Damon’ unu fojon mallaŭte trairisKun akra tranĉilo sub bask’ al tirano—Al Dionisio,—sed unu gardanoLin kaptis subite. Tiran’ al li diris:«Pro kio al mi vi, bastardo, aliris?»—Mi sanktan promeson ekvolisplenumi...—«Krimulo! mi tuj vin ordonos krucumi!»—Jam longe al morto mi estas pretita,Kaj, kredu, ne diros mi eĉ unu vortonPro mia pardono, ĉar havas mi forton,Por morti sur kruco; sed se inklinitaVi estas al bono,—ho, estu donitaAl mi kelka tempo, por fraton edzigi,—Ĉe vi—do mi povas amikon restigi.—Kruele ekbrilis tirana rigardo,Kaj jen li eldiris post kelka silento:«Tre bone, kun tio mi estas konsenta;Sed bone vi tamen memoru, bastardo,Ke vian amikon mi tenos sub gardoNe pli, ol tri tagojn,—kaj poste li mortos,Al vi li per tio pardonon alportos.»Al sia amiko Damono alvenisKaj diris: «tiran’ min aljuĝis krucumi,Ĉar volis mi sanktan promeson plenumi...Kaj mi nur tri tagojn ricevi elpenisPor fraton edzigi...» Kaj li ĉirkaŭprenisAmikon kaj petas: «Ho, restu, karulo,Vi por garantio ĉe malbonegulo!»Amiko volonte konsentis, kaj restisEn malliberejo li por garantio,Kaj tujliberigis Damonon per tio....Damono edziĝon de frato forfestis,En tria mateno tre frue sin vestisKaj vojon rapidas, malfrui timanteKaj ĉiam pri sia amiko pensante...Subite tre forta ventego fariĝis,Kaj tondro, kaj fulmo, kaj granda pluvego;Pli forte, pli brue koleras ventego,—Kaj jen riveretoj de mont’ ekruliĝis,Riveron plenigis, kaj ĝi ekondiĝis....Damono al ponto rapidas de monto,—Kaj vidas, ke estas rompita jam ponto.Li vagas sub pluvo sur bord’ de rivero,Kaj tre malproksime li vidas dometon;Li krias, li vokas, li petas ŝipeton,Sed vane,—neniu ĉar kun malesperoEkvolos batali kun brua rivero....Kaj baldaŭ rivero jam aliformiĝis:Je maro ĝi larĝa simila fariĝis.Kaj jen lian koron plenigis doloro—Li ploras, antaŭen li manojn etendas,Kaj preĝon varmegan al Zeŭso li sendas:«Kompatu!—li petas kun granda fervoro—Kaj min ekrigardu kun dia favoro!Se al Sirakuzoj vi min ne alportos,Ho! mia amiko senkulpe ja mortos!»Sed vane kompaton de Zeŭso li petas:Ventego, kaj ondoj, kaj pluv’ ne ĉesiĝas,Sed ĉiam pli fortaj, teruraj fariĝas,—Kaj tempo forpasas... Damono formetasDe si sian veston, kuraĝe sin ĵetasEn bruan riveron kaj naĝas, tranĉantePer brusto nur ondon, kun mort’ batalante...Kaj jen li jam estas sur bordo,—elŝirisSin mem li el brakoj teruraj de morto,Kaj multe dankem’ al favoro de sortoRapidas li plu.... Sed subite elirisEl granda arbaro rabistoj. AlirisAl ili Damono,—kaj ili malpaceĈirkaŭis lin tute, rigardas minace.«Ho, kion vi volas, krimuloj?—li diris—Ankoraŭ ne scias, friponoj, vi tion,Ke, krom ŝarĝa vivo, mi havas nenion,—Sed vivo ne estas jam mia!» Li irisAl ili, de unu bastonon elŝiris,Per ĝi li eksvingis, kaj tri formortigis,Aliajn—do ĉiujn facile forigis.Sed suno post pluvo varmege bruligisMigranton, kaj tute li perdis jam forton,Kun granda teruro atendis li morton,—Kaj preĝis li Zeŭson: «vi min liberigisEl ondoj bruegaj, de mi vi forigisRabistojn,—ĉu tie-ĉi devas suferiMi vane kaj morti, amikon oferi?!...»Kaj—kio-do?—ŝajnas al li, murmuretasNe tre malproksime malgranda rivero:Rapide sin turnas al ĝi kun esperoDamono—kaj vidas, ke fonto fluetas.Al ĝi superforte li tuje vagetas,Soifon brulegan kun ĝoj’ kvietigasKaj korpon malsanan en ĝi refreŝigasJam suno varmega majeste subirasKaj ombroj longegaj kuŝiĝas sur tero:Tre baldaŭ jam venos trankvila vespero.Sur vojo al urb’ du migrantoj jen iras,Damono—do ilin sur voj’ preteriras.Migrantoj parolas, Damono aŭskultasKaj aŭdas: «nun lin oni jam ekzekutas!...»Tumulto piedojn al li flugiligas,—En lia animo—senfinaj teruroj....Kaj jen Sirakuzoj! Nur suprojn de turojMalalta jam suno facile origas:Jam estas vespero!... Kaj li rapidigasAnkoraŭ pli paŝojn,—kaj vidas—en stratoRenkontas lin lia servant’ Filostrato.—Revenu, ĉar ĉio jam estas finita!Li diris malgaje:—en urbon ne iru,Mi petas vin, el Sirakuzoj foriru!Li estas jam al ekzekuto metita.Li kredis ĝis fin’, ke li estos trompitaNeniam de sia amik’, kaj nenioLin povis devigi ne kredi je tio...—«Ho, se jam malfrui al mi estas sorto,Kaj se mi ne povas de mort’ liberigiAmikon, mi devas min ankaŭ mortigi:Tirano ne diru, ke kuris de mortoMi nur dank’ al mia anima malforto!Al vi mian vivon volonte mi cedas,Sed sciu, ke homoj kaj amas, kaj kredas!...»Vespere Damon’ Sirakuzojn enirasKaj vidas, ke kruco sur placo jam staras,Kaj oni jam tute amikon preparas,Por lin ekzekuti... Kun forto traŝirasAmason popolan Damono kaj diras:«Mi morton deziris de Dionisio,—Mi estas krimulo, li—nur garantio!»En granda mirego popol’ silentiĝas...En ĝojo amikoj tuj sin ĉirkaŭprenas,Kaj ploras,—pri kio—neniu komprenas,Sed larmoj el ĉiuj okuloj ruliĝas....... Minaca tirano pri ĉio sciiĝas;Li je amikeco tiela tre mirasKaj verajn amikojn li vidi deziras.Kaj jen ili venas. Kun vido afablaTirano renkontas amikojn kaj diras:«Vi tute min venkis, senfine mi miras!...Mi estas ankoraŭ por amo kapabla,Kaj se mi ne tute al vi malagrabla,Permesu al mi, ke en ligo mi via,Amikoj varmegaj, por vi estu tria!»
Damon’ unu fojon mallaŭte trairisKun akra tranĉilo sub bask’ al tirano—Al Dionisio,—sed unu gardanoLin kaptis subite. Tiran’ al li diris:«Pro kio al mi vi, bastardo, aliris?»—Mi sanktan promeson ekvolisplenumi...—«Krimulo! mi tuj vin ordonos krucumi!»
