraĝante,Vidante celon eĉ nenie,Traflugas—kien kaj de kieĜi mem ne scias:—sola DioPotenca scias nur pri tio!...Sed mondon mi ne longe regis,Al pek’ ne longe ĝin instruis,Kaj ĉion belan mallaŭdegis,Kaj ĉion noblan fordetruis;Mi kredon el homara koroForigis tute sen laboro....En mondo sole malsaĝulojEnuaj kaj hipokrituloj,Plej abomenaj kaj malpiaj,Kun kredo en animo restis....Sed... sed ĉu ili indaj estisJe zorgoj, je laboroj miaj?Kaj jen mi kaŝis min en montoj;Kaj flugis, kiel meteoro,Mi nokte super bruaj fontoj....Migranto kun kredema koroKaj kun espero en animo,Trompita per fajret’ proksima,Loĝejon trovi atendanteKaj kune kun ĉeval’ falante,Pereis en profundegaĵo,Kaj ĝemis,—kaj post li kurbiĝisPostsigno sanga sur krutaĵo....Sed mi ne longe amuziĝisPer tiel krima malbonego.Tre ofte, polvon eklevinte,En batalado kun ventego,Per fulmotondro min vestinte,Sur nuboj flugis mi facilaj,Volante inter elementojBruegaj, fortaj, malhumilaj,Animon savi de turmentojKaj de pensad’ neevitebla,—Forgesi pri neforgesebla!Ĉu estas senco en mizerajLaboroj homaj, en turmentoj,Malĝojoj, malfeliĉoj terajDe nunaj, de estontaj gentoj,Eĉ komparitaj kun minutoDe mia suferado muta?Kaj homoj? Viv’, labor’ ilia?Ĉu estas senc’ en ili ia?Ja ili pasis, ili pasos,Pri ili homoj pensi lasos!Espero estas: juĝ’ severa;Ĝi ĉiam pardonema restos!Sed mia malĝojad’ neteraEn mi, kun mi eterne estos,Ĝi finon, kiel mi, ne havos,De ĝi en tomb’ mi min ne savos!Jen al serpento ĝi similas,Jen kvazaŭ flamo hela brilas,Bruligas per bonega tento,Jen penson premas kvazaŭ ŝtono—Nedetruebla monumentoDe pereintaj jam esperoj,De revo pri pasinta bono,De sentoj, de pasioj teraj!
Demono.
Tamaro.—Vi kiu estas divenintaNe estas mi, sed seniĝintaPor ĉiam je trankvilo mia,Nevole al parolo viaAtentas mi kun ĝoj’ sekreta,Amiko mia suferanta.Sed se vi ruzi estas preta,Se trompon en anim’ kaŝante...Ho, min kompatu!... Kia gloro!...Por kio estas mia koroAl vi? Ĉu estas por ĉielojPli kara mi, ol ĉiuj belaj,Ne vidis kiujn vi? RibelajJa manoj de mortemaj homojIlian liton virgan puranNe ĉifis en iliaj domoj!Ne! donu vi fatalan ĵuron....Eldiru,—vidu: mi sopiras,Vi vidas revojn miajn! TimonAgrablan, dolĉan vi enspirasAl mi nevole en animon...Sed ĉion vi komprenis tuteKaj min kompatos sendispute!Ho, ĵuru,—ke jam malkonfesasMalbonon vi, kaj ke promesas...Ĉu jam en mond’ ne estas eblajPromesoj, ĵuroj nerompeblaj?...
Tamaro.