—Jam longe al morto mi estas pretita,Kaj, kredu, ne diros mi eĉ unu vortonPro mia pardono, ĉar havas mi forton,Por morti sur kruco; sed se inklinitaVi estas al bono,—ho, estu donitaAl mi kelka tempo, por fraton edzigi,—Ĉe vi—do mi povas amikon restigi.—
Kruele ekbrilis tirana rigardo,Kaj jen li eldiris post kelka silento:«Tre bone, kun tio mi estas konsenta;Sed bone vi tamen memoru, bastardo,Ke vian amikon mi tenos sub gardoNe pli, ol tri tagojn,—kaj poste li mortos,Al vi li per tio pardonon alportos.»
Al sia amiko Damono alvenisKaj diris: «tiran’ min aljuĝis krucumi,Ĉar volis mi sanktan promeson plenumi...Kaj mi nur tri tagojn ricevi elpenisPor fraton edzigi...» Kaj li ĉirkaŭprenisAmikon kaj petas: «Ho, restu, karulo,Vi por garantio ĉe malbonegulo!»
Amiko volonte konsentis, kaj restisEn malliberejo li por garantio,Kaj tujliberigis Damonon per tio....Damono edziĝon de frato forfestis,En tria mateno tre frue sin vestisKaj vojon rapidas, malfrui timanteKaj ĉiam pri sia amiko pensante...
Subite tre forta ventego fariĝis,Kaj tondro, kaj fulmo, kaj granda pluvego;Pli forte, pli brue koleras ventego,—Kaj jen riveretoj de mont’ ekruliĝis,Riveron plenigis, kaj ĝi ekondiĝis....Damono al ponto rapidas de monto,—Kaj vidas, ke estas rompita jam ponto.
Li vagas sub pluvo sur bord’ de rivero,Kaj tre malproksime li vidas dometon;Li krias, li vokas, li petas ŝipeton,Sed vane,—neniu ĉar kun malesperoEkvolos batali kun brua rivero....Kaj baldaŭ rivero jam aliformiĝis:Je maro ĝi larĝa simila fariĝis.
Kaj jen lian koron plenigis doloro—Li ploras, antaŭen li manojn etendas,Kaj preĝon varmegan al Zeŭso li sendas:«Kompatu!—li petas kun granda fervoro—Kaj min ekrigardu kun dia favoro!Se al Sirakuzoj vi min ne alportos,Ho! mia amiko senkulpe ja mortos!»
Sed vane kompaton de Zeŭso li petas:Ventego, kaj ondoj, kaj pluv’ ne ĉesiĝas,Sed ĉiam pli fortaj, teruraj fariĝas,—Kaj tempo forpasas... Damono formetasDe si sian veston, kuraĝe sin ĵetasEn bruan riveron kaj naĝas, tranĉantePer brusto nur ondon, kun mort’ batalante...
Kaj jen li jam estas sur bordo,—elŝirisSin mem li el brakoj teruraj de morto,Kaj multe dankem’ al favoro de sortoRapidas li plu.... Sed subite elirisEl granda arbaro rabistoj. AlirisAl ili Damono,—kaj ili malpaceĈirkaŭis lin tute, rigardas minace.
«Ho, kion vi volas, krimuloj?—li diris—Ankoraŭ ne scias, friponoj, vi tion,Ke, krom ŝarĝa vivo, mi havas nenion,—Sed vivo ne estas jam mia!» Li irisAl ili, de unu bastonon elŝiris,Per ĝi li eksvingis, kaj tri formortigis,Aliajn—do ĉiujn facile forigis.
Sed suno post pluvo varmege bruligisMigranton, kaj tute li perdis jam forton,Kun granda teruro atendis li morton,—Kaj preĝis li Zeŭson: «vi min liberigisEl ondoj bruegaj, de mi vi forigisRabistojn,—ĉu tie-ĉi devas suferiMi vane kaj morti, amikon oferi?!...»
Kaj—kio-do?—ŝajnas al li, murmuretasNe tre malproksime malgranda rivero:Rapide sin turnas al ĝi kun esperoDamono—kaj vidas, ke fonto fluetas.Al ĝi superforte li tuje vagetas,Soifon brulegan kun ĝoj’ kvietigasKaj korpon malsanan en ĝi refreŝigas
Jam suno varmega majeste subirasKaj ombroj longegaj kuŝiĝas sur tero:Tre baldaŭ jam venos trankvila vespero.Sur vojo al urb’ du migrantoj jen iras,Damono—do ilin sur voj’ preteriras.Migrantoj parolas, Damono aŭskultasKaj aŭdas: «nun lin oni jam ekzekutas!...»
Tumulto piedojn al li flugiligas,—En lia animo—senfinaj teruroj....Kaj jen Sirakuzoj! Nur suprojn de turojMalalta jam suno facile origas:Jam estas vespero!... Kaj li rapidigasAnkoraŭ pli paŝojn,—kaj vidas—en stratoRenkontas lin lia servant’ Filostrato.
—Revenu, ĉar ĉio jam estas finita!Li diris malgaje:—en urbon ne iru,Mi petas vin, el Sirakuzoj foriru!Li estas jam al ekzekuto metita.Li kredis ĝis fin’, ke li estos trompitaNeniam de sia amik’, kaj nenioLin povis devigi ne kredi je tio...—
«Ho, se jam malfrui al mi estas sorto,Kaj se mi ne povas de mort’ liberigiAmikon, mi devas min ankaŭ mortigi:Tirano ne diru, ke kuris de mortoMi nur dank’ al mia anima malforto!Al vi mian vivon volonte mi cedas,Sed sciu, ke homoj kaj amas, kaj kredas!...»
Vespere Damon’ Sirakuzojn enirasKaj vidas, ke kruco sur placo jam staras,Kaj oni jam tute amikon preparas,Por lin ekzekuti... Kun forto traŝirasAmason popolan Damono kaj diras:«Mi morton deziris de Dionisio,—Mi estas krimulo, li—nur garantio!»
En granda mirego popol’ silentiĝas...En ĝojo amikoj tuj sin ĉirkaŭprenas,Kaj ploras,—pri kio—neniu komprenas,Sed larmoj el ĉiuj okuloj ruliĝas....... Minaca tirano pri ĉio sciiĝas;Li je amikeco tiela tre mirasKaj verajn amikojn li vidi deziras.
Kaj jen ili venas. Kun vido afablaTirano renkontas amikojn kaj diras:«Vi tute min venkis, senfine mi miras!...Mi estas ankoraŭ por amo kapabla,Kaj se mi ne tute al vi malagrabla,Permesu al mi, ke en ligo mi via,Amikoj varmegaj, por vi estu tria!»
(Rakonto.)
I.Varmega tago jam finiĝis,Tre bela sun’ adiaŭ dirisAl tero, kaj alproksimiĝisTrankvila nokto. Mi reirisAl domo mia kaj koleris,Ĉar tutan tagon mi ĉasadis,Kaj mia ĉaso ne prosperis:Mi eĉ ĉasaĵon ne vidadis.Sur mia voj’ en unu lokoAl lago venis mi, kaj vidasSur ĝia bordo kun fiŝhokoKonata maljunulo sidas.Mi lin salutis: «helpu Dio!»—Mi dankas,—maljunulo diras.«Nu, eble, vi, pro kompanio,Kun mi jam hejmen kune iras?»—Ho, ne, sinjoro! mi intencasTre longe sidi,—dankas kore;Vi finis ĉason, mi komencas,—Nenion kaptis mi ankoraŭ.Sed eble vi malmulte provosFiŝetojn kapti? Mi fiŝhokonProvizan havas, tial povosAl vi mi servi,—prenu lokon.—Mi tuj konsentis, ĉar laciĝisMi kaj apenaŭ mi iradis,—Fiŝhokon prenis kaj sidiĝisSur laga bord’. Ni paroladisPri mia ĉaso malprospera.Al maljunulo mi rakontisKun fajro forta kaj sinceraPri tio, kion mi renkontisEn ĉaso, li do tre atenteRakonton mian aŭskultadisKaj nur korkaĵon diligenteSur akvsupraĵo observadis.—II.Mi eksilentis. MaljunuloFiŝhokon sian plibonigisKaj diris: «kiam mi junuloAnkoraŭ estis, mi pasigisEn ĉaso tutan tempon mian.Sed nun mi ĉasi tute ĉesis,Forĵetis eĉ pafilon mian,Kaj kiel teni ĝin—forgesis.»Je tio miris mi kaj petis,Ke li sciigu min, pro kioPafilon, ĉason li forĵetis?«Tre longa estas historio!»Al mi malgaje li rediris,Per griza kapo balancante,Kaj li subite eksopiris,Rakonti, ŝajne, ne volante.Sed jen silenton li ĉesigasKaj, cigareton ekfumante,Komencis: «eble vi devigasMin rakontadi, atendanteEkaŭdi ĝojan historion?Se tiel estas, mi certigiVin devas, ke al vi nenionTre gajan povas mi sciigi!»—Vi vane tiel opinias,—Rediris mi al maljunulo.«Ne vane, ĉar mi bone scias,Pri kio pensas eĉ junulo!»Kaj ree li eksilentinte,Fiŝhokon sian plibonigis;Sed post momento, ekĝeminte,Li jam sen halto ekdaŭrigis.III.«Aŭskultu. Antaŭ dudek jarojMi ofte kun pafil’ ĉasadis,Kaj jen en tiuj ĉi arbarojMi multajn tagojn pasigadis.Ankoraŭ tiam troviĝadisMultego da sovaĝaj kaproj,Kaj en arbar’ sin renkontadisEĉ ursoj kaj teruraj aproj.Jen iam vintre en matenoSur kampo, apud mem arbaroĈasistoj estis en kunveno.Mi ankaŭ estis. Jam hundaroDe ĉeno forte sin ŝiradisKaj, ne havante paciencon,Aeron frostan nur flaradis,Sentante baldaŭ jam komencon.Ni ankaŭ, ĉason atendante,Malpaciencaj jam fariĝis,Kaj, tre mallaŭte parolante,En ĉeno ĉiuj ni stariĝis...IV.Subite en densejo sonisTrumpeto forta,—mi ektremis:Per tio ĝi signalon donis,Ke estas ursoj... Mi ekpremisPafilon mian kaj instinkteNevole ĉirkaŭ ekrigardis:De mi proksime, sin arminteTre bone, oficiro staris.En manoj tenis li pafilon,Ĉe zono larĝa kaj lakitaPistolon havis kaj tranĉilon.Mi estis tute konvinkita,Ke tiel brava militistoSendube estas kuraĝulo,Ke vera estas li ĉasistoKaj tial estos ne timulo;Sed bedaŭrinde mi eraris!...Mi tamen devas plu rakonti...... Mi ĉe arbara rando starisKaj urson tie ĉi renkontiMi tre esperis, ĉar mi sciasKutimojn ursajn... Jen mi aŭdas,—Al mi «vin gardu» iu krias...Antaŭen bone mi rigardasKaj,—kia granda mirindaĵo!—Subite mi proksime vidasUrsegon: ĝi en arbetaĵoSenmove kaj silente sidasKaj kvazaŭ pensas, kien devasĜi kuri? ĉie estas baro...Jen multepeze ĝi sin levasKaj tuj eliras el arbaro.V.Mi kelkajn paŝojn posten faris,Min al pafilo jam almetis,Kaj urson pafi min preparis,Sed... ho, teruro! mi faletisJe ŝtipo kaj subite teronMi tute falis kaj... ekpafis...Por mi ekvidis mi danĝeronGrandegan: urson mi ne trafis!Ĝi tre rapide kun kriegoSur min sin ĵetis kaj kun fortoMin premis, ŝiris per ungego...Jam tre proksime estis morto!...Mi oficiron ekrigardis—Kaj kun teruro mi ekvidis,Ke li sin mem nur bone gardis,Ĉar li jam kuri for rapidis...Tranĉilon preni mi intencis,—Ne povis, ĉar min urso premis...Mi fortojn perdi jam komencisKaj de doloro mi nur ĝemis...VI.Subite pafo!... Urso saltisDe mi tuj, tute min lasinte,Kaj ĝi de mi proksime haltis.—Jen liberecon eksentinte,Min levis mi kun malfacilo,Al urso mem mi alŝteliĝisKaj ĝin ekbatis per tranĉilo:En gorĝon rekte ĝi eniĝis...Mi bone trafis,—urso mortis.Ĉasistoj ĉiuj tuj kunvenis,—Sed mi malforton ne elportisKaj falis... Ili min subtenisKaj portis al glitveturilo...Subite vidas mi—alirisKun sia bela bataliloJen oficiro; li ekmiris:«Ho, kio tie ĉi fariĝis?Mi estas tute ekfrapita!Sinjoro, vi ekmalsaniĝis?»Per tio ĉi indignigita,Ekkriis mi: «arogantulo!Vi ĉion tute bone vidis,Sed vi, malnobla timemulo,De mi forkuri ekrapidis!»Kaj en incito mi minutaMin levis el glitveturiloKaj lin kun mia forto tutaMi tuj ekbatis per tranĉilo...Mi vidis sangon, aŭdis krion,Sed mi nenion jam komprenis,Ĉar tute perdis mi konscion...Mi falis.