Demono.—Mi ĵuras je unua horoDe mond’, je ĝia horo lasta,Je krimo ĵuras malhonoraKaj je triumf’ de vero ĉasta;Mi ĵuras je turment’ de falo,De venko je revado pala;Mi ĵuras je kun vi sinvidoKaj je disiĝo atendata;De spiritaro je kunsido,Je ĝia sorto malamata,Je fratoj subpotencaj miaj,Je glavoj de anĝeloj sanktaj,Belegaj, fortaj, senpasiaj,Senfine min malestimantaj,Kaj je ĉielo, je infero,Je vi kaj je sankteco tera;Je lasta ĵuras horo miaKaj je unua larmo via;Je spir’ de via buŝo bela,De silka bukl’ je ondo hela;Je amo ĵuras mia teraKaj je feliĉo, je sufero,—Malnovan venĝon malkonfesas—Mi tute, malkonfesas ankaŭFierajn pensojn, kaj promesas,Ke nun jam de nenia flankoMi per venen’ de flato belaAl iu ektumultos koron.Mi tute ŝanĝos mian moron,Paciĝos mi kun Di’ ĉiela,Ĉar volas mi al li jam cedi;Mi volas preĝi, senti amon,Mi volas ankaŭ bonon kredi,Mi verŝos mian pentan larmon,Kaj ĝi tuj mem de frunto miaJe vi jam inda, mia bela,Forviŝos signojn de ĉielaSanktega fajro,—mond’ malpiaJam floros en nescio siaSen mi, trankvile kaj sen bruo!Ho, kredu: mi ĝis nun unuaKomprenis vin, kaj vin elektisPor mi sanktejon, kaj potenconMi ĉe piedoj viaj metis;Min amo via kiel donoAltiras,—kaj mi eterneconAl vi proponas por momento,—En amo, kiel en malbono,Tre granda estas mia sentoKaj ne ŝanĝema,—ho, Tamaro!Al mi vi kredu, mia kara.Mi, fil’ libera de etero,Vin, Dian kreitaĵon belan,Forprenos de malbona teroKun mi en landon superstelan,Kaj estos vi de mond’ reĝino,Unua mia amikino;Sen partopreno, sen bedaŭroRigardos vivon vi sur tero,Forestas kie longedaŭraBeleco kaj feliĉo vera,Alestas kie sole krimojKaj ekzekutoj, en animojDe ĉiuj kie—nur pasiojTre sensignifaj, tre malpiaj;Ne povas kie oni amiSen granda abomena timo,Aŭ malestimi kaj malamiPer tutaj fortoj de animo.Ĉu vi ne scias, mia bela,Signifas kion am’ minutaDe homoj? Ondo nur ribelaDe sango de naturo bruta!Sed tagoj kuras,—ĉio pasasKaj homoj baldaŭ ĝin forlasas.Ĉu homo povas ĉe disiĝoFortika resti? Ĉu li ŝparosSin de enuo, de laciĝo?Ĉu longe ankaŭ kontraŭstarosLi al forlogo de beleco,Aŭ al revad’ de arbitreco?Ne, mia kara amikino,Eksciu, ke ne estas sortoAl vi, simile al sklavinoDe malĝentila tera forto,Silente velki inter terajMalvarmaj kaj malgrandanimajAmikoj ŝajnaj kaj malveraj,Kaj en senfinaj, grandaj timoj,En senfrukteco de esperojKaj en laboroj ŝarĝaj viaj!Post mur’ de sankta monaĥejoNe estingiĝos sen pasiojVi inter preĝoj en preĝejo.De tuta mondo sin kaŝante,Neniam homojn eĉ vidante,En malproksim’ de viva ĉio,De homoj kaj de sankta Dio.Ho, ne! plej bela kreitaĵo,Por vi alia estas sorto:Alia granda profundaĵo,De ravoj, kaj turmento fortaAtendas vin! Forlasu mondonMizeran vi al ĝia sorto:Anstataŭ ĝi grandegan rondonDa multaj kaj fieraj sciojAl vi, plej kara, mi proponos.Amason da spiritoj miajAl vi, pro servo, tuj mi donos;Sklavinojn sorĉajnkaj facilajn,Plej obeemajn kaj humilajnAl vi mi donos, mia bela;Forŝiros mi kroneton oranPor vi de orienta stelo,Mi prenos noktan roson floran,Kaj ĝin per tiu roso puraMi superŝutos; per purpuraRadiobela de subiroEnvolvos mi talion vianBelegan, luksan kaj gracian;Per bonodora, pura spiroAeron tutan mi plenigos!Eterne per ludado miraMi aŭdon vian amuzigos;El or’, turkiso kaj safiroKonstruos mi palacon karan;Mi min mallevos fundon maranPost nubon flugos mi humile,Al vi mi donos ĉion teran,—Nur amu min!...