—iu min subtenis....VII.Mi sen konscio longe restis,Kaj kiam mi ekkonsciiĝis,—En malsanejo mi jam estis.Vespero jam alproksimiĝis...Nenion tute mi komprenis...Tre longe kuŝis mi silenteKaj ion rememori penis...Jen venis iu. Tre atenteLi ekrigardis min kaj diris:«Nu, ĉu pli bone vi vin sentas?»Li tute ĝis mi memaliris,Murmuris: «bone, mi kontentas...»Proksime li de mi sidiĝisKaj ekparolis: «nu, ĉasisto,Vi eble jam ekprudentiĝis?Respondos jam al esploristo?»Je tio ĉi mi tre ekmirisKaj ne respondis; li daŭrigis:«Al mi pli frue vi ja diris,Ke lin sendube vi mortigis...»Subite ĉion mi komprenis...Ekkriis laŭte mi, ekpenisMin levi,—kaj denove svenis:Malsana korpo ne eltenis!...VIII.Terure tempon mi pasigis!Kaj mia korpo kaj animoSuferis... ho, de viv’ senigisMi homon!... Kun senfina timo,Malpacience mi atendisSeveran juĝon,—mi ploradis,Al Dio mi petegojn sendis,Mi ĝemis, mi freneziĝadis!Sed baldaŭ tute mi saniĝis,Suferojn parte mi eltenisKaj nun pli forta mi fariĝis.Kaj jen terura tago venis:Nun mi, anstataŭ malsanejo,Kun malmodera tremo vidis,Ke en majesta mi juĝejoSur benko de juĝatoj sidis.Min puno tute ne timigus,Mi ĝin eĉ volis en animo,Ĉar sole ĝi min liberigusDe min preminta ŝarĝa krimo...Sed mi timegis, ke ĵurintojMin sen bedaŭro ekkulpigosKaj de aliaj mortigintojMin tute ne diferencigos.Ho, Dio! mi, honesta homo,Eterne estos kondamnitaKaj mia senmakula nomoDe ĉiuj estos mallaŭdita!...IX.Jen ekparolis prokuroro;Mi tre atente aŭskultadis,—Sed frapis forte mia koro,Kaj mi nenion komprenadis...Li finis; advokat’ komencisPravigi min,—li multe penis;Kaj lin kompreni mi intencis,Sed vane: ree ne komprenis!...Nur tion bone mi sciiĝis,Ke nun mi estas en juĝejo,Ke malbonulo mi fariĝisKaj estos en malliberejo...X.Ĵurintoj iris konsiliĝi,Post ili ankaŭ nun juĝantojEliris,—eble por nutriĝi...Mi restis sola kun gardantoj.Duono pasis nur da horo,Ĵurintoj dum konsiliĝadis,Sed mia malfeliĉa koroCentjaron kvazaŭ suferadis!Priskribi, kio min turmentisEn tiu temp’—ne estas eble,Kaj kion tiam mi trasentis,Por mi eĉ mem ne kompreneble!Se povas vi vin mem prezentiStarantan antaŭ pafilego,Ekpafi preta,—kion sentiVi devus,—mia jam timego,Kredeble, estos komprenita;Alie—tute kun nenioĜi povas esti komparita!Esperis sole mi je Dio...Subite pordo malfermiĝis:Ĵurintoj kaj juĝantoj venis...Al mi kapturno komenciĝis,Mi ŝanceliĝis kaj eksvenis...XI.Konsciiĝinte, mi min trovisSur lito, hejme; min domanojĈirkaŭis,—mi do movi povisNek per piedoj, nek per manoj,Ĉar tute mi ekmalfortiĝis...De ŝarĝa krimo pravigita,Honesta ree mi fariĝis,Sed longe estis mi premitaPer tio, ke animo miaDe krimo estas pravigitaPer juĝo homa, sed ne Dia!De tiu tempo mi forlasisJam tute ĉason kun pafilo,Kaj, krom fiŝhoko nur, mi ĉasisJam kun nenia batalilo...»Li eksilentis. Jam finiĝis.Malluma nokto, kun ridetoMateno roza proksimiĝis,Nebulo flugis sur lageto....Kaj jen, levinte nin, de lagoNi kun akiro nun foriris.Nur kiam venis hela tago,Al domo mia mi aliris.
I.
Varmega tago jam finiĝis,Tre bela sun’ adiaŭ dirisAl tero, kaj alproksimiĝisTrankvila nokto. Mi reirisAl domo mia kaj koleris,Ĉar tutan tagon mi ĉasadis,Kaj mia ĉaso ne prosperis:Mi eĉ ĉasaĵon ne vidadis.Sur mia voj’ en unu lokoAl lago venis mi, kaj vidasSur ĝia bordo kun fiŝhokoKonata maljunulo sidas.Mi lin salutis: «helpu Dio!»—Mi dankas,—maljunulo diras.«Nu, eble, vi, pro kompanio,Kun mi jam hejmen kune iras?»—Ho, ne, sinjoro! mi intencasTre longe sidi,—dankas kore;Vi finis ĉason, mi komencas,—Nenion kaptis mi ankoraŭ.Sed eble vi malmulte provosFiŝetojn kapti? Mi fiŝhokonProvizan havas, tial povosAl vi mi servi,—prenu lokon.—
Mi tuj konsentis, ĉar laciĝisMi kaj apenaŭ mi iradis,—Fiŝhokon prenis kaj sidiĝisSur laga bord’. Ni paroladisPri mia ĉaso malprospera.Al maljunulo mi rakontisKun fajro forta kaj sinceraPri tio, kion mi renkontisEn ĉaso, li do tre atenteRakonton mian aŭskultadisKaj nur korkaĵon diligenteSur akvsupraĵo observadis.—
II.
Mi eksilentis. MaljunuloFiŝhokon sian plibonigisKaj diris: «kiam mi junuloAnkoraŭ estis, mi pasigisEn ĉaso tutan tempon mian.Sed nun mi ĉasi tute ĉesis,Forĵetis eĉ pafilon mian,Kaj kiel teni ĝin—forgesis.»Je tio miris mi kaj petis,Ke li sciigu min, pro kioPafilon, ĉason li forĵetis?«Tre longa estas historio!»Al mi malgaje li rediris,Per griza kapo balancante,Kaj li subite eksopiris,Rakonti, ŝajne, ne volante.Sed jen silenton li ĉesigasKaj, cigareton ekfumante,Komencis: «eble vi devigasMin rakontadi, atendanteEkaŭdi ĝojan historion?Se tiel estas, mi certigiVin devas, ke al vi nenionTre gajan povas mi sciigi!»—Vi vane tiel opinias,—Rediris mi al maljunulo.«Ne vane, ĉar mi bone scias,Pri kio pensas eĉ junulo!»Kaj ree li eksilentinte,Fiŝhokon sian plibonigis;Sed post momento, ekĝeminte,Li jam sen halto ekdaŭrigis.
III.
«Aŭskultu. Antaŭ dudek jarojMi ofte kun pafil’ ĉasadis,Kaj jen en tiuj ĉi arbarojMi multajn tagojn pasigadis.Ankoraŭ tiam troviĝadisMultego da sovaĝaj kaproj,Kaj en arbar’ sin renkontadisEĉ ursoj kaj teruraj aproj.
Jen iam vintre en matenoSur kampo, apud mem arbaroĈasistoj estis en kunveno.Mi ankaŭ estis. Jam hundaroDe ĉeno forte sin ŝiradisKaj, ne havante paciencon,Aeron frostan nur flaradis,Sentante baldaŭ jam komencon.Ni ankaŭ, ĉason atendante,Malpaciencaj jam fariĝis,Kaj, tre mallaŭte parolante,En ĉeno ĉiuj ni stariĝis...
IV.
Subite en densejo sonisTrumpeto forta,—mi ektremis:Per tio ĝi signalon donis,Ke estas ursoj... Mi ekpremisPafilon mian kaj instinkteNevole ĉirkaŭ ekrigardis:De mi proksime, sin arminteTre bone, oficiro staris.En manoj tenis li pafilon,Ĉe zono larĝa kaj lakitaPistolon havis kaj tranĉilon.Mi estis tute konvinkita,Ke tiel brava militistoSendube estas kuraĝulo,Ke vera estas li ĉasistoKaj tial estos ne timulo;Sed bedaŭrinde mi eraris!...Mi tamen devas plu rakonti...... Mi ĉe arbara rando starisKaj urson tie ĉi renkontiMi tre esperis, ĉar mi sciasKutimojn ursajn... Jen mi aŭdas,—Al mi «vin gardu» iu krias...Antaŭen bone mi rigardasKaj,—kia granda mirindaĵo!—Subite mi proksime vidasUrsegon: ĝi en arbetaĵoSenmove kaj silente sidasKaj kvazaŭ pensas, kien devasĜi kuri? ĉie estas baro...Jen multepeze ĝi sin levasKaj tuj eliras el arbaro.
V.
Mi kelkajn paŝojn posten faris,Min al pafilo jam almetis,Kaj urson pafi min preparis,Sed... ho, teruro! mi faletisJe ŝtipo kaj subite teronMi tute falis kaj... ekpafis...Por mi ekvidis mi danĝeronGrandegan: urson mi ne trafis!Ĝi tre rapide kun kriegoSur min sin ĵetis kaj kun fortoMin premis, ŝiris per ungego...Jam tre proksime estis morto!...Mi oficiron ekrigardis—Kaj kun teruro mi ekvidis,Ke li sin mem nur bone gardis,Ĉar li jam kuri for rapidis...Tranĉilon preni mi intencis,—Ne povis, ĉar min urso premis...Mi fortojn perdi jam komencisKaj de doloro mi nur ĝemis...
VI.
Subite pafo!... Urso saltisDe mi tuj, tute min lasinte,Kaj ĝi de mi proksime haltis.—Jen liberecon eksentinte,Min levis mi kun malfacilo,Al urso mem mi alŝteliĝisKaj ĝin ekbatis per tranĉilo:En gorĝon rekte ĝi eniĝis...Mi bone trafis,—urso mortis.Ĉasistoj ĉiuj tuj kunvenis,—Sed mi malforton ne elportisKaj falis... Ili min subtenisKaj portis al glitveturilo...Subite vidas mi—alirisKun sia bela bataliloJen oficiro; li ekmiris:«Ho, kio tie ĉi fariĝis?Mi estas tute ekfrapita!Sinjoro, vi ekmalsaniĝis?»Per tio ĉi indignigita,Ekkriis mi: «arogantulo!Vi ĉion tute bone vidis,Sed vi, malnobla timemulo,De mi forkuri ekrapidis!»Kaj en incito mi minutaMin levis el glitveturiloKaj lin kun mia forto tutaMi tuj ekbatis per tranĉilo...Mi vidis sangon, aŭdis krion,Sed mi nenion jam komprenis,Ĉar tute perdis mi konscion...Mi falis.—iu min subtenis....
VII.
Mi sen konscio longe restis,Kaj kiam mi ekkonsciiĝis,—En malsanejo mi jam estis.Vespero jam alproksimiĝis...Nenion tute mi komprenis...Tre longe kuŝis mi silenteKaj ion rememori penis...Jen venis iu. Tre atenteLi ekrigardis min kaj diris:«Nu, ĉu pli bone vi vin sentas?»Li tute ĝis mi memaliris,Murmuris: «bone, mi kontentas...»Proksime li de mi sidiĝisKaj ekparolis: «nu, ĉasisto,Vi eble jam ekprudentiĝis?Respondos jam al esploristo?»Je tio ĉi mi tre ekmirisKaj ne respondis; li daŭrigis:«Al mi pli frue vi ja diris,Ke lin sendube vi mortigis...»Subite ĉion mi komprenis...Ekkriis laŭte mi, ekpenisMin levi,—kaj denove svenis:Malsana korpo ne eltenis!...
VIII.
Terure tempon mi pasigis!Kaj mia korpo kaj animoSuferis... ho, de viv’ senigisMi homon!... Kun senfina timo,Malpacience mi atendisSeveran juĝon,—mi ploradis,Al Dio mi petegojn sendis,Mi ĝemis, mi freneziĝadis!Sed baldaŭ tute mi saniĝis,Suferojn parte mi eltenisKaj nun pli forta mi fariĝis.Kaj jen terura tago venis:Nun mi, anstataŭ malsanejo,Kun malmodera tremo vidis,Ke en majesta mi juĝejoSur benko de juĝatoj sidis.Min puno tute ne timigus,Mi ĝin eĉ volis en animo,Ĉar sole ĝi min liberigusDe min preminta ŝarĝa krimo...Sed mi timegis, ke ĵurintojMin sen bedaŭro ekkulpigosKaj de aliaj mortigintojMin tute ne diferencigos.Ho, Dio! mi, honesta homo,Eterne estos kondamnitaKaj mia senmakula nomoDe ĉiuj estos mallaŭdita!...
IX.
Jen ekparolis prokuroro;Mi tre atente aŭskultadis,—Sed frapis forte mia koro,Kaj mi nenion komprenadis...Li finis; advokat’ komencisPravigi min,—li multe penis;Kaj lin kompreni mi intencis,Sed vane: ree ne komprenis!...Nur tion bone mi sciiĝis,Ke nun mi estas en juĝejo,Ke malbonulo mi fariĝisKaj estos en malliberejo...
X.
Ĵurintoj iris konsiliĝi,Post ili ankaŭ nun juĝantojEliris,—eble por nutriĝi...Mi restis sola kun gardantoj.Duono pasis nur da horo,Ĵurintoj dum konsiliĝadis,Sed mia malfeliĉa koroCentjaron kvazaŭ suferadis!Priskribi, kio min turmentisEn tiu temp’—ne estas eble,Kaj kion tiam mi trasentis,Por mi eĉ mem ne kompreneble!Se povas vi vin mem prezentiStarantan antaŭ pafilego,Ekpafi preta,—kion sentiVi devus,—mia jam timego,Kredeble, estos komprenita;Alie—tute kun nenioĜi povas esti komparita!Esperis sole mi je Dio...Subite pordo malfermiĝis:Ĵurintoj kaj juĝantoj venis...Al mi kapturno komenciĝis,Mi ŝanceliĝis kaj eksvenis...
XI.
Konsciiĝinte, mi min trovisSur lito, hejme; min domanojĈirkaŭis,—mi do movi povisNek per piedoj, nek per manoj,Ĉar tute mi ekmalfortiĝis...De ŝarĝa krimo pravigita,Honesta ree mi fariĝis,Sed longe estis mi premitaPer tio, ke animo miaDe krimo estas pravigitaPer juĝo homa, sed ne Dia!De tiu tempo mi forlasisJam tute ĉason kun pafilo,Kaj, krom fiŝhoko nur, mi ĉasisJam kun nenia batalilo...»Li eksilentis. Jam finiĝis.Malluma nokto, kun ridetoMateno roza proksimiĝis,Nebulo flugis sur lageto....Kaj jen, levinte nin, de lagoNi kun akiro nun foriris.Nur kiam venis hela tago,Al domo mia mi aliris.
(Dramo deA. Puŝkin.)