Demono.
XI.
Kaj jen facileKaj dolĉe kisis li mizeranOferon sian; per parolo,Da logo sorĉa plenigita,Batalis li kun sia volo,Kun ŝia saĝo ŝancelita,Potenca de Demon’ rigardoBruligis ŝin; en nokt’ sensona,Malluma, ĝi brilegis forta,Neforbatebla, kiel ponardo.Triumfis, ve, spirit’ malbona!De lia kis’ veneno mortaAperis tuj en koro ŝia...Turmenta kaj terura krioSilenton noktan ekondigis.En si ĝi ĉion tuj kunigis:Kaj amon flaman, kaj suferon,Riproĉon kun petego lasta,Kaj adiaŭon senesperanKun vivo juna, vivo ĉasta....
XII.
En tiu nokta temp’ gardanto,Ĉirkaŭirante muron altan,Tabulon feran ekbatante,—Malrapidigis tuj senhaltanĈirkaŭiradon: li atingisĈambreton ŝian... Kun esprimoDe konfuziĝo en animoSubite manon li haltigisKaj en tabulon ne frapadis.Jen tra ĉirkaŭa li silentoSubite ŝajne klare aŭdis,Ke sonis kiso tre konsenta,Malforta ĝem’, minuta krio.Kaj dubo peka kaj malpiaAl li aperis en animo...Sed poste silentiĝis ĉio,Kaj jen ankoraŭ post momentoAlflugis nur el malproksimoPer blovo de facila ventoMurmuro dolĉa de folioj,Kaj en mallumaj bordoj siajRivero bruis en silento.Kanonon sanktan de piuloEn timo legas maljunulo,Por de diabla forta tentoForigi pekan penson sian;Por fingroj benas li tremantajEkscitiĝantan bruston pian,Kaj jen per paŝoj rapidantajDaŭrigas plu iradon sian....
XIII.
En ĉerko kuŝis ŝi similaJe mem anĝelo de ĉielo;Pli blanka, pura, ol kovrilo,Konservis sin koloro helaDe ŝia frunto juna, bela,Fermitaj okulharoj estas...Sed, Dio! ĉu ne dirus ĉiu,Ke juna belulino tiuEn siaĉerko nur dormetas,Kaj kison varman nur atendas,Aŭ tagon? Sed radio sunaSenfrukte tute sin etendasSur frunto de knabino juna;Kaj vane en malĝoj’ sensencaNun kisis buŝo ŝin parenca.—Ne, ne,—neniu estas fortaBatali kun kruela morto!
XIV.
Neniam eĉ en grava festoAnkoraŭ estis tiel karaKaj tiel bela, riĉa vestoDe formortinta nun Tamaro.Floretoj, laŭ antikva moro,Ornamas ŝin,—agrabla, fortaDe ili fluas bonodoro,Sed igas ilin mano mortaAdiaŭ diri jam al mondo.Nenio en vizaĝo ŝiaParolis, ke en brua ondoDe ravo flama kaj pasiaŜi mortis. Estis plenigitaVizaĝo ŝia je marmoraBeleco, tute senigitaJe saĝo, je esprimo kora,Sekreta, kiel muta morto,Aŭ kiel mem severa sorto.Rideto stranga malvarmiĝisSur ŝia bela buŝ’ silenta;Pri malĝojad’ de ĝi sciiĝisOkulo sperta kaj atenta.En ĝi vidiĝis malestimoDe horo forflorinta, bona,De lasta senca pens’ esprimo,Al tero—adiaŭ’ sensona.Rebrilo vana de pasinta,Ankoraŭ estis ŝi pli morta,Pli senespera, pli malforta,Ol mem rigard’ estingiĝinta.Tiele en vespera horo,Fluidiĝinte kiam tute,Jam kaŝas sin en maro oraKaleŝo taga,—tuj minuteKaŭkazaj neĝoj, konservanteRadion ruĝan kaj brilante,Lumiĝas nur sur horizontoSed jam al tiu lum’ malĝojaNe iros en dezert’ renkonteRebrilo, kaj nenies vojoNeniam estos lumigitaDe ĝia supro glaciita!...