Ĉambro en Kremlo(20 Februaro 1598).PrincojŜUJSKIJ kaj VOROTINSKIJ.Vorotinskij.Ni estas rajtigitaj urbon gardi,Sed, ŝajne, ni nenion havas fari:Malplena—Moskvo, ĉar post patriarkoAl monaĥejo eĉ popol’ ekiris.Per kio, pensas vi, finiĝos ĉio?Ŝujskij.Per kio? Tre facile estas scii:Popolo krios kaj ankoraŭ ploros,Boris ankoraŭ, kvazaŭ malsobruloĈe brando, eksulkiĝos tre malmulte,Kaj, fine, dank’ nur al favoro sia,Humile preni kronon li konsentos,Kaj poste—poste li komencos regiDenove, ree.Vorotinskij.Sed monat’ jam pasis,Dum li en monaĥejo kun fratinoForlasis tute, ŝajne, mondan vivon.Nek patriarko, nek bojaroj noblajĜis nun lin kun sukceso konvinkadis;Aŭskultas li nek larmajn admonadojn,Nek varmajn petojn, nek ploregojn Moskvajn,Nek voĉon eĉ de Granda Konsiliĝo.Fratinon lian oni vane petis,Ke ŝi Boris’on benu por reĝado;Je li simile, monaĥin’-reĝinoFortika estas kaj neelpetebla.Boris, videble, ŝin al tio igis.Nu, kio estos, se reganto vere,De zorgoj regnaj forte lacigita,Ne prenos tute tronon senpotencan?Vi kion diros?Ŝujskij.Diros mi, ke vaneVerŝiĝis sango de infan’-reĝido,—Kaj diros, ke Dimitrij povus vivi.Vorotinskij.Terura estas krimo!... Sed ĉu vereBoriso pereigis lin?Ŝujskij.Sed kiu?Sed kiu Ĉepĉugov’on subaĉetis?Kaj kiu ankaŭ sendis Bitjagovskij’nKun Kaĉalov? Ugliĉon tuj senditaSur lok’ esplori tiun ĉi aferon,Postsignojn freŝajn tie mi eltrovis:Ja, tuta urbo estis atestanto,Urbanoj ĉiuj tre konsente diris;Kaj, reveninte, mi per unu vortoKrimulon povus tute pereigi.Vorotinskij.Kaj kial do vi lin ne pereigis?Ŝujskij.Li, mi konfesas, tiam min konfuzisPer sia aroganta trankvileco;Li min rigardis tiam kvazaŭ prava:Min pri detaloj multe li demandis,—Kaj jen al li ripetis sensencaĵonMi tiunsaman, kiun li deziris.Vorotinskij.Malbone, princo.Ŝujskij.Kion do mi farus?Al Teodoro ĉion dirus eble?Sed ĉiam ĉion aŭdis li kaj vidisPer aŭdo kaj rigardo Godunova:Se tute mi certigus lin je ĉio,—Boriso lin je mala ekcertigus,Kaj poste oni, eble, min forsendusKaj tiam, kiel ankaŭ mian onklon,Min eĉ sufokus en malliberejo.Ne fanfaronas mi, sed se okazus,Nenia ekzekuto min timigus;Mi—ne timulo, sed—ne malsaĝulo,Kaj mi ne volas vane preni maŝon.Vorotinskij.Terura estis krimo!... Sed kredebleJam pento turmentadas mortiginton,—Kaj certe sango de infan’ senkulpaMalhelpas lin, ke tronon li alprenu.Ŝujskij.Transpaŝos; li ne estas tre timema!...Honoro granda estos por Rusujo!Tataro, sklav’, bofrato de Maluto,Krimulo, en anim’ ekzekutisto,Akceptos kronon, sceptron Monomaĥan!...Vorotinskij.Ne glora estas li,—ni—multe pli!...Ŝujskij.Mi pensas, jes.Vorotinskij.Ja Ŝujskij, Vorotinskij....Ĉu scias vi? naturaj estas princoj.Ŝujskij.Naturaj, kaj devenas de Rjuriko.Vorotinskij.Aŭskultu, princo,—ni ja havas rajtonHeredi Teodoron.Ŝujskij.Eĉ pli multe,Ol Godunov.Vorotinskij.Ja efektive!Ŝujskij.Vidu:Se Godunov ruzadi ne forlasos,Komencu ni popolon ekscitigi,Foriru ili tute de Boriso:Da princoj propraj ili multe havasKaj tial povas kiun ajn elekti.Vorotinskij.Ni estas multaj, idoj de Rjuriko,Sed estas van’ batali kun Boriso!De ni popolo tute malkutimis,Forgesis, ke ni estas Rjurikidoj,Ĉar longe ni jam restas sen provincojKaj longe nur al reĝoj ni servadas,—Sed li popolon tutan jam ensorĉisPer amo, per timigo kaj per gloro.Ŝujskij(rigardas fenestron).Kuraĝos li, sed ni... Silentu! Vidu:Popolo iras reen en senordo,—Ni kuru, kaj sciiĝu, ĉu jam fino?...
Ĉambro en Kremlo(20 Februaro 1598).PrincojŜUJSKIJ kaj VOROTINSKIJ.
Ĉambro en Kremlo(20 Februaro 1598).
PrincojŜUJSKIJ kaj VOROTINSKIJ.
Vorotinskij.
Ŝujskij.
Vorotinskij.
Ŝujskij.
Vorotinskij.
Ŝujskij.
Vorotinskij.
Ŝujskij.
Vorotinskij.
Ŝujskij.
Vorotinskij.
Ŝujskij.
Vorotinskij.
Ŝujskij.
Vorotinskij.
Ŝujskij.
Vorotinskij.
Ŝujskij.
Vorotinskij.
Ŝujskij.
Vorotinskij.
Ŝujskij(rigardas fenestron).
Ruĝa Placo.Popolo.Unua.Neelpetebla! Li de si forpelisBojarojn ĉiujn, pastrojn, patriarkon.Malsupren ili tute vane falis;Brilanta trono forte lin timigas.Dua.Ho, Dio mia! Kiu nin regados?Malĝojo estas!Tria.Jen sekretario,Eldiros li decidon magistratan.Popolo.Silentu! Jen sekretario diras;Aŭskultu!...Ŝĉelkalov(sur Ruĝa perono).Granda Konsiliĝ’ decidisAnkoraŭ lastan fojon sin returniAl malĝojega koro de reganto:Denove morgaŭ sankta patriarko,En Kreml’ farinte plej solenan preĝon,Antaŭirata per standardoj sanktaj,Kun ĉiuj sanktfiguroj Dipatrinaj,Ekiros,—kaj kun li bojaroj ĉiuj,Nobeloj multaj, elektitaj homojKaj loĝantaro Moskva ortodoksa,—Ni ĉiuj iros kaj reĝinon petos,Ke ŝi kompatu nian orfan MoskvonKaj ŝi Borison benu por reĝado.Vi iru nun kun Dio viajn domojnKaj preĝu,—flugu al ĉielo sanktaFervora preĝo de ortodoksuloj.—(Popolo disiras.)
Ruĝa Placo.Popolo.
Ruĝa Placo.
Popolo.
Unua.
Dua.
Tria.
Popolo.
Ŝĉelkalov(sur Ruĝa perono).
(Popolo disiras.)
Knabina Kampo.Nova-Knabina Monaĥejo.Popolo.Unua.Eniris ili de reĝin’ ĉambreton;Boris eniris kaj bojaroj noblajKun patriarko.Dua.Kio do?Tria.AnkoraŭObstinas li; espero tamen estas.Virino(kun infano).Ne ploru! Nu, silentu, ĉar vin lupoTuj prenos kaj formanĝos! Nu, silentu!Unua.Ĉu ni ne povas trans barilon rampi?Dua.Ho, ne! Malvaste estas eĉ en kampo,Ne sole tie! Baroj kaj tegmentoj,Etaĝoj ĉiuj de preĝeja turo,Kupoloj ĉiuj kaj eĉ ĉiuj krucojPleniĝis je popolo.Tria.Estas bone!Unua.Sed kia bruo estas!Dua.Jes... Aŭskultu!Popol’ ekkriis; kvazaŭ ondoj falasPopolaj vicoj.... jen ankoraŭ! Frato,Jam nia estas vico: nu, genuu!...Popolo(sur genuoj; krio kaj ploro).Kompatu, nia patro! Nin potencu!Ho, reĝu, patro!Unua(mallaŭte).Kial oni ploras?Dua.Ne scias mi! Bojaroj, eble, sciasNur bone tion.Virino(kun infano).Kial vi ne ploras?Jam oni devas plori nun!... Jen lupo!Ploregu tuj!(Infano ploras.)Tre bone!...Unua.Ĉiuj ploras—Ni ankaŭ kio?Dua.Mi ne havas larmojn.Ankoraŭ kio?Unua.Ĉu mi povas scii!...Popolo.Li prenis kronon! Tute li konsentis!Li estas nia! Vivu, reĝ’-Boriso!
Knabina Kampo.Nova-Knabina Monaĥejo.Popolo.
Knabina Kampo.
Nova-Knabina Monaĥejo.Popolo.
Unua.
Dua.
Tria.
Virino(kun infano).
Unua.
Dua.
Tria.
Unua.
Dua.
Popolo(sur genuoj; krio kaj ploro).
Unua(mallaŭte).
Dua.
Virino(kun infano).
Unua.
Dua.
Unua.
Popolo.
Kremlaj ĉambroj.BORISO,Patriarko, Bojaroj.Boriso.Ho, sankta patro kaj bojaroj noblaj!Animo mia estas malkovrita:Vi ĉiuj vidas, ke mi prenas sceptronKun granda timo kaj kun humilego.Tre malfacila estas devo mia!Heredas mi potencojn Iohanajn,Heredas ankaŭ mi anĝelon-reĝon!...Sanktulo vera, mia patr’ potenca!Ekvidu larmojn de fidelaj sklavoj,Kaj sendu vi al tiu, kiun amis,Kaj kiun tie ĉi vi ekaltigis,Sanktegan vian benon por reĝado:Ke regu mi popolon mian glore,Ke estu mi kaj justa, kaj bonega.Al mi vi helpu nur, bojaroj gloraj,Kaj servu, kielvi al li servadis,Ankoraŭ kiam kune ni laborisPor bono de popolo nia Rusa.Bojaroj.Neniam ni je nia ĵur’ perfidos.Boriso.Nun iru kaj salutu ni jam ĉerkojnDe formontintaj potenculoj Rusaj,Kaj poste—tutan vi popolon vokuFestenon fari,—voku tute ĉiujn:Je ĉiuj mi senfine estos ĝoja.(Li foriras, bojaroj ankaŭ.)Vorotinskij(haltiginte princon Ŝujskij).Divenis vi.Ŝujskij.Sed kion?Vorotinskij.Vi memoras?Ne longe?...Ŝujskij.Ne, nenion mi memoras.Vorotinskij.Sed kiam ja popol’ knabinan kamponEkiris...Ŝujskij.Nun ne estas temp’ memori;Konsilas mi forgesi iafoje...Cetere tiam per mallaŭdo ŝajnaDeziris mi nur vin malmulte provi,Deziris mi ekscii viajn pensojn;Sed jen popolo jam salutas reĝon—Foreston mian povas li rimarki,Mi sekvu lin.(Li foriras.)Vorotinskij.Ho, ruza kortegulo!
Kremlaj ĉambroj.BORISO,Patriarko, Bojaroj.
Kremlaj ĉambroj.
BORISO,Patriarko, Bojaroj.
Boriso.
Bojaroj.
Boriso.
(Li foriras, bojaroj ankaŭ.)
Vorotinskij(haltiginte princon Ŝujskij).
Ŝujskij.
Vorotinskij.
Ŝujskij.
Vorotinskij.
Ŝujskij.
Vorotinskij.
Nokto. Ĉambreto en Ĉudova Monaĥejo.(1603 j.)PIMENO, GRIGORIO(dormanta).Pimeno(skribas antaŭ sankta lampo).Ankoraŭ unu lasta nur rakonto,—Kaj mia jam kronik’ finita estos;Kaj mi plenumos devon, kiun DioAl mi ordonis. Dio min ne vaneDevigis longe tie ĉi vivadiKaj legi min kaj skribi ekinstruis:Monaĥo ia laborema iamLaboron mian tre fervoran trovos,Bruligos, kiel mi, li lampon sanktan,Kaj de kroniko polvon forskuinte,Rakontojn miajn verajn li transskribos,—Ke sciu idoj de ortodoksulojPasintan sorton de patruja lando,Ke reĝojn siajn grandajn rememoruPor laborad’, por bono kaj por gloro;Kaj por pekado, por mallumaj krimojHumile Dion pardoneman preĝu.En maljuneco mi denove vivas;Pasinta ree antaŭ mi trapasas....Ĉu longe fluis ĝi, je agoj plena,Ondante, kvazaŭ granda oceano?Ĝi estas nun silenta kaj trankvila:Malmulte da personoj mi memoras,Malmultaj ankaŭ vortoj min atingas,— —Alia do—pereis senrevene!Sed tago estos tuj, forbrulas lampo....Ankoraŭ unu lasta nur rakonto.(Skribas.)Grigorio(vekiĝinte).Denove tio sama! Trian fojon!Ho, sonĝo malbenita!.... Jen li sidasKaj ĉiam skribas antaŭ lamp’,—videbleOkulojn tutan nokton li ne fermis.Tre amas mi trankvilan vidon lian,Precipe kiam pri pasintaj jarojKronikon sian skribas li; mi ofteDiveni provis, kion li priskribas:Ĉu pri regad’ malluma de tataroj?Ĉu pri ekzekutadoj de Johano?Ĉu pri popola brua konsiliĝo?Ĉu pri patruja gloro? Tute vane!Nek en rigardoj, nek sur lia fruntoTralegi oni povas liajn pensojn;Kaj ĉiam vid’—humila kaj majesta....Sekretario griza tiel sameTrankvile vidas kulpajn kaj senkulpajn,Egale aŭdas bonon kaj malbonon,Kaj nek kompaton, nek koleron scias.Pimeno.Ĉu vi vekiĝis, mia frato?Grigorio.Benu,Min, sankta patro mia.Pimeno.Dio benuHodiaŭ vin, kaj ĉiam, kaj eterne.Grigorio.Vi ĉiam skribis kaj ne dormis tute,Kaj mian koron longe pekaj revojTurmentis, kaj diablo min konfuzis.Mi sonĝis, kvazaŭ per ŝtuparo krutaMi turon venis,—kaj de alta pintoEkvidis Moskvon, kvazaŭ formikejon;Sur plac’ malsupre estis multaj homoj,—Kun rido ili ĉiuj min montradis;Kaj mi timegis, kaj mi hontis kune,—Kaj falis mi rapide kaj vekiĝis....Tri fojojn tion saman mi sonĝadis.