XV.
Parencoj ĉiuj kaj najbarojKunvenis por malgaja vojo.Ŝirante siajn grizajn harojn,Batante bruston en malĝojo,Gudalo princ’ en lasta fojoJam sidas sur ĉevalo brava,—Kaj ĉiuj rajdas. Longa vojoPor ili estas. Inter avaOstaro estas elfositaPor ŝi rifuĝo plej trankvila.Prapatr’ Gudala, prigloritaRabisto brava malhumila,Malsano kiam lin kunligisKaj kiam venis penta horo,En profundaĵ’ de sia koroPreĝejon fari sin ŝuldigisSur supro de montar’ granita,Sur kiu estis nur aŭditaKantado de neĝvent’ teruraKaj kie flugas nur vulturo.—Kaj baldaŭ en neĝar’ KazbekaPreĝejon vento ĉirkaŭblovis,Kaj ostoj de rabisto pekaPor si trankvilon tie trovis;Kaj alta mont’ aliformiĝis,Sur ĝi aperis nun tombejo:Postmorta kvazaŭ nun loĝejoAl mem ĉielo proksimiĝis;Ĝin malproksime de okulojNe tuŝos kvazaŭ vivo tera...Sed vane! Sonĝas malvivulojNek ĝojon de feliĉo vera,Nek malgajecon de pasinta,Jam por eterne formortinta.
XVI.
En spaco de etero bluaTraflugis unu el anĝelojSanktegaj sur flugiloj helaj;Animon li de mondo bruaEn brakoj portis al ĉieloj;Per dolĉa vorto de esperoLi ĝin de dubo ŝarĝa savas,Kaj signon kriman de suferoPer larmoj li de ĝi forlavas.Al ili estis jam aŭditaEl paradizo sankta kanto—Subite, vojon trahakanta,Sin levis el infer’ spirito.Potenca kiel vent’, severeLi brilis, kvazaŭ fulm’ radia,Kaj arogante, kaj fiereEkkriis li: «ŝi estas mia!»Kun tim’, per preĝo defendata,Alpremis sin al brusto ŝparaAnimo peka de Tamaro.Nun sorto estis decidataDe estonteco: li denoveNun staris antaŭ ŝi senmove,Sed, ho potenca sankta Dio!Kun li fariĝis stranga io:Rigardo lia estis plenaDa malboneco, da esprimoDe malfavor’, de malestimo,Kaj de malpaco al veneno;Kaj de vizaĝo senmovemaMalvarmo blovis mortigema.«For, malaperu, ho malpiaSpirito de malluma dubo!»Respondis lin sendito Dia,Vestinte sin per blanka nubo:«Sufiĉe vi jam triumfadisKaj ŝin sufiĉe posedadis;Sed hor’ de juĝo nun alvenis,Ekprovon ŝarĝan ŝi eltenis,Kaj bona estas volo Dia!Forpasis tagoj de sufero,Jam de animo bela ŝiaNun kun kaduka vest’ de teroForfalis ĉenoj de malbono,Ni ŝin,—eksciu, ho Demono,—Atendis longe en ĉielo!Ja vivo de animo ŝiaSur peka tero estis tia,Ke ĝi prezentis nur momentonDe suferad’ neelportebla,De granda ĝoj’ neatingeblaKaj de turmenta kora sento;El plej bonega ĝi eteroDe Dio estis elteksita,Ĝi estis tute ne por tero,Kaj tero ne por ĝi kreita!Ŝi dubojn siajn elaĉetisPer kosto granda kaj kruela...