Ĉu ne mirinde?Pimeno.Juna sango ludas;Per preĝo kaj per fasto kvietiĝu,Kaj viaj sonĝoj je vidaĵoj bonajPleniĝos. Jen ĝis nun ankoraŭ, ĉiam,Se mi ne preĝas longe antaŭ nokto—Ne dormas mi trankvile kaj senpeke:Mi sonĝas tiam jen festenojn riĉajn,Militistaron, jen batalojn bruajn,—Amuzoj senprudentaj de juneco!Grigorio.Junecon vian gaje vi pasigis!Batalis vi sub turoj de Kazano,Armeon Litvan iam vi rebatis,Kortegon luksan de Johano vidis!Feliĉa vi!... Kaj mi de knabaj jarojEn monaĥejo, plej mizera, vivas!Sed kial mi ne povas bataladiKaj festenadi en palacoj reĝaj?Mi povus, kiel vi, en maljunecoDe mondo vanta tute min forigiKaj meti min trankvilan monaĥejon.Pimeno.Ne plendu, ke vi frue pekan mondonForlasis, ke malmulte da tentaĵojAl vi potenca Dio sendis. Kredu:Ensorĉas ofte gloro nin kaj lukso,Kaj tre malica amo de virinoj.En vivo mi per multo plezuriĝis;Sed vere trovis mi feliĉon plenanNur kiam monaĥejon mi eniris.Memoru, filo, vi pri grandaj reĝoj:Pli alta kiu estas? Sola Dio.Kuraĝas kiu kontraŭ reĝ’? NeniuSed ofte ora krono ilin premas—Anstataŭ ĝi kapuĉon ili prenas.Johano reĝo serĉis trankviliĝonEn simileco de laboroj niaj;Palac’ kun ĉiuj ĝiaj fierulojJe monaĥejo tute similiĝis:Servantoj en kapuĉoj, en harvestoj,Novicoj fariĝadis kaj monaĥoj,Kaj reĝo mem abato estis pia.Vidadis mi en tiu sama ĉambro(En ĝi Kirilo pia tiam vivis,Verema viro; tiam mi jam ankaŭEksciis dank’ al Di’ sensignifeconDe mondo),—tie ĉi mi vidis reĝonDe ekzekutoj kaj de pensoj lacan:Enpensa, pia, li, Minaca, sidis;Ni ĉiuj antaŭ li senmove staris,Kaj li kun ni mallaŭte paroladis.Li diris al abat’ kaj al frataro:«Ho, patroj miaj; venos iam tago—Kaj tie ĉi pro savo mi jam estos;Vi, Nikodim’, Sergio kaj Kirilo,Alprenu vi promeson mian sanktan:Alvenos mi, krimulo malbenita,Kaj al piedoj viaj, sankta patro,Falinte, pia mi monaĥ’ fariĝos.»Parolis tiel plej potenca reĝo,Kaj dolĉe fluis liaj bonaj vortoj,Kaj ploris li. Kaj ni kun larmoj preĝis,Ke Dio bona sendu amon, paconAl lia peka, malkvieta koro.—Kaj filo lia Teodor’? Sur tronoPensadis ĉiam li pri paca vivoDe Diservanto. Li palacon reĝanAliformigis en monaĥan ĉambron;En tiu ĉambro ŝarĝaj reĝaj pensojNe indignigis jam animon lian.Ekamis Dio reĝan humilecon,Kaj ja sub li Rusuj’ en granda gloroKonsolis sin,—kaj kiam li mortadis,Nepriskribebla mirindaĵ’ okazis:Al lia lito venis viro luma,Videbla sole nur al pia reĝo,—Kaj Teodor’ kun li interparolisKaj nomis lin plej granda patriarko....Kaj ĉiuj estis forte timigitaj,Ĉielan tiun vidon kompreninte,Ĉar antaŭ reĝo sankta patriarkoEn ĉambro tiu tiam ne troviĝis.Kaj kiam mortis li, palaco tutaPleniĝis tuj per sankta bonodoro,Vizaĝ’ do lia, kvazaŭ suno, brilis.—Jam ne ekvidos ni tielan reĝon!Ho, plej terura, granda malĝojego!Ni kolerigis Dion, ni ekpekis:Regnestron ni de reĝo mortigintonElektis!Grigorio.Longe jam, ho sankta patro,Demandi vin deziris mi pri mortoDe juna Dimitrio; vi ja tiam,Mi aŭdis, estis en Ugliĉ’.Pimeno.Memoras!...Devigis Dio min malbonon vidi,—Terura peko! Tiam mi UgliĉonPro ia novicaĵ’ sendita estis.Mi venis nokte. Jen matene frueEkaŭdis mi tumultan sonorilon....Kriego, bruo.... Oni kuras kortonReĝinan...—ankaŭ mi,—kaj tie estasJam tuta urbo... Vidas mi reĝidon:Jen mortigita li sur tero kuŝas.Reĝin’—patrino apud li en sveno,En malespero ploras nutristino,—Kaj jam popol’ furioziĝe trenasMalpian perfidintan vartistinon....Subite jen kruela, tute palaAperas tie Judo—Bitjagovskij.«Jen, jen krimulo!» ĉiuj tuj ekkriis,Kaj oni lin disŝiris. Poste multajEkkuris post aliaj tri krimuloj;Kaŝintajn sin krimulojn oni kaptisKaj alkondukis al infan’ malviva:Ho, mirindaĵo!—malvivul’ ektremis!«Ekpentu!» al krimuloj oni kriis;Kaj en teruro granda sub hakiloEkpentis ili—kaj Borison nomis.Grigorio.De kia aĝ’ reĝido tiam estis?Pimeno.Sep-jara, ŝajne; nun li sekve estus—(Dek jaroj pasis jam... Ne, ne, pli multe:Dek du.)—li estus via samaĝuloKaj reĝus; Dio do alie volis.Per tiu ĉi rakonto mi nun finosKronikon mian; jam de tiu tempoMalmulte mi eniĝis mondon. Frato,Ellernis vi legadon kaj skribadon,Al vi transdonas mi laboron mian.Libera kiam estos vi de preĝo,Ne filozofiante nur, priskribuVi ĉion, kion vi en vivo vidos:Militon, pacon, kaj regadon reĝan,Kaj mirindaĵojn ĉiujn de sanktuloj,Kaj profetaĵojn, kaj ĉielajn signojn,—Al mi do tempo estas jam ripozi,Estingi lampon.... Sed sonor’ jam estasAl sankta preĝ’.... Servantojn benu, Dio!....Al mi bastonon donu, Grigorio....(li foriras.)Grigorio.Boriso!... Ĉio antaŭ vi tremadas!Neniu memorigi vin kuraĝasPri sorto de infano malfeliĉa;Kaj en malluma ĉambro jen ermitoTeruran tie ĉi raporton skribas....Kaj tiel de terura juĝoDia,Vi ankaŭ juĝon mondan ne evitos!...
Nokto. Ĉambreto en Ĉudova Monaĥejo.(1603 j.)PIMENO, GRIGORIO(dormanta).
Nokto. Ĉambreto en Ĉudova Monaĥejo.
(1603 j.)
PIMENO, GRIGORIO(dormanta).
Pimeno(skribas antaŭ sankta lampo).
Grigorio(vekiĝinte).
Pimeno.
Grigorio.
Pimeno.
Grigorio.
Pimeno.
Grigorio.
Pimeno.
Grigorio.
Pimeno.
Grigorio.
Pimeno.
Grigorio.