Ŝi amis kore, sin turmentis,—Kaj nun atendas ŝin ĉielo!»Kaj ekrigardis lin anĝeloSevere per okuloj brilaj,Kaj, eksvinginte per flugiloj,Fordronis en bluaĵ’ ĉiela.Demono forvenkita estis....Revaĵojn siajn li, fiera,Malbenis, kaj denove restisLi sola sur enua teroSen am’, sen kredo, sen espero!...Ĝis nun ankoraŭ en montaroKaŭkaza, sur dekliva klino,En valo bela de KajŝaroRestaĵoj estas de ruino.Pri ĝiaj detruitaj turojEkzistas inter kaŭkazanojRakontoj multaj kaj teruraj,Amataj forte de infanoj....Jen inter arboj monumento,Fantomo kvazaŭ, en silentoNigriĝas ĉiam en nebuloj.Pri tagoj ĝi rakontas sorĉaj;Malsupre montras sin auloj[12],Kaj tero floras kaj verdiĝas,De ĉie flugas sonoj voĉaj,—Rivero brilas kaj ruliĝas,De alta monto ekfalante;El malproksimo, sonorante,Trairas granda karavano.Naturo—belulin’, ŝercante,Sen zorg’, simile je infano,Amuzas sin per vivo juna,Kaj per printempo, kaj per suno.Sed nun kastelo, jam finintaAntikvan longan servon sian,Kiel aĝulo, transvivintaAmikojn, karan familion,Malgaje staras, sen espero.En ĝi loĝantoj nevideblajAtendas nokton nur: liberoKaj fest’ por ili estas eblajNur tiam, kiam lun’ subiras!Kaj ili zumas, kaj disiras,Disflugas kun diversa krio.Jen araneo en sekretoAlpaŝis al ŝpinad’ de reto;Jen de lacertoj familioPetolas gaje sur tegmento,Kaj singardema jen serpentoElrampas el malluma truoSur platon de peron’, kaj volvasSin ringe sen nenia bruo,Jen ree lerte sin disvolvas,Jen al bastono ĝi similasKaj kuŝas, kaj tre hele brilas,Simila kvazaŭ glavo ŝtala,Forlasis kiun mortigitaHeroo ia en bataloEn tempo longe forgesita....—Sovaĝa estas ĉio, ĉie.Postsignoj iaj de pasintaVidataj estas nun nenie,—Ĉar ilin estis balaintaMan’ de eterno senpartia,Kaj memorigos jam nenioPri glora nomo de GudaloKaj pri filino kara lia!Sed sur plej alta monta valo,Sur kiu estis enfositaOstar’ ilia, konservitaPreĝejo inter nuboj staras:Ĝis nun ĝin sankta Dio ŝparas;En gardo ĉe pordegoj ĝiajVidiĝas vico da granitoj,Per neĝ’ eterna priŝutitaj:Sur brust’ ilia el glaciojTavol’ eterna hele brilasKaj tute al kiras’ similas,Grandegoj dormaj da neĝarojSur suproj montaj sin etendas,Kaj, sulkiĝinte, ĉie pendasFrostitaj kvazaŭ falakvaroj.Iradas tie vent’ patrole,Forblovas polvon ĝi memvoleDe grizaj antikvegaj murojKaj de ruinaj altaj turoj—Jen kantas ĝi senfinajn kantojn,Jen laŭte vokas gardstarantojn.Aŭdinte pri preĝejo miraEn tiu ĉi sovaĝa lando,Al ĝi nur nuboj de suriroRapidas en amaso granda;Kaj al plataro tomba tiuNeniu jam de homoj irasPor plori tie, kaj neniuNun tie ĝemas kaj sopiras!Ŝtoneg’ malluma de KazbekoGardadas nur akiron sian,Kaj plendo de homaro pekaNe tuŝos sonĝon jam ilian.